Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Rusa : Murdista lingvo
de Bardhyl SELIMI  
7a novembro 2022

Bardhyl SELIMI tradukis :

Tomasz Kamusella (Universiteto de Sankta Andreo) : La Rusa : Murdista lingvo

Uzante la lingvon kiel medio por disvastigi la genocidistan propagandon, farante ĝin armilo kaj pravigilo de la genocido, estas necese ĝin priatenti.

Ĉar tiu lingvo rapide transformiĝas en murdistan lingvon. La germana kaj aŭstria Holokausto kontraŭ hebreojn kaj romojn igis la germanan malamata lingvo. Tia sorto atendas ankaŭ la rusan post ĉiujn tiuj masakroj genocidistaj en Bucha kaj aliaj lokoj en Ukrainio sub la rusa okupacio. Rusoj nun estas formante sian lingvon al murdista lingvo, do alia murdista lingvo.

Averto

Dum la lastaj jardekoj, la termino ‘murdista lingvo’ estis malaperinta en la publikaj diskutoj. Eŭropanoj opinias ke tio apartenas al la pasinto, al totalitarismoj de la dudeka jarcento, al genocidoj kaj lagroj. En la jaro 1949 la germana filozofo Theodor Adorno opiniis barbareca verki poemojn post Auswitz. La survivinto de Holokausto Paul Celan el la multetna urbo Zernowitz traktis la germanan kiel murdista lingvo.

La “bonaj germanoj” aŭ elmigrintaj verkistoj germanskribantaj el Germanio kaj Aŭstrio, kiuj dum la Dua Mondmilito estis kritikintaj nazismon, ne kapablis savi sian lingvon kaj ties reputacion de tiaj akuzadoj. Nek la fratoj Mann, nek Bertold Brecht kaj Alfred Döblin ne sukcesis haltigi Trian Regnon je uzado de la germana por la nazia propaganda je alta efikeco, je tasko por “pravigi” Holokauston kontraŭ hebreojn kaj romojn. Ankaŭ Berlino traktis la plimulton de tiuj verkistoj elmigrintoj kiel “negermanoj” ĉar ili havis ĝenerale hebrean devenon. El la nazia vidpunkto, la fakto ke Hannah Arendt, Hermann Broch, Joseph Roth aŭ Gabriele Tergit kuraĝis verki en la germana, atestis pri ia malpurigo de la nobla “ariana” lingvo fare de ili.

Post la milito, koincidis al Celan kaj sia amiko Rosa Ausländer, ke ili savu la patrinan lingvon disde longtempa malbeno ĵetita al ĝi pro la naziaj genocidoj kaj pretpretaj ekzekutistoj aŭ ordinaraj germanoj kaj aŭstroj. Per iliaj poemoj ambaŭ ĉi tiuj poetoj eltrinkis kaj forviŝis la nigran lakton de Auschwitz. Ili solaj, premtordis la venenajn naziajn vortojn de la postmilito, ties uzadon kaj iluziojn. Sekvantpaŝe Ausländer kaj Celan restarigis la multecon, malfermitecon kaj akcepteblecon de ĉi tiu lingvo establita dum sinsekvaj jarcentoj kaj pliriĉigita reciproke pro la rilatoj de la germana al la hebrea. Nazioj akrigis tiun rilaton je teruraj konsekvencoj. (pli terura por la hebrea, ĉar neniu sola loko restis por ili en la postmilita Eŭropo, kie ĝi devus esti la ĉiutaga komunika lingvo).

Tiel la germana fariĝis denove lingvo de la poetoj. Neniu havus tian sorton krom la survivintoj de Holokausto, prizonuloj de la naziaj getooj kaj lagroj de morto, kiuj vidis kiel ĉiuj familioj kaj iliaj komunumoj pereis en Shoah.

Neniu sola kristana germanparolanta poeto el Aŭstrio kaj Germanio ne kapablis restarigi ilian murdistan lingvon. Ilia lingvo, kulturo kaj estado ariano komuna (aŭ malestado hebrea), igis ilin, helpiloj en ĉi tiu krimo super krimoj.

Sed danke al du poetoj Zernowitzaj, dedikintaj sian vivon al ĉi tiu tasko ŝajne malebla, demokratia Eŭropo postmilita prezentiĝis per neatendita donaco de la beletra germana. Neniu ekspektis ke la nomo de la germana elpuriĝus iutage.

La estiĝado de la murdista lingvo

Ka 24-an de februaro 2022, la rusa armeo sin lanĉis plenforte kontraŭ pacama Ukrainio, per ne provokita kaj ne pravigita milito, kiu ankoraŭ daŭras. Tiel, kiel Tria Regno, la nuntempa Rusio igis la kulturon drako, propagandilo kaj militarmilo. Kremlo plibonigis la nazian modelon danke la la novaj eblecoj ofertitaj de elektronika medio kaj interreto. Tiel, neniu rusa civitano aŭ rusparolanto ne povas plendi ke li ne scias pri la milito kaj ties krimoj. La civitanoj devas nur aŭskulti pri tio kaj spekti la genocidajn murdojn de la rusa armeo kontraŭ ukrainojn aŭ forkaptojn de infanoj ukrainaj subtenitaj de la ŝtato por transformi ilin al rusoj.

Do, la rusa kaj la rusparolantaj elmigrintaj verkistoj restis surdece silentaj antaŭ la stariĝo de raŝismo aŭ nova rusa imperiismo kaj kulto de morto, dum tri lastaj jardekoj. Iamaniere neniu ne konsideris taŭga dediĉi poemon aŭ romanon al la ĉeĉena genocido (1994-2001) aŭ militoj de Rusio postsovetia por konkeri terojn en Moldavio (1992), Georgio (2008) kaj Ukrainio (2014). Ĉu mi eraras diri ke multaj gvidaj reprezentantoj de la rusa kulturo konfuziĝis subtenante, kvazaŭ ne enspirante, la neleĝan aneksiĝon de la Ukraina Krimeo fare de sia lando. Samkiel la fidelaj naziaj aŭtoroj levis alten la aneksiĝon de Sudetoj kaj Aŭstrio aŭ etnopurigadon de Germanio disde hebreoj, romoj, samseksuloj kaj handikapuloj.

Tia ne enpensita akcepto, eĉ amo por la rusa imperiismo estis konstanto rare diskutebla en la rusa kulturo, en la beletro kaj politiko rusa dum longa tempo. Jes ja, Lev Tolstoj kritikis Fjodor Dostojevskin pro ties ingoismo senpensante subtene al la rusa milito kontraŭ Otomanan Imperion 1977-1878. Sed tiu supera figuro de la rusa beletro ne reflektis pro la krimoj de la carisma imperiismo malantaŭ ties mallonga romano Hadĝi Murat. En tiu libro Tolstoj empatias patronisme al muslima gvidanto kaŭkazia de la militista rezistado kontraŭ agoj imperiismaj de Rusio.

Kontraŭe, la majesta opuso de la aŭtoro de Milito kaj Paco volumeca estas dediĉita al la suferaĵoj de la ortodoksa kaj slavofona Rusio sub la Napoleona okupacio.

La tradicio de trarigardo de la rusa etnio kiel eterna viktimo kaj de ceteruloj kiel vere antirusaj aŭ alie ne dignaj por prikonsideriĝu, daŭras ankoraŭ hodiaŭ. Ekzemple, en tri amasaj volumoj de Aleksander Solĵenicin pri la sovetia sistemo de lagroj kaj morto, La Arkipelago Gulag, apartiĝas nur la rusoj slavofonaj ortodoksaj. Ĉi tiu laŭreato de Nobelo en beletro tute ne atentas mencii la fakton ke la unua ekstensiva verko de la reportaĝo kovranta la lagroj-gulagojn estis eldonita 20 jarojn pli frue, en 1950. Estis ukraina elmigrinto verkisto Ivan Bahrisnyi per la verko Sad Hetsymanskyi (Ĝardeno de Gethseni). Li portretizas fidele la multetnan karakteron kaj poliglotan de la prizonuloj de gulagoj, kiuj fontis el ĉiuj randoj kaj anguloj de la eksa Sovetunio.

Ĉi tiu granda romano ukraina atendas tradukon en iu okcidenteŭropa lingvo. La gvidantaj rusaj verkistoj brilas en la legadoj en la franca, germana aŭ angla kaj ampleksas majstre en siaj libroj aludojn ĉerpitaj el la beletro verkita en tiuj okcidentaj lingvoj. Do, laŭ tipa koloniista maniero, ili ne cedis “malaltiĝi” por legi- des pli por konsiliĝi- kun la libroj verkitaj en la lingvoj de aliaj sovetiaj landoj- nun postsovetiaj- ĉu temas pri la ĉeĉena, estona, kirkiza aŭ ukraina.

La rusaj kaj rusparolantaj verkistoj ŝajnas ke ili volas identigi ofte “la majestecon” de la rusa beletro kun la imperia majesteco, eĉ se ili kritikas imperiismon. Tia kriticismo ne ebligis aperon de iu ekspansiva romano eĉ de eta verko pri la Carisma genocido kontraŭ cirkaukazianoj (1864), soveta genocido kontraŭ ukrainojn (Holodomoro, 1932-1933) aŭ rusa genocido kontraŭ ĉeĉenojn (1994-2001).

Restis do tasko por la survivintoj de la genocido verki pri sia sorto. Ekzemple, en 1961, la ukraina poeto Vasil Barka verkis pri Holodomoro “Zhovkij Kniaz” (La Flava Princo) kiu eldoniĝis. Bonŝance, ĝi tradukiĝis jam en la germanan kaj francan, sed ne en la anglan. Ĉu surprizigus rusajn komentistoj kaj studentojn de la beletro ke nerusaj etnuloj verkus pri la tragedioj suferitaj de la rusa popolo ? Ekzemple, la granda romano pri la milito kontraŭ germanojn, okazinta en la sovetia teritorio La Vivo kaj La Sorto estas verkita de Vasili Grossman, sovetia verkisto je hebrea deveno. “Rekompence” post la Dua Mondmilito, li estis atestanto ke en Sovetio kiel oni neigis la hebrean karakteron de Holokausto, kiel oni ekzekutis helpe de ŝtato la lokajn aŭtorojn de la hebrea, komence de jaroj 50 kaj kiel oni pereigis la hebrean kulturon, eldonaĵojn kaj la edukadon.

La murdista lingvo

Nuntempe, multaj rusaj opoziciuloj, figuroj de kulturo, ĵurnalistoj kaj ordinaraj homoj ne aprobas la rusan invadon de Ukrainio, fuĝas eksterlanden kaj rifuĝas en Europa Unio. Sed naŭ monatoj post la inico de la invado, neniu sola beletraĵo kompilita en la rusa estas dediĉita al tiu ne justa milito. La malkovrado de genocido kontraŭ ukrainojn en Bucha, entreprenita de rusaj militistoj, ne movigis iun ajn verkiston elmigrintan rusan por eĉ iu eta historiaĵo.

Nun estas sciite ke la rusaj genocidistoj postlasis amasajn tombejojn en la plimulto de la ukrainaj loĝlokoj troviĝintaj sub la rusa okupacio. La rusa mortiga fabriko sekvis la nazian modelon de la Fortoj je Speciala Tasko kiuj mortigis iun ajn prezentiĝantaj antirusa kaj pereigis “ne certajn elementojn” tra galakcio je stilo de mortigaj lagroj de gulagoj kaj torturejoj. La objetivo estis “reeduki ukrainojn” por ke post longa tempo restu nur rusoj.

La ebeniĝo de la urbo-haveno Mariupol kaj de aliaj urboj ukrainaj aŭ la murdoj raportitaj vaste de infanoj kaj virinoj ukrainaj ne sukcesis ŝoki kaj haltigi la rusajn verkistojn en ilia sinteno por nomi ĉi tiujn kiel morala imperativo, anstataŭ igi ilin konataj al la mondo en la formo de beletraĵo. Mi ne povas kompreni kio alia skuigus la rusajn aŭtorojn de ĉi tiu konfuziĝo morala kaj freneza amo por la mortportanta rusa imperiismo, eĉ kiam ili decidis forlasi sian patrion. Certe nek la senĉesaj bombardadoj de la vitala industria infrastrukturo de Ukrainio, postlasanta la loĝantojn ĉivintre 2022-23 sen la hejtado kaj elektro.

La rusaj verkistoj havis la eblecon sin esprimi inter jaroj 2014 kaj 2022 kiam Rusio okazigis lokalizitan militon kontraŭ Ukrainion en ties orienta parto. Sed, laŭ la longa tradicio establita de la imperiisma blindeco en tiu lando, la rusaj verkistoj preferis silent pri tiu “eta milita maltrankvilo”. Tiel, ne surprizinde ke la hodiaŭaj tragikaj eventoj ne konvinkis ilin por ŝanĝi ilian sintenon “principan” favore al raŝismo.

Rezulte, ili fariĝis vole aŭ senkoncie helpantoj de la milita propagando kaj genocido kontinua kontraŭ ukrainojn. Ne nur la gvidantaro de Rusio kaj ties armeo sed ankaŭ siaj verkistoj kaj figuroj de la kulturo forte laboris por certigi ke la rusa fariĝu nerevokeble murdista lingvo, kiel iam la germana. La ludo finiĝis. Nun estas la ukrainoj kaj tataroj de Kriemo kiuj devas reinventi la rusan kiel lingvo de poetoj en kelkaj punktoj de la milito. Se ili mem elektas tion fari.

Ĝis aperos iu Celan kaj iu Ausländer ukrainaj aŭ survivintoj de la genocido plenumita de Rusio por ke dediĉu siajn vivojn al la restariĝo de la rusa el murdista lingvo, verkante poeziaĵojn en la rusa post kiam Bucha estu barbara. Nuntempe la raŝista rusa lingvo sin distingas tutsimile kiel malamata kiel la nazia germana.

La respondo de la mondo

Kion signifas la statuso de la rusa kiel murdista lingvo por Eŭropo kaj la globo ?

Unue, oni ne devas trakti tion vane kiel tempopasigo. Dum la Dua Mondmilito kaj tuj post ĝi la naziaj verkistoj kaj ties verkoj subtenintaj Trian Regnon kaj Holokauston estis lasitaj en forgesado. La saman sorton atendas ankaŭ la rusaj verkistoj kaj ties propagandaj skribaĵoj, kiuj nun subtenas la genocidan militon de Kremlo en Ukrainio.

Due, la kulturaj institucioj uzantaj la rusan beletron kaj aliajn kulturajn produktojn ĉu en la original, ĉu tradukitaj oni devas kontroli ĉu ili kondukis la rusan genocidan propagandon.

Anstataŭ sindeteno, oni devas entrepreni kelkajn mezurojn proaktivajn. Surtute, la plej bonajn el la ukraina beletro, devas tradukiĝi kaj fariĝi alireblaj por la legantoj en la Okcidento.

Kial oni ne traduku en la anglan ankaŭ monumentecajn romanojn menciitaj pli supre de Ivan Bahrianyi kaj Vasil Barka ? Des pli, la signalaro kaj la informacio en la rusa devas prikonsideriĝi denove ĉu plu decas uziĝi en la muzeoj, aeroportoj kaj placoj je turisma karaktero.

Tia signalaro kaj informacio povas antataŭiĝi tute per ties ekvivalentoj en la ukraina. Tio enpensigus la rusajn vojaĝantojn. Tamen, tia moviĝo ne senigas ilin je vitala informacio, ĉar la rusa estas proksima al la ukraina, ambaŭ estas skribataj laŭ Cirilika alfabeto. Aliflanke unu el “argumentoj” de la Moskvaj raŝistoj sur kiuj Rusio startis la invadon de Ukrainio estis la pretendo ke la ukraina estas dialekto de la rusa.

Ni esperu ke tia ŝanĝiĝo de la signalaro konvinkos kelkajn rusojn je malfermema menso eklegi en la ukraina kaj sin okupi per ukraina kulturo. Ĉi tiu grupo pretigus grundon estontan por restarigi ĉi tiun murdistan lingvon de la rusa. Tio estos longa proceso daŭranta tri-kvar generacioj.

Oktobro 2022

Enesperantigis Bardhyl Selimi, 3-an de novembro 2022