Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kiu perdas la militon en Ukrainujo ?
de Fernando del Pino Calvo-Sotelo  
14a novembro 2022

Laŭ la okcidentaj komunikiloj la rusa armeo estas venkata, dum la ukraina senkompate avancas al la venko. Tamen, pli sobra rigardo de la realo montras la situacion alia.

Ruslando estas neniam tiom forta nek tiom malforta kiel ŝajnas, kaj tiusence la milito inter Usono kaj Ruslando, kiu okazas sur ukraina teritorio, en kiu Ukrainujo liveras la mortintojn kaj Eŭropo la ekonomian memmortigon, resumeblas kiel la milito, en kiu ambaŭ partoj subtaksis la malamikon.

La unua, kiu subtaksis la malamikon, estis Ruslando. Efektive, ĝia komenca fulmmilito, kies celo neniam estis konkeri Ukrainujon, sed rompi la ukrainan batalemon kaj timigi ĝian registaron por atingi rapidan kapitulacon, fiaskis pro ne atendita rezistado. La plej granda surprizo estis militema Eŭropo, kiu faciligis la amasan liveradon de armiloj kaj interkonsentis pri memdetruaj sankcioj. Sendube Putin ne kalkulis kun la memmortigo de la Eŭropa Unio (nek kun tiu de Ukrainujo).

Kiel dedukteblas el la eksterordinara nombro de la komencaj soldatoj, la rusa strategio ne estis centrita al solidigo de teritoriaj gajnoj, sed al malfortigo de la ofensiva kapablo de la ukraina armeo kaj atingi ĝian kapitulacon per la kiom eble plej malgranda luktado (Sun Tzu : “la plej alta arto de la milito estas submeti la malamikon sen batali”).[Vidu SUN Wu : La militarto de SUN ZI 孙 武 著 : 孙 子 兵 法 Esperantigita de Wang Chongfang 王崇芳 世译 Dulingva eldono, en Esperanto kaj la ĉina. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2022, ISBN 978-2-36960-308-5 (= MAS-libro n-ro 285), p. 25 : §03-06 “Tial la komandanto, kiu estas lerta en la militarto, estas tiu, kiu submetas la malamikan armeon al ni kaj atingas la venkon sen konduki batalon, prenas la urbojn sen fari atakon, renversas la malamikan regnon sen plilongigi la militajn operacojn.”]

Komence la ukraina kapitulaco verŝajne implicis ne aliĝi al la NATO, respekti la Minskajn Traktatojn subskribitajn sub la aŭspicioj de Francujo, Germanujo kaj la OSCE pri la aĭtonomeco de Donbaso (ne plenumitaj de Ukrainujo kun usona apogo) kaj akcepti kiel faritan fakton la sensangan anekson de Krimeo fare de Ruslando. Ni memorigu, ke en la lastaj 250 jaroj Krimeo ĉiam aparatenis al Ruslando kaj transiris al Ukrainujo nur en la jaro 1954 kiel administra donaco de Ĥruŝĉovo interne de la USSR.

Putin kalkulis, kaj eble daŭre kalkulas, kun ŝanĝo de registaro en Ukrainujo. Por tio necesis distingi inter la ukraina popolo kaj la “kieva reĝimo” kaj minimumigi la mortigojn de civiluloj de slava popolo traktata kiel “frata”, per evito, tiom kiom eblas, de sendistingaj bombadoj aŭ de detruado de urbaj centroj.

Tiel, kontraste al tio, kion la okcidentaj komunikiloj asertis, Ruslando neniam eniris Ukrainujon per sango kaj fajro nek kun strategio de hororo kaj teruro – kiel faris Usono en Irako kaj Afganujo, ekzemple, aŭ Ruslando mem en la dua milito de Ĉeĉenujo.

Ankaŭ nun, kiam ĝi komencis montri, ke ĝi povas detrui en nur kelkaj tagoj gravan parton de la civila infrastrukturo de la lando (kaj se ĝi ne faris tion ĝis nun, tio estis ĉar ĝi tion ne deziris), Ruslando daŭre uzis precizajn bombadojn. Tion ĝi faris ne pro humaneco, sed pro strategio.

Dum Ruslando, ĉe la komenco de la konflikto, subtaksis sian kontraŭanton, Usono subtaksis la rusan rezist-kapablon al sia baterio da sankcioj.

Efektive, la sankcioj truditaj de Usono (United Sanctions of America) kaj de la EU en ties hunda obeo al la usona mastro, ne produktis la kolapson de la rusa ekonomio. Spite al la kontraŭleĝa blokado de ĝiaj rezervoj en devizoj (danĝera precedenco), Ruslando antaŭvidas malkreskon nur 3-elcentan de la MEP, ĝia inflacio restas ĉe 12 elcentoj (pli malalta ol tiu de la plej multaj landoj de la EU), ĝia kvoto de senlaboreco troviĝas ĉirkaŭ 4 elcentoj, ĝia buĝeta deficito estas planita je 2 elcentoj de la MEP kun publika ŝuldo de 12 elcentoj de la MEP, kaj la rublo troviĝas en pozicio pli alta ol komence de la milito.

Tiuj damaĝoj takseblas kiel malgravaj, kaj la arsenalo de sankcioj jam elĉerpiĝas : Ruslando daŭre vendas siajn krudmaterialojn al la cetera mondo, kiu ne apogis la Okcidenton en tiu ĉi konflikto (90 elcentoj de la monda loĝantaro), kaj la rusaj entreprenoj aĉetas je forvendaj prezoj la posedaĵojn, kiujn la okcidentaj entreprenoj devas cedi pro politika premo.

La alia celo estis malfortigi Putin-on kaj kaŭzi reĝimŝanĝon – jen specialaĵo same usona kiel germana. Tamen, Putin daŭre restas eksterordinare populara en Ruslando, kie la subteno al la “speciala armea operacio” estas pli ol 72-elcenta eĉ post la mobilizado.1 Ŝajnas, ke la rusofobio lanĉita de la Okcidento servis por helpi tiun apogon.

Konklude, la ekonomiaj sankcioj (kiuj multe pli damaĝis al la Eŭropa Unio ol al Ruslando), same kiel la espero ke la rusa aŭtokrato ĵetiĝos tra la fenestro, ambaŭ fiaskis.

En kia milita situacio ni nun troviĝas ? La nombroj de falintoj agnoskitaj de ambaŭ tendaroj ne estas fidindaj, kaj la “taksadoj” de rusaj falintoj liveritaj de la okcidentaj organoj estas taksendaj kun skeptiko, ĉar ili troviĝas ekskluzive kun propaganda celo.

Tio ne estas nova. Kiam en la Dua Mondmilito Germanujo venkis la anglajn trupojn en Jugoslavujo kaj Greklando en la jaro 1941, la britaj gazetoj deziris mildigi la efikon de la malvenko en la publika opinio per disvastigo ke la germanoj pagis altegan prezon por sia venko.

Tiel ili “kalkulis” la germanajn perdojn je pli ol kvarona miliono da homoj, dum la brita registaro reduktis la nombron al “kelkaj 75 000”. La statistikoj poste montris, ke la germanoj suferis apenaŭ 5000 falintojn.2 Tia estas la propagando en tempo de milito.

Kun la sama skeptiko necesas preni la hajladon de groteskaj asertoj de la komunikiloj : la amasajn manifestaciojn en Ruslando kontraŭ la milito, la ekstreman malfortecon de la rusa armeo (kio kontrastas al la same ridinda aserto ke Ruslando pretendas konkeri la duonan Orient-Eŭropon post Ukrainujo) aŭ la kanceron aŭ Parkinsonan malsanon de Putin en malekvilibro pro la Kovid-izoliĝo (glacia kolonelo de la KGB perdinta la saĝon pro “izoliĝo” inter la Kremlo-palaco kaj liaj feridomoj !)

En la saman knabecan kategorion enirus ankaŭ la ĉiam malestima karakterizado de la rusoj fronte al la sankteco de la ukrainanoj, la ebleco ke ili uzas ĥemiajn armilojn aŭ atomajn, kaj tiel plu, serio da stultaĵoj, kiu, ĝuste ĉar ili estas tiaj, ricevas la entuziasman apogon de la ĵurnalistoj.

La ebla uzado de “taktika” atomarmilo lastatempe recikligita ne konvinkas. Antaŭe ni vidus sistemajn bombadojn kaj la ruinigon de tutaj urboj por subfosi la ukrainan batalemon.

Krome, la atomraketojn oni ne emas pafi precize al la alia flanko de la barilo, do, apud via limo, nek kontraŭ “frata” popolo nek kie estas viaj propraj trupoj. Ili estas malinstigaj armiloj kontraŭ malproksimaj malamikoj kaj kontraŭ atakoj, kiuj estas supozataj kiel ekzistograva danĝero por la lando kaj estas multe pli utilaj kiel minaco ol kiel realaĵo.

En Ukrainujo la ampleksaj frontoj devigas dismeti la fortojn kaj ebligas efemerajn venkojn, se unu el la flankoj taŭge centrigas ilin. Tiel ili montriĝis pli aŭ malpli stabilaj jam de monatoj, kun la escepto de la perdoriĉa venko de la ukraina “kontraŭ-ofensivo” en la nordo, kiu sukcesis gajni kelkajn malmultajn kilometrojn da profundo koste de gravaj perdoj, kaj la retiriĝo de Ruslando al la alia bordo de la rivero Dnjepro en Ĥerson, jam de semajnoj planita de la nova rusa ĉefkomandanto en Ukrainujo, generalo Surovikin3

Tio donas la impreson, ke Ukrainujo deziras gajni la militon de propagando pli ol la militon mem. Ruslando, antaŭ monatoj, perdis la iniciaton, sed ŝajnas esti adaptinta siajn taktikajn celojn al nova, pli realisma strategio. En tiu ĉi momento ĝi ne estas urĝata kaj ŝajnas akcepti la interŝanĝon perdi iomete da teritorio kontraŭ konservado de siaj trupoj kaj sisteme “dispecigi” [tiel !] la atakantajn ukrainajn unuojn senditajn al la buĉejo.

Kun defenda strategio la rusa armeo estas nebatebla. Tiom pli ĉe proksimiĝo de la vintro, kiu en tiu zono implicas altajn frosto-gradojn dum proksimume tri monatoj,4 kaj Ruslando ĉiam havis la generalon vintro ĉe sia flanko. Kiu havas la brulaĵon ? Kiel la ukrainanoj alfrontos la stepan malvarmon ?

La fiasko de la komenca rusa strategio kaj la malrapido, per kiu Ruslando ĝin koncedas, estas aferoj de pasinteco. Ruslando rekrutigis 300 000 rezervistojn, kvankam la realan nombron scias nur ili. En la Okcidento oni parolis pri la logika malpopulareco de tiu paŝo, sed ĉu vi kredas, ke en Ukrainujo la junuloj kuras kun entuziasmo al la rekrutigaj centroj por enlistiĝi ? Kiu elcentaĵo de la ukraina diasporo revenis al sia lando por ĝin defendi ?

La bravulon superas la aŭdaculo, la aŭdaculon la neantaŭdireblulo, kaj la neantaŭdireblulon la senkompatulo. Maleblas kredi en rusa malvenko difinita kiel retiro al la landlimoj antaŭ la Februaro de 2022 : se la senkompata Putin ne povas permesi al si perdi, li ne perdos.

Ruslando ĝuas la avantaĝon de proksimeco, havas loĝantaron trioble pli grandan ol Ukrainujo, estas konsiderata la dua plej granda militforto de la mondo (Ukrainujo estis la numero 22),5 posedas multe pli grandajn rezervojn ol Ukrainujo kaj estas multe pli motivita ol ĝia vera kontraŭulo, la Okcidento, kiu jam suferas laciĝon de la milito.

Krom la generalon vintro, Ruslando povas kalkuli ankaŭ kun la generalo inflacio kaj kun la malforteco de la mensogoj, sur kiuj la okcidenta interveno sin apogis. Fine, Ruslando estas malpli malforta ol ĝi ŝajnas, kaj Ukrainujo malpli forta ol ili al ni kredigas. La atako al la krimea ponto estas ekzemplo de la ukraina malforto : ĝi ne povis ataki ĝin per raketoj, aviadiloj aŭ helikopteroj, sed per patosa bombo-kamiono.

Por momento ni rigardu hipoteze alternativan scenaron. Jam de iom da tempo la kulmino de okcidenta milita helpo restis malantaŭ la promesoj kaj parto de la senditaj armiloj perdiĝis en la ĝangalo de ukraina korupto kaj venis en la manojn de deliktuloj kaj teroristoj, kion Finnlando denuncis.6

La ukrainaj trupoj estas elĉerpitaj kaj metis ĉiujn rezervojn al la fronto por akiri venketon, kiu ebligis plibonigi sian intertraktan pozicion kaj daŭre kultivi imagitan esperon de venko en la okcidenta publika opinio.

En sia propra lando, la ukraina registaro, verŝajne same korupta kiom la antaǔaj, troviĝas inter la spado kaj la vando. Unuflanke estas tiuj, kiuj deziras pacon, hororigitaj de la detruado kaŭzita de la senmorala sensenceco de la registaro, peono de Usono. Aliflanke la fanatikaj adeptoj de la “venko aŭ morto”, kies pasinta aŭ aktuala nov-nazieco eble klarigas, kial Israelo sinsekve rifuzis helpi Ukrainujon.

La novaj rusaj trupoj, freŝaj kaj sub nova komando, povus koncentriĝi por vintra kontraŭofensivo, kiu elĉerpus la ukrainan armeon, superante ties batalemon kaj difinante la novajn landlimojn. Verŝajne la rivero Dnjepro markos la landlimon sude (du trionoj de la regiono de Ĥerson estas oriente de Dnjepro).

Usono estus konscia pri la ebleco de kolapso de la ukraina fronto en tiu ĉi scenaro kaj premus la ukrainan registaron por intertrakti. Samtempe ĝi povus minaci la rusojn sendi trupojn al Ukrainujo, se ĝia kontraŭofensivo estus sufiĉe sukcesa.

Por pravigi antaŭ sia propra publika opinio tiom danĝeran rektan implikiĝon, la usonanoj bezonus propagandan puŝon kiel tiun de Buĥa. Ili havas por tio multan sperton, ekde la sinkigo de la kirasŝipo Maine por la milito kontraŭ Kubo ĝis la Golfo-incidento de Tonkino por tiu kontraŭ Vjetnamujo aŭ la “malkovro” de amasdetruaj armiloj en Irako.

Tiel la preventa denunco de Ruslando ĉe la UN havus sencon, pri la supoza preparo de ukraina atenco sub falsa flago per eksplodo kun radio-aktivaj materialoj per kiu ĝi kulpigus Ruslandon kun la kutima komunikila bruado.

Mi ne scias, ĉu tio estos la reala stato de la aferoj, ĉar “la arto de la milito baziĝas sur trompo” (Sun Tzu) [Vidu saml., §01-16 “La militarto estas ludo de trompo ;” §05-19 “Tial la generaloj, kiuj estas lertaj en la manipulado de la malamiko, povas krei trompan ŝajnigon al la malamiko, por ke tiu ĉi prenu agojn laŭ ilia intenco. Ili povas logi la malamikon per io profitodona, kion la malamiko certe prenos.” […].] En tempoj modernaj, al la trompo en batalo kunigas la konstanta mensogo de la propagando, tiel ke, kiel libereco kaj vero iras kune, se ni deziras konservi nian liberecon, ni devas konservi nepran skeptikecon al la oficialaj versioj de la registaro kaj de la komunikiloj. Ĉu post la Kovid pri tio ankoraŭ necesas konvinkiĝi ?

Fernando del Pino Calvo-Sotelo.

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano la 13-an de Novembro 2022