Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Rusio : Ĉina kolonio ?
de Bardhyl SELIMI  
7a novembro 2022

Tradukita de Bardhyl SELIMI

Tomasz Kamusella (Universitato de Sankta Andreo) : Rusio : Ĉina kolonio ? Alternativa titolo : Kion volas Rusio de Putin ?

La sciigoj pri la rusa invado en Ukrainio fokusiĝas, de tago al tago, en teruraj eventoj : ukraina braveco, mensogoj de Kremlo, fuĝintoj ukrainaj kaj la rusa propagando.

Kiam oni diskutas pri la radikaj kaŭzoj de la fatala decido de la rusa prezidento por ataki Ukrainion, malmulte da komentistoj transiras la plensignifan frazon “Rusa imperiismo”. Tiu frazo ne estas memklariga sed ĝi estas tutklariga.

Nova rusa imperiismo

Vere, la reganta elito rusa ĉirkaŭbrakis tiun imperiisman ideologion. Ŝajnas ke tio donas oficialan historian rakontan koherecon. Tiel la proceso de la kontruiĝo de Rusio ne aspektas io sanguma kaj oportuna ŝtelista aferismo, konkeroj de la ter-forkaptoj kiam tio eblis. Tiel fondiĝis kaj “evoluis” Rusio aŭ estis pli bone.

Komence de la jaroj 2000, la rusa imperiismo renomiĝis Rusa Mondo aŭ pli longe “Rusa

Mondo kaj Paco”. La uzado mem en Rusio notas tion, kion en la angla dirus la Huntingtona formula “Rusa civilize (ortodoksa)”. Falante denove en ĉi tiun koncepton, la rusaj ideologoj kaj propagandistoj pretendas ke Rusio ne estis, nek povas esti imperio. Sed ĝi estas ja teritoria ŝtato plej granda enmonde, estas bonvolema potenco kaj aktuale “anti-imperiisma” kaj “anti-kolonialisma” en sia karaktero.

Moskvo kulpigas falseme la imperiismon de nuntempo en la iamaj metropoloj okcidentaj koloniismaj. Estis ja Britio kaj Francio kiuj ankoraŭ plutenis kaj plilarĝigis siajn imperiojn per konkeroj kaj ne la Rusa Federacio.

La dilemo de Brzeziński

La nova rusa hodiaŭa imperiismo de la Rusa Mondo estas sufiĉe neklara ideo, ne prezentanta doktrinon, kiu povus aplikiĝi en la politika kaj militista praktiko. Tial ĝi ne direktis la politikan analizon de Kremlo, kiu aktuale alportis la decidon por la vastskala atako kontraŭ Ukrainion, cele forviŝi tiun ŝtaton disde la globa politika mapo.

Tri jardekoj antaŭe, post la falo de komunismo kaj splitiĝo de Sovetunio, la tiama konsilisto de Usono pri la nacia sekureco, Zbigniew Brzeziński, estis demandite pri tio, kio okazus al Rusio estonte. Lia respondo estis io morna. Laŭ li, la post-sovetia Rusio havis opsion fariĝi “normala eŭropa ŝtato” (nacia ŝtato) aŭ kolonio de Ĉinio.” [1]

La elekto de Rusio

En la jaroj 1990, la ekspektita Rusio fare de Okcidento, elektus la unuan opsion. La reformemaj kaj liberalaj elitoj de la lando favoris kapitalismon, demokration kaj aliancon kun Okcidento. Iamaniere, tio estis daŭrigo de la politiko de la lasta sovetia gvidanto Mikhail Gorbachev per perestrojko (libera merkata ekonomio) kaj glasnost (pli da politikaj liberecoj).

Sed ĉi tiu miela monato en la fino de malvarma milito ne longis. La unua rusa prezidento Boris Yeltsin, establis aŭtokration kiel taŭga regosistemo de la Rusa Frderacio kaj permesis la kreskon de kapitalismo je tipo oligarkia. Laste, Yeltsin plifortigis tiun premsistemon privilegianta tre malmulte da homoj, nomumante eksan oficiron de KGB, Vladimir Putin, ĉe la pinto, kiel sian posteulon, elektita mano, en la jaro 2000.

La nova rusa prezidento, laŭgrade, turnis Rusion al autoritarisma diktaturo, akceptante la totalitarisman kurson je sovetia stilo antaŭ la atako kontraŭ Ukrainion en 2014 kaj la vastskala atako en 2022.

Dumtempe, en 2005, parolante antaŭ DUMA (Rusa parlamento), li esprimis opinion ke “la splitiĝo de Sovetunio estis la plej granda katastrofo de 20-a jarcento”.’[2],[3]

Du jarojn poste, en la Konferenco pri Sekureco en Muenchen, sinjoro Putin akuzis Usonon pro ne konvena dominanteco de la mondo kaj avertis Okcidenton stari malproksime de la limoj de la eksaj sovetiaj landoj en Eŭropo.

Laŭ opinio de Kremlo, Rusio devas reakiri sian statuson kiel globala superpotenco. Tiu objektivo devas esti atingita per minacado per la granda atombomba armilaro kaj danke al la retoj ĉiam pli grandaj de la naftotuboj kaj gasotuboj je dispono, kiuj uzatas kiel armiloj, iganta Eŭropon dependanta de la bona volo de Rusio. Kiam en la jaro 2008 Okcidento ne reagis al la okupacio fare de Rusio de kvinono de la Georgia (Kartvelia) teritorio, tio estis konsiderita kiel ia aprobo por la revanŝista programo de la rusa prezidento. Moskvo taksis la opinion de Okcidento denove en la jaro 2014, kiam Rusio aneksis ukrainan Krimeon.

Oni ne entreprenis pezajn raprezaliojn, escepte de la mildaj sankcioj kiuj plialtiĝis laŭgrade en 2019, spite de la fakto ke Rusio daŭrigis militon je malalta intenseco en la orienta Ukrainio. La rusa valuto rompis la demokratiajn principojn.

La konsenso de Pekino

Komunista Ĉinio sin nontris malfida al la reformoj de Gorbaĉev. Ĝi sekvis sian version de komunismo “kun ĉinaj karakterizaĵoj” kaj sian kurson de reformoj. La masakro en la placo Tienanmen en 1989 estis turnopunkto. Pekino ĉirkaŭbrakis definitive kapitalismon (prestrojkon) sed rifuzis firme iuan ajn malfermiĝon al demokratio (glasnost) favore al totalitarismo kun alta informacia teknologio. En 2019 oni celebris 70-jariĝon de la fondiĝo de Ĉina Kompartio.

Putin estis kolerigita ke Sovetunio vivis nur 69 jarojn, de 1922 al 1991.

Laŭ la opinion de prezidento de Rusio, se ĝi restus kiel Ĉinio je konsensuso kun totalitarisma kapitalismo, Sovetunio saviĝus. Nun estas precise la sama sistemo estiĝinta en Rusio sub la regado de Putin 22 sinsekvajn jarojn. La diktatoro ĉepinte regas uzante totalitarajnj metodojn, dum la ekonomio disvolviĝas konforme al la principoj de la libera merkato. Sendube, samkiel Ĉinio, la oligarkoj devas oberi al la diktatoro, alie oni blokas al ili rimedojn, oni enprizonigas ilin kaj ofte mudras ilin.

La milito en 2022 en Ukrainio

La 24-an de februaro 2022, la rusa prezidento ordonis militon vastskale en Ukrainio. La decido antaŭvidis la rapidan forkapton de la ĉefurbo, Kievo kaj totalan frakason de la ukraina armeo ende de kelkaj tagoj, plejlonge unu semajno. Tia rapida venko konfirmus la statuson de Rusio kiel globala superpotenco. Vole aŭ nevole la mondo devus agnoski ĉi tion, inkluzive de Usono kaj Ĉinio. Forrabante la teritorion de Ukrainio kaj ties loĝantaron, samtiel la ekonomiajn fontojn kaj aliajn rimedojn, oni ekspektus resanigi la malfortiĝintan rusan ekonomion pro la milito kaj sanksioj.

Kremlo esperis ankaŭ ke la solvo fare de Okcidento baldaŭ degeliĝus, des pli kelkaj eŭropaj landoj, gvidataj de populistoj favorantaj Moskvon certigus tian rezultaton. Tiamaniere, Eŭropo falus denove sub la rusan sferon de politika influo kaj, kio plej gravas, sub la ĉinan zonon de forta ekonomia dominanteco. Pli poste, la evoluo katapultigus Moskvon al grava politika partnero de Ĉinio, fronte al okcidenta bloko.

Tial, rapida venko en ĉi tiu ne pravigebla imperiista milito kontraŭ pacan Ukrainion ebligus al Kremlo eskapi la dilemon de Brzeziński.

Rusio povus fariĝi tria superpotenco, preter Ĉinio kaj Usono kaj antaŭus Indion (Baraton). La militista forto, la minacanta atombomba armilaro kaj la imperiismaj konkeroj helpus al Rusio en la demografiaj kaj ekonomiaj procesoj. Des pli, la ruso-ĉinia alianco ŝanĝus porĉiame la politikan kaj ekonomian ekvilibron kontraŭ Okcidenton kaj demokration.

Nun estas bone sciite ke estis miskalkulado kaj disfalo de la inteligentaj servoj de la armeo je stilo sovetia, tio kio blindigis ties superajn komandantojn. Spite de teruraj homaj kaj ekonomiaj perdoj, Ukrainio ne subiĝis kaj nunpornun klopodas forpeli ĉiujn okupaciantajn trupojn disde sia tero ene de unu aŭ du jaroj. Okcidento ne enflagriĝis sub la premo de la rusa propaganda, ĉantaĝo per nafto kaj gaso kaj enmiksaĵo en la internajn aferojn de EU kaj Usono.

En la internacia areno, Rusio fariĝis ŝtato kiu povus apogi sin nur al Bjelorusio, Eritreo kaj Nordkoreio.

Ĉinio kaj Indio (Barato) distancigis sin disde tiu lando kaj ties katastrofeca milito kaj internacia politiko. Oni ekspektis ke la eksterordinara kvanto kaj multvarieco de la sankcioj truditaj al Rusio, dronigus ties ekonomion ankaŭ tiel malfortiĝinta. Sed kontraŭe al la prognozo, ĝi ankoraŭ sin eltenas bone, danke al kvitiĝoj de Okcidento pro malrapidaj reduktiĝoj de la provizadoj per nafto kaj gaso. Prikonsiderante la budĝeton de Rusio, la militkostoj ne transpasas la enspezojn el tiuj kvitiĝoj. Tiel, nun fine de 2022, Kremlo entreprenis alian devigan militistan rekrutiĝon de la senvola loĝantaro. Tia rimedo subtenis la rusan ŝanceliĝantan armeon, sed senigis la ekonomion je milionoj por la informacia teknologio kaj aliaj fakuloj, fuĝintaj jam eksterlanden. Tio ne gravas politike nunpornun, sed la publika opinio de la lando estas turniĝanta kontraŭ la militon.

Ĉu ĉina kolonio

Rusio estas denove en la postkomunista kaĝo de la dilemo de Brzeziński. La okcidentaj merkatoj estos fermitaj por la estontaj generacioj, tiel Kremlo havas nenian alian elekton ol vendi siajn karbohidratojn je malaltaj prezoj al Ĉinio, Indio aŭ alia lando antiokcidenta en la globa Sudo. Sed la transportaj kostoj por tiuj landoj, multe pli malproksimaj ol Eŭropo, malpliigos la profiton. Ĝis futuro ne tre malproksima, oni ne vidas eblecon por reveni al la iamaj niveloj de kunlaboro politika de post malvarma milito kun EU kaj Usono. La situacio puŝos Kremlon turniĝi al Pekino..[4]

Sed Ĉinio ne volas perdi sian alireblecon al la okcidentaj merkatoj, kio domaĝus sian ekonomian kreskon bazitan sur eksporto. La ekonomia, militista kaj humanitara subteno de Okcidento por Ukrainio montras ke la aliaj demokratioj emas helpi iun ajn demokratian ŝtaton, ne tolerebla de iu totalitara imperia forto. Tio estas averto por la Komunista Ĉinio ke iu eventuala invado de la demokratia Tajvano estus je eksterordinaraj altaj kostoj je senco militista, politika kaj surtute ekonomia.

La estonta Rusio, perdinta sian internacian kaj ekonomian statuson, pro la estonta disfalo en la daŭranta milito Rusio-Ukrainio, neniam fariĝus partnero de Ĉinio. Je plej bona kazo, Rusio tiom antieŭropeca kaj antiokcidenteca survivus kiel ŝtato-kliento ĉina, kun dependita ekonomio al la bezonoj de Pekino. Posta ĉineziĝo de la rusa ekonomio, kune kun la falo de demografio, malfermus Rusion al la ĉina enmigrado. Verŝajne, post unu aŭ du generacioj, la suda Siberio loĝiĝus de ĉinoj plimulte.

Rezulte, frue aŭ malfrue, Rusio turniĝus al ĉina kolonio, je senco politika, ekonomia kaj kultura, se ne en propra signifo de la vorto. Ĝi estiĝus imperio - terkolo kaj Vojo – ĉina, politika kaj ekonomia, etendiĝanta de Sankta Petersburgo kaj Bjelorusio okcidente ĝis Vladivostoko, Nordkoreio, Hongkongo kaj Myanmar (Birmanio) oriente,

Oktobro 2022

Tomasz Kamusella

Estas Lektoro (Eksterordinara profesoro) pri la Moderna Historio de la Centra kaj Orienta Eŭropo en la universitato de Sankta Andreo en Skotlando. La lastaj monografioj jenas : La etnopurigado dum la Malvarma Milito (Routledge 2018), La politikaj kaj slavaj lingvoj (Routlegde 2021), kaj La eŭroaziaj imperioj kiel projekcioj por Etiopio (Routlegde 2021). Lia referaĵo “La vortoj en la spaco kaj tempo” : historia atlaso de la lingvaj politikoj en la moderna centra Eŭropo estas disponebla kiel malfermita eldonaĵo por la publiko.

[1] https://www.csis.org/features/zbign...

[2] https://www.independent.co.uk/news/...

[3] https://www.youtube.com/watch?v=hcp...

[4] https://rusi.org/explore-our-resear...