Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Komunista Partio de Ĉinujo estas la plej sukcesa politika partio de la historio
de Carlos MARTINEZ  
30a oktobro 2022

Carlos Martinez : La Komunista Partio de Ĉinujo estas la plej sukcesa politika partio de la historio

2022-10-27

La 20-a kongreso de la Komunista Partio de Ĉinujo (KPĈ), kiu okazis de la 16-a ĝis la 22-a de Oktobro 2022, estas konsiderata kiel mejloŝtono en la historio de tiu ĉi partio.

En la raporto prezentita de XI Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, al la kongreso, la plej gravaj atingoj estis resumitaj, kiujn la lando en la lastaj dek jaroj atingis.

Antaŭ jardeko, XI Jinping prezentis la celojn “Dufoje cent jaroj” : ĝis la 100-a datreveno de la KPĈ en la jaro 2021 plenumi la ampleksan konstruon de socio kun modesta bonstato, kaj ĝis la 100-a datreveno de la fondo de la Popolrespubliko Ĉinujo en la jaro 2049 “konstrui modernan socialisman landon, kiu estas riĉa, forta, demokratia, kulturita, harmonia kaj bela”.

La kerna elemento de la plenumo de la ampleksa konstruado de socio kun modesta bonstato estis la kampanjo por superi la ekstreman malriĉecon. Tiu celo estis atingita fine de 2020 – rimarkinde dum Ĉinujo samtempe luktis kontraŭ la Kovid-19-pandemio (pandemio, kiu bedaŭrinde en multaj landoj de la mondo kondukis al drameca kresko de malriĉeco). Komence de la programo de laŭcela luktado kontraŭ malriĉeco en la jaro 2014 preskaŭ 100 milionoj da homoj estis identigitaj kiel vivantaj sub la limo de malriĉeco ; sep jarojn poste la nombro estis nul.

La ĝenerala sekretario de la Unuiĝinta Naciaro, Antonio Guterres, deklaris, ke Ĉinujo plenumis “la plej grandan atingon de luktado kontraŭ malriĉeco en la historio”. La forigo de la ekstrema malriĉeco en evolulando kun 1,4 miliardoj da loĝantoj – kiu dum la fondo de la Popolrespubliko Ĉinujo en la jaro 1949 estis unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo – estas atingo sendube eksterordinara.

Kial do Ĉinujo ? Kial ĝuste Ĉinujo kaj ne alia lando sukcesis la historie plej ampleksan luktadon kontraŭ la malriĉeco ? Kiel Ĉinujo en nur 73 jaroj povis kreski el stato de ekstrema malriĉeco, subevoluo kaj postrestinteco al lando kun la dua plej granda ekonomio de la mondo, en kiu la mezuma vivatendo de ĝia loĝantaro superas tiun de la homoj en Usono ?1

La respondo troviĝas en la politika sistemo de Ĉinujo, en ĝia revolucia historio kaj en ĝia gvidado fare de la KPĈ – kiu certe laŭ ĉia racia mezuro estas la plej sukcesa politika partio de la historio. Kio konsistigas la modernan Ĉinujon kaj la bazon por ties sukceso, estas envere la socialisma sistemo. La potenco estas praktikata de la homoj kaj laŭ ilia taskado, ne de grupeto de homoj, kiuj posedas kaj uzas kapitalon. En kapitalismaj landoj la kapitalista klaso estas la reganta klaso kaj disponas pri politikaj meĥanismoj, kiuj ebligas al ĝi pligravigi siajn proprajn interesojn kontraŭ tiuj de la simplaj homoj.

Usono estas lando multe pli riĉa ol Ĉinujo, ĉar ĝi estis industriiĝinta du jarcentojn pli frue kaj konstruis tutmondan imperiisman sistemon, per kiu ĝi daŭre atingas konsiderindajn ekonomiajn avantaĝojn. Kaj tamen Usono ne povas garantii al sia popolo la samajn fundamentajn homrajtojn, kiujn ĝuas la homoj en Ĉinujo. En Usono estas centmiloj da homoj sen loĝejo ; estas milionoj da infanoj vivantaj en malriĉeco ; estas krome dekoj da milionoj da homoj sen aliro al medicina prizorgado. Tiuj ĉi problemoj pli akriĝas anstataŭ ol malakriĝi, ĉar la reganta klaso ne pretas aŭ ne kapablas uzi la grandegajn resursojn por mildigi la problemojn. Dum la vivo de la ĉina loĝantaro pliboniĝas, la homoj en Usono, Britujo kaj en multaj kromaj landoj suferas sub la novliberala ŝparpolitiko.

DENG Xiaoping klarigis en 1987, ke “nur la socialisma sistemo povas fundamente forigi la malriĉecon”. La klasa strukturo de la Popolrespubliko Ĉinujo signifas, ke la bezonoj de la homoj estas ĉiam prioritataj. Ĉinujo povis registri grandajn sukcesojn en la luktado kontraŭ la malriĉeco, ĉar ĝi tutlande mobilizis centmilojn da homoj por kunlabori kun malriĉaj komunumoj kaj por trovi vojojn por daŭrema kaj konstanta plibonigo de iliaj vivkondiĉoj. Kiel XI Jinping rimarkigis, “tiu, kiuj iam vivis en malriĉeco, danke al la senlacaj klopodoj de ĉiu unuopa generacio de ĉinoj, jam ne devas vivi en zorgo pri nutraĵo aŭ vestaĵo aŭ aliro al kleriĝo, loĝado kaj malsan-asekuro.”

Pacientino la 11-an de Aŭgusto 2022 en provizora malsanulejo en la ŝanghaja Word Expo Expostition Center konsultas grupon de kuracistoj. (Foto : Liu Xiaojing/Xinhua) 

La Kovid-19-pandemio estas kroma ekzemplo por la relativa efiko de diversaj politikaj sistemoj. Usono suferis pli ol milionon da mortintoj pro Kovid-19. Britujo preskaŭ 200 000 mortintojn. Intertempe Ĉinujo suferis iomete pli ol 27 000 mortintojn pro Kovid-19, kvankam ĝia loĝantaro estas kvaroble pli granda ol tiu de Usono kaj 20-oble pli granda ol tiu de Britujo. Ĉinujo en la luktado kontraŭ la pandemio estis senfine pli sukcesa, ĉar ĝi dekomence mobilizis grandegajn resursojn por savi homajn vivojn. En la Okcidento temas unuavice pri protekto de la profitoj kaj pri garantio de la ekonomia kutima komercado (“business-as-usual”). Ironie, Ĉinujo estis sukcesa ĉe savado de homaj vivoj, dum la Okcidento tamen ne povis protekti siajn profitojn. Ĉar Ĉinujo agis rapide por malebligi ke Kovid-19 farigu neregebla, ĝi povis konservi sian ekonomian kreskon, dum la Okcidento trafis en recesion.

Ankaŭ la luktado kontraŭ la klimata kolapso estas instrua. Kvankam Ĉinujo daŭre estas evolulando, ĉe la produktado kaj uzado de renovigeblaj energioj ĝi kun distanco evoluis al mondmerkata gvidanto. XI Jinping emfazis la koncepton de ekologia civilizacio, metis la ekologian daŭrigeblon en la centron de la ĉina politika formado kaj postulis, ke Ĉinujo “neniam plu strebu al ekonomia kresko koste de la medio”. En la jaro 2021 Ĉinujo devontigis sin, ĝis 2030 atingi la plej altan nivelon de siaj karbon-ellasoj kaj ĝis 2060 fariĝi karbone neŭtrala. La lando jam disvolvis sistemajn programojn por atingi tiujn celojn.

Ĉinujo respondecas pri triono de ĉiuj mondvastaj investoj en novajn energiojn kaj per siaj ennovigoj tiom malaltigis mondvaste la kostojn de sun-, vent- kaj akvo-energio, ke tiuj ĉi en multaj partoj de la mondo povas preze konkurenci kun fosiliaj brulaĵoj. La ĉioma kapacito de Ĉinujo je renovigeblaj energioj estas pli granda ol tiu de Usono, de la EU, de Japanujo kaj de Britujo kune. Proksimume 99 elcentoj de la mondvaste uzataj elektro-busoj troviĝas en Ĉinujo, same kiel 70 elcentoj de la mond­vastaj altrapidaj trajnoj. Krome la parto de arbaroj je la ĉioma surfaco de Ĉinujo kreskis de 12 elcentoj en la fruaj 1980-aj jaroj al hodiaŭ 23 elcentoj.

Same kiel ĝia engaĝiĝo por superi la malriĉecon kaj por lukti kontraŭ la Kovid-19-pandemio, la firma engaĝiĝo de Ĉinujo por la konstruado de ekologia civilizacio estas esprimo de ĝia socialisma sistemo kaj de la elstara gvidado fare de la KPĈ.

La sukcesoj de Ĉinujo ekde la fondo de la Popolrespubliko kaj la sukcesoj, kiujn ĝi certe ankoraŭ atingos survoje al ĉiurilate granda, moderna socialisma lando, certe inspiros progresemajn homojn en la tuta mondo.

Carlos Martinez estas politiksciencisto en Londono kaj kuneldonisto de la retejo Friends of Socialist China.

Elgermanigita el http://german.china.org.cn/txt/2022... de Vilhelmo Lutermano la 30-an de Oktobro 2022