Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Konstrui la vojon por Ĉinujo kaj la mondo
de William JONES  
24a oktobro 2022

William JONES : Konstrui la vojon por Ĉinujo kaj la mondo

La ĝenerala sekretario de la Centra Komitato (CK) de la Komunista Partio de Ĉinujo (KPĈ), XI Jinping, la 16-an de Oktobro, prezentis al la 20-a kongreso de la KPĈ raporton, en kiu li formulis ambician agendon por atingi la celon de ampleksa konstruado de moderna socialisma lando ĝis meze de la jarcento. La raporto estas ankaŭ klara mesaĝo al la ceteraj nacioj de la mondo, speciale al tiuj en la Okcidento, kiuj aliĝis al la misgvidita kampanjo de la Biden-registaro por limigo de la ĉina evoluo en la kampo de alta teĥnologio, ke Ĉinujo ankaŭ plue neŝanceleble iros sian disvolvo-vojon. La plej lastaj limigoj por vendi aŭ pludoni ĉipojn al Ĉinujo el Usono aŭ el aliaj landoj, kiuj troviĝas sub la fera mano de Usono, kaj la publikigo de la Nacia Sekurec-Strategio de la Biden-registaro du tagojn antaŭ la malfermo de la 20-a kongreso de la KPĈ, en kiu Ĉinujo estas senambigue traktata unuavice kiel rivalo kaj ne kiel partnero, klarigas la intencojn de Usono.

Pri tio XI indikis, ke Ĉinujo ne lasos sin timigi de tiu sufiĉe mallerta kaj malica provo rabi de Ĉinujo la rajton je teĥnologia disvolvado : “Ni devas disvolvi nian landon kaj nian nacion el propra forto kaj ni devas plu teni en la mano la estontecon de la ĉinaj disvolvado kaj progreso”, XI diris. Poste li emfazis : “En la tuta partio kaj en la ĉina popolo ni devas subteni pli fortan senton por celstrebado, firmeco kaj memfido, por ke ni ne lasu nin senkuraĝigi per trompaj konkludoj, per timigo aŭ per premo.” Li instigis la partianojn “alfronti malhelpojn kaj malfacilaĵojn, garantii same disvolvadon kiel ankaŭ sekurecon kaj superi la malfacilaĵojn kaj defiojn sur la vojo antaŭ ni.” La fakto, ke Ĉinujo en sia nova disvolvo-paradigmo de “duobla cirkulado” daŭre fidos la internan merkaton kiel unuarangan kresko-motoron, ke ĝi metas la prioritaton en la strebadon al gravaj ennovigaj sukcesoj en scienco kaj teĥnologio kaj ke ĝi estas firme decidinta daŭrigi la malfermiĝon al la ekstero, donas al Ĉinujo la eblecon superi tiujn malhelpojn. XI klarigis, ke okazos modernigo de la meĥanismoj por antaŭenigi la sciencon en Ĉinujo. “Ni devas konsideri sciencon kaj teĥnikon kiel nian unuarangan produktadforton, talenton kiel nian unuan resurson kaj ennovigon kiel nian unuan pelforton por la disvolvado”, diris XI. Li aldonis, ke teĥnologio estas la rezulto de homa kreemo, kaj la sekva aplikado de tiu ĉi kreemo en la produktad-procezo povas konsiderinde antaŭenigi la progreson de la homa socio ; ke progresoj restas “sekretoj” nur tiom longe, ĝis kiam alia kreemulo malkovras ilian originon. La rapido de la ĉina disvolvado en scienco kaj teĥniko povas esti provizore bremsata, sed ne haltigata.

Krome, multaj landoj, inkluzive de tiuj, kiujn Usono konsideras siaj “aliancanoj”, ne estas tiom stultaj sekvi la mallongvidan politikon de Usono. Ĉinujo hodiaŭ estas grava kresko-motoro de la monda ekonomio, kaj landoj, kiuj volas fortranĉi la aliron al Ĉinujo aŭ eĉ trakti la landon kiel “rivalon”, nur malutilus sian proprajn ekonomiajn interesojn. 

Krome Ĉinujo intencas ludi pli grandan rolon en la internacia areno. En sia raporto XI konstatis, ke la iniciato de la Silka Vojo estas salutata de multaj landoj kiel platformo por disvolvado. Li indikis, ke Ĉinujo per tio donas al la homaro novan elekto-eblecon por disvolvado ; ke Ĉinujo strebas per sia propra disvolvado krei novajn eblecojn por la mondo kaj kontribui sian parton por konstrui malfermitan mondan ekonomion, kiu alportos pli grandan utilon al ĉiuj popoloj ; ke Ĉinujo ludas aktivan rolon en la reformo kaj disvolvado de la sistemo de Tutmonda Regado [Global Governance] : “Ĉinujo plenumas la koncepton de tutmonda regado, kies trajtoj estas komuna konsultado, komuna konstruado kaj komuna gajno”, XI emfazis.

Nur se ĉiuj landoj sekvas la komunan bonon, vivas inter si konkorde kaj kunlaboras por komuna utilo, ekzistos daŭrema bonstato kaj garantiita sekureco. En tiu ĉi senco Ĉinujo lanĉis la iniciaton de Tutmonda Regado kaj la iniciaton de Tutmonda Sekureco, XI konstatis. Ĉinujo “pretas kunlabori kun la internacia komunumo por realigi tiujn ĉi du iniciatojn”, li diris.

Granda parto de la raporto koncentriĝas al la ŝlosila rolo de la KPĈ ĉe la disvolvado de la lando kaj al la neceso antaŭenigi la memreformadon de la Partio, por ke la sindonemo al la bonfarto de la homoj en la kapoj de la partianoj estu ĉiam en la unua loko. Li emfazis ankaŭ la neceson antaŭenigi la “popoldemokration dum la tuta procezo”, por plu plibonigi la partoprenadon de ĉiuj civitanoj en la formado de la politiko kaj en la regado de la lando.”

XI emfazis ankaŭ la urĝan bezonon konstrui la popolarmeon amplekse al armeo de monda rango. “Ni daŭrigos la integritan disvolvadon de la armeo per meĥanizado, informatizado kaj aplikado de artefarita inteligento kaj amplekse antaŭenigos la modernigon de la militaj teorioj, de la organizformoj de la armeo, de la armea personaro kaj de la armiloj kaj ekipaĵoj.”

Multaj fakuloj en la Okcidento sendube mallaŭdos tiujn eldirojn kiel signon de “pli agresema” Ĉinujo. Sed vide al la kreskante malamika sinteno de Usono kaj de kelkaj ties plej proksimaj aliancanoj kontraŭ Ĉinujo kaj la provo, en la azia-pacifika spaco konstrui superŝtatan enton kiel la Quad, kiu facile transformeblus en militan aliancon, nenia gvidantaro rajtas preterlasi altigi la kapablon konservi la teritorian integrecon de la propra lando. Lando kun la grando de Ĉinujo kun ekonomiaj interesoj, kiuj etendiĝas tra la tuta terglobo, havas ankaŭ la devon esti kapabla alfronti ĉian eblan minacon al si mem aŭ al siaj interesoj.

Koncerne Tajvanon XI diris, ke la lando daŭre koncentriĝas kun “plej granda sincero kaj plej ekstrema klopodo” al paca reunuiĝo, sed samtempe li indikis, ke Ĉinujo “neniam promesos rezigni pri aplikado de perforto”. La parolado klare emfazis la intencon de la KPĈ gvidata de XI Jinping formi la internacian ordon ankoraŭ pli justa kaj pli racia. “Ĉinujo decide deklaras sin kontraŭ ĉiaj formoj de hegemoniismo kaj potencpolitiko, do kontraŭ la pensmodeloj el la tempo de la Malvarma Milito, kontraŭ enmiksiĝo en la internajn aferojn de aliaj landoj kaj kontraŭ mezurado per du mezuriloj”, diris XI. “Ĉinujo engaĝiĝas por subteni la konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj, profundigi kaj konstrui tutmondajn partnerecojn karakterizitajn de egaleco, malfermiteco kaj kunlaborado kaj etendi la komunajn interesojn kun ĉiuj landoj.”

Tio troviĝas en akra kontraŭeco al la mondpercepto de la Biden-registaro, kies celo konsistas en tio, izoli landojn kiel Ĉinujon kaj Ruslandon, ĉar tiuj ne kutimiĝis al la frenezaj imagoj de Usono esti la sola lando, kiu trudas regulojn al la mondo. Dum Usono havas sian kutiman aron da “subtenantoj”, kiuj aliĝas al ĝia kampanjo, estas klare ke la plej multaj landoj de la mondo tendencas al la direkto, por kiu la ĉina ŝtatprezidanto tiom engaĝiĝas, nome al la direkto de sorto-komunumo de la homaro.

William Jones estas korespondinto por la EIR News Service, tie pri raportado pri la Blanka Domo en Vaŝingtono, DC, kaj eksterlanda asociito de la Chongyang-Instituto pri Financaj Studoj ĉe la Ĉina Renmin-Universitato.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 23-an de Oktobro 2022, el la retejo http://german.china.org.cn/txt/2022...