Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Planita vizito al Ĉinujo
de german.china.org.cn  
28a oktobro 2022

Kiel unua registara ĉefo de EU-lando post la eksplodo de la pandemio, la germana ĉefministro Ŝolco (Olaf Scholz) povus baldaŭ vojaĝi al Ĉinujo. Kvankam tio sendus la ĝustan signalon por fortigi la duflankan kunlaboradon kaj por la mondvasta multflankismo, la fortoj malamikaj al Ĉinujo en Germanujo kaj en Eŭropo pafadas kritikojn kontraŭ li pro liaj planoj.

Ekde la anonco de la germana kanceliero Olaf Scholz (Socialdemokrata Partio) en Novembro vojaĝi al Ĉinujo, en la publika opinio en Germanujo kaj ĝenerale en la tuta Okcidento okazas senfinaj diskutoj pri tiuj planoj. Se la vizito okazus, tiam Ŝolco estus la unua registara ĉefo aŭ ŝtatestro de EU-lando, kiu de pli ol tri jaroj vizitas Ĉinujon.

En interparolado kun la germanaj komunikiloj Ŝolco diris, ke la vojaĝo al Pekino estas por li tre grava kaj ke neniu partoprenanto de la ĵus finita EU-pintkunveno en Bruselo volas sin “malkupli” de Ĉinujo. Tio estas objektiva konstato de faktoj kaj pragmata sinteno rilate al Ĉinujo.

Ĉi-jare estos la 50-a datreveno de la komenco de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinujo kaj Germanujo. La atingoj de la du landoj en la lastaj 50 jaroj estas grandegaj. Ekz-e la Santana-aŭtoj de Volkswagen fariĝis preskaŭ ikona projekto de la ĉina politiko de reformo kaj malfermiĝo en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. En 2021 Pekino estis dum ses sinsekvaj jaroj la plej granda komerca partnero de Berlino. Estas normale, ke Ŝolco elektas memorindan tagon por konservi la amikecajn rilatojn de sia lando kun sia plej granda komerca partnero per vizito.

Sed dum Ŝolco mem kaj krome ankaŭ la germana ekonomio ripete esprimis altajn atendojn al la vizito al Ĉinujo, kelkaj radikalaj fortoj dekomence kritikis la ĉefministron pro lia planita vojaĝo. Ili minacis Ŝolcon, ke li ne “klinu” sin al Ĉinujo kaj eĉ timigis germanajn entreprenojn, kiuj akceptis la inviton de la ĉefministro al vizito ĉe iliaj ĉinaj partneroj. Certamaniere la planita vizito de Ŝolco do fariĝis celtabulo de tiuj ideologiaj celpafistoj.

La akiro de partoj je kestego-finstacio en la hamburga haveno fare de ĉina entrepreno estas la plej nova materialo, kiun tiuj fortoj trovis. La hamburga haveno estas la plej granda en Germanujo kaj dum longa tempo esperis investojn, sed neniu interesiĝis pri ĝi. Poste la ĉina ŝipkompanio COSCO en tiu malfacila situacio proponis partoprenon. Kaj kvankam COSCO volis akiri nur kompare malgrandan parton ĉe unu el la kvar kestegaj finstacioj de la haveno, kelkaj fortoj faris el tio skandalon kaj asertis, ke la projekto profundigus la “ekonomian dependecon” de Germanujo je Ĉinujo kaj eĉ minacus la sekurecon de la komerce tiklaj informoj de Germanujo. La plej absurda aserto estas, ke Ĉinujo volas uzi la hamburgan havenon por kompletigi sian “encirkligadon” de la eŭropa malbordo. Tiun, tiel la asertoj, Ĉinujo povus poste uzi por “ĉantaĝi” la Eŭropan Union, se “milito” inter Ĉinujo kaj Usono eksplodus.   Por usonaj kaj okcidentaj politikistoj facilas okazi unuflankan spektaklon por manifesti sian laŭdiran “kontraŭĉinan rigoron” : Por tio ili bezonas nur sufiĉe laŭte krii en la mikrofonojn. Sed malfacilas subteni pragmatan kunlaboradon kaj reale plibonigi la bonfarton de la ĝeneralaĵo. Nur la lasta valoras eniri la historiografion.

Kiam en 1990 la berlina muro falis, la volumeno de la germana komerco kun Ĉinujo estis ankoraŭ malpli ol unu elcento. Ĝis la jaro 2021 tiu parto altiĝis al 9,5 elcentoj. Kio instigis la rilatojn inter Ĉinujo kaj Germanujo, estas ne nur la reciprokaj interesoj, sed ankaŭ profunda kompreno de la tendenco de la respektiva tempo. Se Ĉinujo kaj Germanujo kune subtenas la ekonomian tutmondigon kaj la multflankismon kaj zorgas por ke la duflankaj rilatoj daŭre ludu stabilan, konstruan kaj gvidan rolon, tiam tio utilas ne nur al la du popoloj, sed ankaŭ grave kontribuas al paco kaj trankvilo en la tuta mondo.

Inter la absurdaj esprimoj pri la planita vizito de Ŝolco en Ĉinujo estas la plej aroganta argumento, ke Germanujo per tio ĵetus al la ĉina diplomatio ian “savbuon”. Ĉi tie ni klarigu : Per firma daŭrigo de la ekonomia tutmondigo kaj de la praktiko de multflankismo la “granda ŝipo” Ĉinujo veladis ĉiam sur la ĝusta flanko de la historia tendenco. Koncerne la savbuon, ni do lasas ĝin al tiuj, kiuj velas kontraŭflue, ĉar Ĉinujo simple ne bezonas ĝin.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 27-an de Oktobro 2022, el : http://german.china.org.cn/txt/2022...