Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Komento pri la 20-a partikongreso : Kial germanaj komunikiloj desegnas falsan bildon
de Uwe BEHRENS  
14a novembro 2022

Uwe Behrens : Komento pri la 20-a partikongreso : Kial germanaj komunikiloj desegnas falsan bildon

En la semajnoj antaŭ la 20-a kongreso de la Komunista Partio de Ĉinujo (KPĈ) la raportado de la germanaj komunikiloj kaj komentoj de germanaj politikistoj abundegis pri tio, kiel la ĉina popolo, fare de la komunista partio gvidata de XI Jinping, laŭdire estas subpremata kaj kiel Ĉinujo volas kontroli kaj domini la tutan mondon. En la publikaĵoj la faktoj estas klare tordataj, kaj eĉ ŝiritaj el la kunteksto. Pozitivaj evoluoj, kiuj objektive ne eblas fornei, estas provizitaj per “Jes, sed …”. Laŭ ili, la longa brako de Ĉinujo atingas ĝis Eŭropon, regas la liver-ĉenojn, spionas ekonomion kaj industrion, tiel ekzemple la radio WDR avertis en sia produktaĝo “La longa brako de Ĉinujo” en Oktobro 2022.

Oni skribas nenion pri tio, kiel la partikongreso estis preparita, kiel la dokumentoj por la kongreso, precipe la laborraporto, estis ellaboritaj. Same kiel ankaŭ jam por la preparado de antaŭaj kongresoj sub XI Jinping, oni estigis redaktan skipon, en kiu partoprenis membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo, kiuj liveris la parametrojn kaj orientad-punktojn. Samtempe oni instigis ĉiujn parti-organojn, registarajn sekciojn, armeajn organizaĵojn kaj aliajn demokratiajn partiojn kaj organizaĵojn, kolekti opiniojn kaj proponojn por la partikongresa raporto. En ĉiujn provincojn oni poste sendis esplorgrupojn, kiuj en simpozioj diskutis kaj formulis la ĉefajn temojn. Miloj da membroj ĉiunivele partoprenis en seminarioj kaj diskutadoj. Al tiuj seminarioj oni invitis universitatojn, esplor-instituciojn kaj fakajn kompetentojn. Miloj da proponoj estis dikskutataj kaj trovis konsideron en la raporto. Surbaze de tiu ĉi demokratia procezo estiĝis la raporto. En Germanujo, male, legeblis nur, ke temas pri “la raporto de Xi”.

Kial tio okazas tiel ? Ĉinujo, de pli ol 70 jaroj estis sufiĉe sukcesa, kaj speciale ekde 44 jaroj, nome ekde la enkonduko de la politiko de reformo kaj mafermiĝo de DENG Xiaoping. La ĝenerala rakonto en la okcidentaj komunikiloj priskribas la sukceson nur per nombroj. La MEP kreskis je tiom aŭ tiom da elcentoj, la ĉina ekonomio estas la dua plej granda kaj tiam aŭ tiam fariĝos la numero 1, la komerco kreskis je tiom aŭ tiom da miliardoj. Ĉio ĉi estas nombroj, sub kiuj oni eble ne povas multon imagi. La reala vivo okazas malantaŭ tiuj nombroj.

Post kiam la absoluta malriĉeso en Ĉinujo estis forigita, ĉiuj homoj en la popolrespubliko havas sufiĉe por manĝi, kleriĝadon kaj tegmenton super la kapo. Tio ekzistas nur en Ĉinujo, eĉ ne en Germanujo – ni pensu pri la senhejmuloj. Mondvaste la malsato kreskas, la tutmonda mortokvoto altiĝas – la mezuma vivatendo en Ĉinujo intertempe superis eĉ tiun de la elmontro-demokratio Usono. La homoj en Ĉinujo de tago al tago, de semajno al semajno, de monato al monato, de jaro kaj jaroj vivas ĉiam pli bone, kaj tio kontraste al la gvidaj industri-nacioj, en kiuj aktuale la vivnivelo por la granda plimulto konstante malaltiĝas.

Por kaŝi tiun ĉi veron antaŭ la okcidenta loĝantaro, la elektantaro, oni brulmarkas la komunistan gvidadon kaj la ĉinan registaron kiel aŭtoritatecan reĝimon. Pro la absoluta regado de la okcidentaj komunikiloj fare de la internacia financkapitalo, tiu rakonto ree kaj ree prezenteblas, tiel ke ĝi fine estas kredata.

Sed kiel tio aspektas en Ĉinujo ? La gazeto South China Morning Post en Oktobro aperigis opini-raporton, kiu konfirmas miajn informojn, kiujn mi ricevis el interparoladoj kun ĉinoj :

“XI Jinping regis la landon tre bone, pro tio ni subtenas XI Jinping kiel ĝeneralan sekretarion de la Komunista Partio.”

Kontraste al la ĝenerala percepto en la Okcidento, la ŝtatprezidanto de Ĉinujo hejme tamen ĝuas grandegan favoron. La York-universitato en Ontario, Kanado, en 2021 publikigis enketon, laŭ kiu la fidon de la ĉina loĝantaro en la centran registaron estis je 98 elcentoj.

Precipe ĉe la ordinara loĝantaro XI estas aprezata aparte alte, ĉar la vivkondiĉoj por tiuj sociaj grupoj en la lastaj jaroj tre pliboniĝis. Tio ĝustas ankaŭ pri la dispozicioj por batali kontraŭ la Kovid-19-pandemio. La laborĉesigoj (“lockdowns) estas ne ĉie volonte akceptataj, sed ja akceptataj, ĉar per ili eblis savi centmilojn da homaj vivoj.

En tuta kontrasto al la okcidentaj rakontoj, la kampanjo de la partio kaj registaro kontraŭ korupto kaj krimo, kampanjo farata sub Xi, estas sentata de la ĉina loĝantaro kiel granda gajno por la socio. Dum en la germana gazetaro oni disvastigas la opinion, ke tiu kampanjo servas nur por firmigi la personan potencon, la ĉinoj sentas en sia ĉiutaga vivo la kreskintan socian justecon kaj la kreskintan sekurecon en la tuta lando.

Vide al la ekonomiaj kaj komercaj restrikoj kaj politikaj provokoj fare de la G7-landoj gvidataj de Usono, la ĉinoj deziras fortan kaj trankvilan manon ĉe la stirilo de la lando. La paca superado de la protestoj en Honkongo sen apliko de perforto, sen interveno de armeaj fortoj kaj sen homaj viktimoj, kaj ankaŭ la mezurata reago al la vizito de la parolantino de la usona deputita ĉambro en Tajvano estas vidataj kiel pruvo de saĝa regado de Xi. Harmonie kun la historiaj spertoj de Ĉinujo, kontinueco estas vidata kiel plej granda antaŭkondiĉo por faca kreskado. Kun XI Jinping kiel ĝenerala sekretario de la KP kaj ŝtatprezidanto, tiu kontinueco estas donita.

En interparoladoj inter miaj germanaj kaj ĉinaj amikoj oni disputis pri la demando, ĉu en la partikongreso oni decidis gvidliniojn por reorienti la ekonomion al kurso de kreskado. La ĉina flanko estis pri tio konvinkita, sed la germanaj amikoj dubis, ĉar ne povas esti, kio devas ne esti. En la Eŭropa Unio kaj ankaŭ en Germanujo la ekonomio atendas recesion – tie Ĉinujo ne rajtas kreski.

Ĉar ĝuste tion la Okcidento timas. Pro tio la komunikiloj kaj la paroladoj de la politikistoj estas plenaj de negativaj komentoj. La germana pensfabriko specialiĝinta pri Ĉinujo, “China Table”, formulas eĉ ke Ĉinujo ĉe sia tutmonda pretendo volas retroiri en malproksiman pasintecon, en kiu la lando estis mondpotenco.

La propaganda-maŝino en Usono – nutrata de la CIA per milionoj da usonaj dolaroj kaj per falsnovaĵoj – disvastigis tiun rakonton kaj ripetadis ĝin litanie. La germanaj ĵurnalistoj, kiuj tiujn rakontojn plej verŝajne mem ne kredas, ankaŭ disvastigas ilian ripetadon en la komunikiloj.

XI Jinping : Teĥnologio estas la plej grava produktadforto. Talento estas la plej grava resurso, kaj ennovigo la pelforto.

Tio farigas aparte klara ĉe la raportoj pri la konsisto de la nova politburoo kaj ankaŭ de la sepkapa Konstanta Komitato. En la centro de la okcidentaj komentoj staras, ke nur tiel nomataj lojalistoj estas aligitaj al tiuj entoj. Oni ankaŭ riproĉas, ke neniaj virinoj ĉeestas en tiuj komisionoj kaj ke ĉe tiuj membroj ne temas pri fakuloj. Sed tio tute ne kongruas kun la realo.

Fakto estas : La membroj reprezentas la saman politikon kaj la samajn celojn kiel la ĝenerala sekretario. Tiu estas ja ankaŭ bona, ĉar en ŝtormaj tempoj oni ne povas permesi al si internajn disputojn, kvankam la Okcidento tre volonte vidus ilin. Oni bezonas fortajn kaj fake kompetentajn politikistojn, kiuj protektas Ĉinujon kontraŭ la strangolado fare de Usono – ekzemple per ties armea ĉeesto en la landlimaj maroj aŭ per ties “Science and Chip Act”.

Estas ĝuste : En la 205-kapa Centra Komitato estas nur dek unu virinoj. Tio ne altigas la renomon de la ĉina parti-gvidantaro ĉe la eŭropaj observantoj. Sed ekvivalento de seksoj ne nepre estu prioritato ĉe solvado de la taskoj, kiuj staras antaŭ Ĉinujo. Aliflanke, en la Politika Buroo kaj en la Centra Komitato estas fakuloj, interalie pri spacveturado, klimata protekto, sansistemo, komunikado, artefarita inteligento kaj bioĥemio. Kontraste al la okcidentaj interpretoj, la gvidantaro de la partio estas vere meritokratia – preta alfronti la naciajn kaj internaciajn defiojn de la venontaj jaroj.

En la germanaj komunikiloj oni subsojle disvastigas la informon, ke Ĉinujo eble en proksima tempo volas perforte unuigi Tajvanon kun la kontinento. Tio aspektas, kvazaŭ la komunikiloj volus akrigi la situacion por timigi la mondon.

XI Jinping ja emfazas, ke oni ne rezignos pri la promeso malebligi sendependecon de Tajvano, se necese perforte. Sed tio estas respondo al la kreskantaj provoj fortigi disajn poziciojn inter la popolrespubliko kaj Tajvano.

La interkonsento de 1992 inter la Popolrespubliko kaj Tajvano estis la rezulto de renkontiĝo inter la ambaŭ partoj en la jaro 1992 kaj ĝis hodiaŭ konsistigas la politikan bazon por la interkompreniĝo inter la du flankoj de la Tajvana Markolo. Estas klare, ke Pekino kondutos laŭ la principo de Unu Ĉinujo kaj laŭ la interkonsento de 1992. Tiel XI Jinping diras :

“Sur tiu ĉi bazo ni faros ampleksajn kaj detalajn konsultadojn pri la rilatoj trans la Tajvana Markolo kaj la nacian reunuiĝon kun homoj el ĉiuj politikaj partioj, sektoroj kaj sociaj tavoloj en Tajvano, kaj ni kunlaboros kun ili, por apogi la pacan evoluon de la interrilatoj trans la Tajvana Markolo kaj por antaŭenigi la procezon de paca reunuiĝo de Ĉinujo.”

Tio estas komplete alia informo ol la orientado al perforta transpreno.

XI Jinping : La Partio kunordigis la ĉinan nacion […], efike mastrumis la seriozan kaj kompleksan internacian situacion kaj la grandajn riskojn kaj defiojn, kiuj el tio rezultis, kaj konstante antaŭeninigis la ĉinstilan socialismon en la nova erao kun spirito de forto. Vide al ekstera ĉantaĝo, ĉirkaŭbarado, blokado kaj premego la naciaj interesoj de Ĉinujo daŭre estos unuarangaj kaj la interna politiko restos prioritato de la Partio.

La iniciatoj enkondukitaj de XI Jinping en la jaro 2021 kaj daŭrigataj en 2022 – la Tutmonda disvolvo- kaj Tutmonda sekurec-iniciato – ĉe ni en Germanujo estas ankaŭ fiinterpretataj. Laŭ “esploroj” de la Merics-Instituto, ili kondukis al stato de “kontrolado” kun larĝatingaj efikoj al la rilatoj inter ŝtato kaj socio, al la ekonomia modelo de Ĉinujo kaj al la maniero, laŭ kiu la ĉina gvidantaro reprezentas siajn interesojn eksterlande.

La okcidentaj komunikiloj krome ne povas preterlasi riproĉi al la Popolrespubliko malkupli la ĉinan ekonomion disde la monda ekonomio. Ĉe tio oni komplete ellasas la fakton, ke ĝuste la Eŭropa Unio haltigis la interkonsenton pri investoj inter la EU kaj Ĉinujo, ke estas Usono, kiu ellaboris nigrajn listojn kun ĉinaj firmaoj, kun kiuj usonaj entreprenoj, eĉ usona civitano, ne rajtas kunlabori. Celo estas haltigi la ĉinan disvolvadon de alta teĥnologio, malrapidigi la kreskadon de Ĉinujo, kaj eĉ malebligi kreskantan bonstaton de la ĉina loĝantaro. Al tio Ĉinujo devas reagi. Ne Ĉinujo malkuplas, sed la Okcidento metas kondiĉojn, kiuj zorgas por tio, ke Ĉinujo devas konfidi siajn proprajn fortojn. Usonaj kunlaborantoj forlasas ĉinajn altteĥnologiajn firmaojn en Ĉinujo. Sed ankaŭ ĉinaj sciencistoj, afergvidantoj kaj inĝenieroj forlasas Usonon – revenas hejmen al Ĉinujo, ĉar ili estas en Usono konstante suspektataj je spionado kiel agentoj de Ĉinujo.

Per la iniciato de la Silka Vojo Ĉinujo reprezentas multflankan aliron al tutmonda kunlaborado. En la sekurec-strategio de Usono por la dudekaj jaroj de tiu ĉi jarcento, kiun la prezidanto Biden anoncis meze de Oktobro, oni parolas, male, pri geopolitika konkurenco inter la grandpotencaj landoj. Ĉinujo estas konsiderata kiel danĝera minaco por la usone gvidata Okcidento. La fakta malkuplado disde Ĉinujo en la teĥnologia, ekonomia, politika, armea, sekretserva kaj tutmonda registaraj kampoj en tiu sekurec-strategio estas formulita kiel granda tasko. La tutmonda Sudo devas decidi inter Ĉinujo kaj Usono kaj la blokoj, ekzemple la NATO, estu revivigotaj por certigi la hegemonion de Usono. La okcidentaj komunikiloj nombras en la raporto de la partikongreso certajn nociojn, ekz-e sekureco, ekonomio, Tajvano ktp kaj el la nombro da tiaj nocioj konkludas pri la supozata politiko de Ĉinujo por la venontaj jaroj. Evidente la eldiroj de la raporto estas konscie ne komprenataj kaj en la komunikiloj ne ĝuste raportataj.

En la raporto de la KP de Ĉinujo, prezentita de la ĝenerala sekretario XI Jinping, tiu ĉi klarigis, ke “Ĉinujo ne povas disvolviĝi izolite de la mondo”. La disvolvado de la mondo bezonas ankaŭ Ĉinujon, laŭ tiu raporto. XI emfazis, ke la ekonomia disvolvado estas la “plej supera prioritato” de la Partio, sed aldonis, ke la disvolvado devas esti metita en harmonion kun la nacia sekureco. La plej granda parto de la atento de la okcidentaj komunikiloj, male, koncentriĝis nur al la sekureco de Ĉinujo kiel “plej supera prioritato” kaj al personaj ŝanĝoj. La ekonomia rilato estis ne menciita.

Pri la daŭrigo de la politiko de Reformo kaj Malfermiĝo, XI Jinping deklaris, ke Pekino faros ŝanĝojn en la ekonomia politiko de Ĉinujo, kaj diris : “Ni per firmaj paŝoj pli profundigos la Reformon kaj Malfermiĝon kaj konsekvence antaŭenigos kvalite altvaloran disvolvadon.” Tio iras man-en-mane kun la ĉiom-ekonomia politiko, kiu aktuale baziĝas sur la strategio de duobla cirkulado, do implicas nenian devion de tio. Tiu ĉi strategio, enkondukita en 2020, unuflanke devigas la disvolvadon de la ĉina interna postulo kaj aliflanke la kreadon de kondiĉoj por faciligi eksterlandajn investojn kaj por altigi la produktadon por eksportoj.

XI instigis atingi modernigon laŭ “ĉina kaj ne okcidenta modelo”, kaj referencis klopodojn atingi statuson kun alta enspezo por la ĉinoj – sen tamen sekvi la ekonomian kaj socian politikon en la progresintaj okcidentaj ekonomioj. Tio ne signifas senbridan kapitalismon, kiu hodiaŭ kondukis al tio, ke Usono havas unu el la malplej elbalancitajn prosper-ekonomiojn de la mondo.

XI Jinping : Protekton de la proprieto, se prave akirita, Juste distribui la riĉaĵon de la socio, malhoneste akirita proprieto estas malpermesita

La vojo al moderna socialisma civilizacio estas daŭrigata. La necesa kontinueco en la batalo kontraŭ korupto estis ja ankoraŭ emfazita, sed jam en la pasintaj jaroj oni fine faris koncernajn leĝojn : en 2020 la leĝon por sekureco ĉe la laborloko, en 2021 la leĝon kontraŭ monopoloj, en 2022 la leĝojn por datumprotekto kaj por kibernetika sekureco, kaj la reguladojn por sistemo de Compliance Management.

La pli alta nivelo de la propra bonhavo de la ĉinoj kaj la daŭra altigo de la disponebla enspezo estas aparte interesaj por internaciaj eksportistoj, kiuj daŭre vidas kresko-ŝancojn en la ĉina enlanda merkato, kaj ankaŭ por eksterlandaj produktistoj, kiuj deziras loki sian produktadon rekte en Ĉinujo, por servi la lokan merkaton. Pli ol 400 milionoj da homoj laboras en Ĉinujo por privataj firmaoj aŭ por memstaraj entreprenoj. La privata sektoro atribuas pli ol 60 elcentojn al la ĉina MEP. Tiu ĉi sektoro estas tiu, kiun la KPĈ daŭre uzas kiel ŝlosilan por krei bonstaton en Ĉinujo. Por eksterlandaj investoj kaj eksport-interesoj tio signifas precipe, ke la nova KPĈ-politiko konsistas en tio, duobligi la ĉinan meztavolon en la venontaj dek du jaroj ĝis 2035, kio donas bonajn ŝancojn. XI emfaze indikis la neceson altigi la privatajn enspezojn kaj la enspezofontojn, dum la agnoskis, ke necesas okupiĝi pri demandoj de dungo, klerigado, medicinaj servoj, flegado de infanoj kaj de maljunuloj, kaj la loĝado. Eksterlandaj investistoj, kiuj agas en la profesia klerigado, flegado de infanoj, flegado de maljunuloj kaj en parencaj branĉoj, ekzemple la medicina, kaj en specialiĝinta konstru-industrio, prefere notu tion, ĉar tiuj ĉi estas ligitaj ne nur kun kreskego de la meztavolo, sed ankaŭ kun sociaj demandoj – centra punkto de la KPĈ.

Tamen, la politiko de rekta eksportado ŝanĝiĝis, for de la G7-landoj, alen al la ASEAN-landoj, kie Ĉinujo ekde 2009 estas la plej granda komerca partnero de la bloko, dum la ASEAN-ŝtatoj en 2020 fariĝis la plej granda komerca partnero de Ĉinujo. La KPĈ tamen atentas por ke ne estiĝu ondoj en la ekzistantaj komercaj rilatoj, speciale kun Usono kaj la Eŭropa Unio. La ekzistantaj problemoj ene de la komercaj koridoroj estis kaŭzitaj grandparte de invest-limigoj, dogan-konfliktoj, sankcioj kaj nigraj listoj por altteĥnikaj produktoj.

Ankaŭ atenteblas, ke Ĉinujo daŭre emfazas sian engaĝiĝon por aliaj regionaj, grandparte eŭrop-aziaj iniciatoj, inkluzive de la Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro (SCO) kaj de la BRICS-iniciato, kiuj ankaŭ entenas gravajn komercajn elementojn. Tiuj estas certe elkonstruotaj. La BRICS etendiĝos. Ĝi jam entenas gravajn landojn kun granda influo en siaj propraj regionaj komercaj blokoj. Brazilo estas la plej granda membro de la sudamerika Mercosur, Ruslando parto de la Eŭrpoazia Ekonomia Unuo, Ĉinujo parto de la RCEP, Barato membro de la sudazia bloko SAARC, kaj Sudafriko subskribinto de la komerca traktato de la Afrika Unio kaj de la AfCFTA. Indonezio kaj multaj aliaj nacioj, inter ili Egiptujo kaj Turkujo, ĉiuj estas interesitaj aliĝi al la BRICS. Tiu ĉi politiko de disvolvado de la internaciaj komercaj rilatoj de Ĉinujo kun landoj, kiuj troviĝas ĉe la periferio de la G20 aŭ ne estas partoj de la G20, estas daŭrigota. Tiel estiĝos vivantaj liverĉenoj.

Uwe Behrens estas longjara konanto de Ĉinujo kaj dum 27 jaroj agadis interalie en Ĉinujo kaj Barato kiel provizada afergvidanto.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 13-an de Novembro 2022 de "Warum deutsche Medien ..." el german.chinatoday.com.cn de la 11-a de Novembro 2022