Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Granda germana liberala gazeto skribis pri Ukrainujo jene :
de A.A.  
11a novembro 2022

“Post 1945 Ukrainujo restis parto de Sovetunio. En la jaro 1954 ties partiestro Nikita Ĥruŝĉovo, kiu mem devenis el Ukrainujo, okaze de la 300-jariĝo de la rusa-ukraina unueco, donacis Krimeon al Ukrainujo. Multaj rusoj, inkluzive de Putin, ĝis hodiaŭ bedaŭris tiun donacon.

Dum la diseriĝo de Sovetunio Ukrainujo en 1991 fine atingis sian sendependecon. Sed ekonomie kaj finance ĝi restis forte dependa de Ruslando kaj daŭre serĉis sian identecon inter okcidenta orientiĝo al la Eŭropa Unio kaj la NATO kaj aliflanke al la historiaj ligoj kun la orienta najbarlando. […]

Aparta disputaĵo restis Krimeo. Post la sendependeco la kieva registaro povis nur pene trudi sian regadon super tiu duoninsulo kaj tie subpremi propran referendumon pri sendependeco. Kiel koncedo al la ruslingva plimulto de ties loĝantaro Krimeo ricevis ampleksan aŭtonomecon. Nur la havenurbo Sebastopolo, kie Ruslando ekde la fino de la 18-a jarcento tenas mararmean bazon kaj kie la rusa Nigramara militŝiparo estas lokita, estas mastrumata rekte el Kievo. […]”

Tiu ĉi teksto aperis en tiu gazeto komence de Marto 2014.

Kaj jen la komentoj :

A : Domaĝe, ke …

… la fazo de [faŝista] kunlaborado kaj la partopreno en la nazia ekmarŝo estas ne menciitaj. Ĉu intence ? Aŭ ĉu neglekte ? Ĉiukaze ĝuste tiu fazo stampas la aktualan problemaron !

B : La kontraŭjudismo de la ukrainaj naciistoj …

… estas naŭza kaj la Svoboda-partio entute ekstreme malsimpatia. Sed ĝia kontraŭjudismo certe ne estas tio, kio ĝenas la plej multajn rusojn. Ili per la LDPT havas mem kontraŭjudan partion en sia parlamento. Putin subtenis Iranon ankaŭ tempe de ties ekstrema kontraŭjudisto Aĥmadineĝad, kaj ĝenerale en Ruslando la latenta kontraŭjudismo estas daŭre forta.

De kelka tempo la kontraŭjudismo en Ruslando ja malkreskas, sed la fremdul-malamo kreskas kaj ĉiam pli forte direktiĝas kontraŭ homoj devenaj el la kaŭkaza regiono kaj el la centra Azio.

Do, verŝajne nek la fremdul-malamo nek la kontraŭjudismo ribeligas la rusojn kontraŭ la ukrainaj naciistoj, sed ties malamo kontraŭ la rusoj kaj la historio de kunlaborado de ukrainaj naciistoj kun la nazioj.

C : Oni povas etendi la historion pri la nazioj.

La 22-an de Marto 1943 okazis atako al la komunumo “Hatín” (germane Hatzken) fare de la 118-a bataliono “protektopolico” [“Schutzpolizei”], konsistanta el ukrainaj transfuĝintoj, la komencoj de Stepan Bandera (ukrainaj nazioj) kaj kelkaj transirintaj rusaj militkaptitoj.

La gvidanto estis Gregori Wasyra. Per tiu atako mortis 149 homoj, el kiuj 75 infanoj bruligitaj vivakorpe. Per la ago kun la kodnomo “Vintra sorĉo” mortis pli ol 3500 civiluloj. Pli ol 1000 infanoj estis fortrenitaj en la tendaron en Latvujo.

Stepan Bandera estis unu el la gvidantoj de la ukraina nacisocialista [nazia] rezistado OUN-UPA kontraŭ la USSR 1942. La 22-an de Januaro 2010 la tiama ukraina prezidanto Viktor Juŝĉenko donis al Bandera postmorte la honortitolon “Heroo de Ukrainujo”.

Pri ĉiuj krimoj kontraŭ la homaro kaj pri ĉiuj viktimoj faritaj de la OUN-UPA necesas verki tutan artikolon.

La uzado de germanaj nazioj kontraŭ Ruslando fare de Usono en la 1960-aj jaroj ankaŭ valoras artikolon !

http://de.wikipedia.org/wiki…

http://www.youtube.com/watch…

Ĉ : Nacia identeco

Mi ne opinias ke “Por ambaŭ flankoj temas pri la nacia identeco”, ĉar por la interna politika fendiĝo de Ukrainujo ne povas ekzisti nacia identeco, sed eble ja identeco jurŝtata. Se oni volas pravigi la naciajn identecojn, tiam tio sekvigus la dividon de la lando.

D : Precize tiel.

Tiu ĉi premiita filmo montras faktojn – nebeligitajn : “Die Sowjetstory http://de.gloria.rv/?media=467615

E. : Rusoj estas tre emocia popolo.

Fine maldetale prezenti la historion, tio estas bona. El tio rezultas la granda malfido de Ruslando. Travivi, ke tiu transira registaro, ne de la popolo elektita, donis la duonon de la ministraj postenoj al la Svoboda-uloj, do al faŝistoj, kiuj de jaroj malkaŝe kaj en nigra vestaĵo kiel en tempoj, kiam iliaj membroj partoprenis flanke de la SS en amasaj mortpafadoj de judaj familioj ; elteni tion transiras la fortojn de la rusoj ; tiu ĉi popolo ja mem havis pli ol 20 milionojn da mortintoj kaj vidis sian landon komplete detruita fare de la germana armeo (Wehrmacht), kion ili devis pagi kiel prezon en la batalo kontraŭ la hitlera Germanujo. Judojn for estas ĝis hodiaŭ la postulo de la novfaŝistoj de la okcidenta Ukrainujo kaj de rusoj kompreneble ankaŭ. Malpermeso de tiuj grupaĵoj estus por la paco en Ukrainujo grava kontribuaĵo.

Elgermanigis Vilhelmo Lutermano, la 10-an de Novembro 2022 (korektita la 11-an de Nov.)