Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Parolado antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la UN
de Gustavo PETRO  
2a oktobro 2022

Plena Teksto de la Parolado de Gustavo Petro (Prezidanto de Kolombio) dum la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro 2022-09-20 10:16:06

La Prezidanto Gustavo Petro partoprenis en la 77-a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝita Naciaro per parolado kritikante la mondpotencon. La prezidanto petis ĉesigi la militon kontraŭ drogoj kaj krei fondaĵon por revivigi la ĝangalojn. Jen liaj vortoj :

Mi venas el unu el la tri plej belaj landoj sur la Tero.

Tie estas eksplodo de vivo. Miloj da multkoloraj specioj en la maroj, en la ĉielo, sur la tero … Mi venas el la lando de flavaj papilioj kaj de magio. Tie en ĉiaj verdaj montoj kaj valoj fluas ne nur abundaj akvoj, sed ankaŭ sangotorentoj. Mi venas el lando de sanga beleco.

Mia lando estas ne nur bela, ĝi estas ankaŭ perforta. Kiel beleco povas kombini sin kun morto ? Kiel povas biodiverseco de vivo erupcii kun dancoj de morto kaj hororo ? Kiu kulpas, ke ĝi rompis la sorĉon per teruro ?

Kiu aŭ kio respondecas pri dronigo de vivo en la rutinaj decidoj de riĉeco kaj interezo ? Kiu kondukas nin al detruo kiel nacio kaj kiel popolo ? Mia lando estas bela ĉar ĝi havas Amazonan Arbaron, Chocó [Ĉoko], akvojn, Andajn montarojn kaj oceanojn.

Tie en tiuj ĝangaloj, planeda oksigeno estas liberigata kaj atmosfera CO2 estas sorbata. Unu el tiuj plantoj, kiuj sorbas CO2, inter milionoj da specoj, estas unu el la plej persekutataj sur la tero. Ĉiaokaze oni serĉas ĝian detruon : ĝi estas amazona planto, ĝi estas la kokao, sankta planto de la inkaoj.

Kvazaŭ en paradoksa vojkruciĝo. Ĝangalo, kiun oni celas savi, estas samtempe detruata. Por detrui la kokaoplanton oni ĵetas venenojn, amase glifosaton kiu kuras tra la akvoj, oni arestas ĝiajn kultivistojn kaj malliberigas ilin. Por detrui aŭ posedi la kokaofolion, miliono da latinamerikanoj estas murditaj kaj du milionoj da afrik-amerikanoj estas malliberigitaj en Nordameriko. Detruu la planton, kiu mortigas, ili krias de la nordo, sed la planto estas nur unu plia planto inter la milionoj, kiuj pereas, kiam oni liberigas fajron sur la ĝangalo. Detrui ĝangalon, la Amazonon, fariĝis la slogano sekvata de ŝtatoj kaj komercistoj. Ne gravas la krio de sciencistoj, kiuj nomas la Ĝangalon unu el la grandaj klimataj kolonoj. Por la potenco-rilatoj de la mondo, la ĝangalo kaj ĝiaj loĝantoj estas kulpaj pro la pesto kiu plagas ilin. La potencorilatoj estas plagataj de sineternigo, de dependeco al mono, al petrolo, al kokaino kaj al la plej malmolaj drogoj por povi pli anestezi sin. Nenio pli hipokrita ol la parolado por savi la Ĝangalon.

La ĝangalo brulas, sinjoroj, dum vi militas kaj ludas per ĝi. La ĝangalo, la klimata kolono de la mondo, malaperas kun ĝia tuta vivo. La granda spongo, kiu sorbas la planedan CO2, vaporiĝas. La savanta ĝangalo en mia lando estas rigardata kiel la malamiko por venki, kiel la subkreskaĵo estingenda.

Spaco de kokao kaj de kamparanoj kiuj kultivas ĝin, ĉar ili havas nenion alian por kultivi, estas demonigita. Por vi mia lando ne interesas vin krom por ĵeti venenon en ĝiajn ĝangalojn, preni ĝiajn virojn al malliberejo kaj ĵeti ĝiajn virinojn en ekskludon. Ne interesas al vi la edukado de infanoj, sed prefere mortigado de la ĝangalo kaj eltiri la karbon kaj oleon el ĝiaj internaĵoj. La spongo, kiu sorbas venenojn, estas senutila, oni preferas ĵeti pli da venenoj en la atmosferon.

Ni servas vin por senkulpigi la malplenon kaj solecon de via propra socio, kiuj kondukas vin vivi meze de drogvezikoj. Ni kaŝas viajn problemojn, kiujn vi rifuzas reformi. Pli bone estas deklari militon kontraŭ la ĝangalo, ĝiaj plantoj, ĝiaj homoj. Dum vi lasas bruli la arbarojn, dum hipokrite per venenoj persekutas la plantojn por kaŝi la katastrofojn de via propra socio, vi petas de ni pli kaj pli da karbo, pli kaj pli da oleo, por trankviligi la alian dependecon : tiun de konsumo, tiun de potenco, tiun de mono.

Kio estas pli venena por la homaro, ĉu kokaino, karbo aŭ petrolo ? La opinio de la potenco ordonis, ke kokaino estas veneno kaj devas esti procesita, eĉ se ĝi nur kaŭzas minimumajn mortojn pro superdozo, kaj pli pro la miksaĵoj, kiujn ĝia regata kaŝado kaŭzas, sed anstataŭe, karbo kaj oleo devas esti protektataj, por ke ĝia uzado povas estingi la tutan homaron. Ĉi tiuj estas aferoj de mondpotenco, aferoj de maljusteco, aferoj de malracio, ĉar mondpotenco fariĝis neracia.

Oni vidas en la gajeco de la ĝangalo, en ĝia vigleco, la voluptan, la pekan ; la kulpan originon de la malgajo de iliaj socioj, trempita de la senlima devigo havi kaj konsumi. Kiel kaŝi la solecon de la koro, ĝian sekecon meze de socioj sen amemo, konkurencaj ĝis malliberigi la animon en soleco, se ne kulpigante la planton, la homon, kiu ĝin kultivas, la liberecanajn sekretojn de la ĝangalo. Laŭ la neracia potenco de la mondo, ne estas la kulpo de la merkato, kiu tranĉas la ekziston, la kulpo estas de la ĝangalo kaj de tiuj, kiuj tie loĝas.

Bankkontoj fariĝis senlimaj, la mono ŝparita de la plej potenculoj sur la tero eĉ ne plu povas esti elspezita en la tempo de jarcentoj. La malĝojo de ekzistado produktita de ĉi tiu artefarita alvoko al konkuro plenigas ĝin per bruo kaj drogoj. La toksomanio al mono kaj al posedo havas alian vizaĝon : la drogmanio ĉe homoj, kiuj perdas la konkurencon, ĉe la perdantoj de la artefarita vetkuro, en kiu ili transformis la homaron.

La malsano de soleco ne resaniĝos per glifosato sur la ĝangaloj. La ĝangalo ne estas kulpa. La kulpulo estas socio edukita en senfina konsumado, en la stulta konfuzo inter konsumo kaj feliĉo, kiu permesas, jes, ke la poŝoj de potenco pleniĝu per mono.

La kulpulo de drogmanio ne estas la ĝangalo, ĝi estas la neracieco de mondpotenco. Donu baton de racio al via potenco. Enŝaltu denove la lumojn de la jarcento. 40 jarojn daŭris la milito kontraŭ drogoj, se ni ne korektas la kurson, ĝi daŭros ankoraŭ 40 jarojn, Usono vidos 2.800.000 junulojn morti pro superdozo pro fentanilo, kiu ne estas produktita en nia Latinameriko.

Oni vidos milionojn da afrik-nordamerikanoj malliberigitaj en viaj privataj malliberejoj. La malliberigita afrikdevenulo fariĝos komerco de prizonaj kompanioj, miliono pli da latinamerikanoj estos murditaj, niaj akvoj kaj niaj verdaj kampoj pleniĝos de sango, oni vidos la revon de demokratio morti same en mia Ameriko kiel en anglosaksa Ameriko. Demokratio mortos tie, kie ĝi naskiĝis, en la granda okcidenteŭropa Ateno.

Kaŝante la veron, oni vidos la ĝangalon kaj demokratiojn morti. La milito kontraŭ drogoj malsukcesis. La batalo kontraŭ la klimata krizo malsukcesis. Mortiga konsumado kreskis, de molaj drogoj al pli malmolaj, okazis genocido sur mia kontinento kaj en mia lando, milionoj da homoj estis kondamnitaj al malliberejo, por kaŝi propran socian kulpon, kiun oni kulpigis al la Ĝangalo kaj al ĝiaj plantoj. Per senracio oni plenigis la paroladojn kaj normojn.

Mi postulas el ĉi tie, el mia vundita Latin-Ameriko, ĉesigu la neracian militon kontraŭ drogoj. Redukti uzadon de drogoj ne bezonas militojn, bezonas nin ĉiujn por konstrui pli bonan socion : pli helpeman, pli ameman socion, kie la intenseco de la vivo savu nin je toksomanioj kaj je novaj sklavecoj. Ĉu vi volas malpli da drogoj ? Pensu pri malpli da profito kaj pli da amo. Pensu pri racia ekzercado de potenco.

Ne tuŝu la belecon de mia lando per viaj venenoj, Helpu nin sen hipokriteco savi la Amazonan Pluvarbaron por savi la vivon de la homaro sur la planedo. Vi kunvenigis la sciencistojn, kaj ili parolis kun racio. Per matematikaj kaj klimatologiaj modeloj oni diris, ke la fino de la homa specio estas proksima, ke ĝia tempo ne plu estas jarmiloj, eĉ ne jarcentoj. Scienco ekigis la alarmon kaj ni ĉesis aŭskulti ĝin. La milito servis kiel preteksto por ne uzi la necesajn rimedojn.

Kiam agoj estis plej bezonataj, kiam paroladoj ne plu servis, kiam nepras deponi monon en la projektojn por savi la homaron, kiam necesas kiom eble plej rapide foriri de karbo kaj petrolo, oni inventis militon kaj plu, kaj plu. Oni invadis Ukrainion, sed ankaŭ Irakon, kaj Libion kaj Sirion. Oni invadis en la nomo de petrolo kaj gaso.

Ili malkovris en la 21-a jarcento la plej malbonan el siaj toksomanioj : dependecon de mono kaj de petrolo. Militoj servis kiel preteksto por ne agi kontraŭ la klimata krizo. La militoj montris kiom dependaj ili estas de tio, kio finos la homan specion.

Se vi observas, ke la popoloj estas plenigitaj de malsato kaj de soifo kaj migras je milionoj norden, tien kie estas akvo ; tiam vi enŝlosas ilin, konstruas murojn, elmontras maŝinpafilojn, pafas al ili. Vi forpelas ilin kvazaŭ ili ne estus homoj, vi kvinobligas la pensmanieron de tiuj, kiuj politike kreis la gasĉambrojn kaj la koncentrejojn, vi reproduktas 1933 [1] je planeda skalo. Granda triumfo de atako kontraŭ racio.

Ĉu oni ne vidas, ke la solvo de la granda elirado deĉenigita sur ĝiaj landoj estas revenigi la akvon por ke ĝi plenigu la riverojn kaj ke la nutraĵoj plenigu la kampojn ? La klimata katastrofo plenigas nin per virusoj, kiuj svarmas kaj detruas nin, sed vi faras komercon per medikamentoj kaj ŝanĝas vakcinojn en varojn.

Oni proponas, ke la merkato savos nin kontraŭ tio, kion la merkato mem kreis. La Frankenŝtejn de la homaro estas lasi la merkaton kaj avidecon agi sen planado, rezignante cerbon kaj racion. Genuante homan raciecon antaŭ avideco.

Kial milito, se ni bezonas savi la homan specion ? Por kio estas NATO kaj imperioj, se tio, kio venos, estas la fino de inteligenteco ? La klimata katastrofo mortigos centojn da milionoj da homoj kaj aŭskultu bone, ĝi ne estas produktita de la planedo, ĝi estas produktita de kapitalo. La kaŭzo de klimata katastrofo estas kapitalo. La logiko rilati unu al la alia por konsumi pli kaj pli, produkti pli kaj pli, kaj por ke iuj gajnu pli kaj pli, produktas klimatan katastrofon.

Ili uzis la logikon de vastigita amasigo, la energimotorojn de karbo kaj petrolo, kaj deĉenigis la uraganon : la ĥemian ŝanĝon de la atmosfero, kiu estas pli profunda kaj pli mortiga. Nun en paralela mondo, la vastigita amasigo de kapitalo estas vastigita amasigo de morto.

El la tero de ĝangaloj kaj beleco ; tie kie ili decidis fari malamikon de amazona ĝangala planto, ekstradicii kaj malliberigi ĝiajn kultivistojn, mi invitas vin ĉesigi la militon, kaj ĉesigi la klimatan katastrofon.

Ĉi tie, en tiu ĉi Amazona Ĝangalo, estas fiasko de la homaro. Malantaŭ la ĝojfajroj, kiuj bruligas ĝin, post ĝia venenigo, ekzistas integra, civiliza fiasko de la homaro. Malantaŭ la dependeco de kokaino kaj drogoj, malantaŭ la dependeco de petrolo kaj karbo, estas la vera toksomanio de ĉi tiu fazo de la homa historio : la dependeco de neracia potenco, profito kaj mono. Hej, ĉi tie la grandega mortiga maŝinaro, kiu povas estingi la homaron.

Mi proponas al vi, kiel prezidanto de unu el la plej belaj landoj de la tero, kaj unu el la plej sangmakulitaj kaj perfortaj, fini la militon kontraŭ drogoj kaj permesi al nia popolo vivi en paco.

Tiucele mi kunvokas la tutan Latinamerikon. Mi alvokas la voĉon de Latinameriko kuniĝi por venki la neracion, kiu turmentas nian korpon. Mi alvokas vin savi la Amazonan Pluvarbaron en ĝia tuteco per la rimedoj, kiuj povas esti uzataj tutmonde por la vivo.

Se vi ne havas kapablon financi la fondaĵon por la revigligo de la arbaroj, se estas pli peza la deziro por asigni monon al armiloj ol al vivo, tiam reduktu la eksteran ŝuldon por liberigi niajn proprajn buĝetajn spacojn kaj per ili efektivigi la taskon savi la homaron kaj vivon sur la planedo. Ni mem povas fari tion, se vi ne volas.

Nur komerci ŝuldon por vivo, por naturo. Mi proponas kaj kunvokas vin al Latin-Ameriko por fari tion, por dialogi por fini la militon. Ne premu nin por vicigi nin en la kampoj de milito. Estas horo de PACO. Ke la slavaj popoloj parolu inter si, la popoloj de la mondo faru tion. Milito estas nur kaptilo, kiu proksimigas la finon de la tempo en la granda orgio de malracieco. El Latin-Ameriko, ni alvokas Ukrainion kaj Rusion fari pacon. Nur en paco ni povos savi vivon en ĉi tiu lando nia. Ne estas totala paco, sen socia, ekonomia kaj media justeco.

Ni militas ankaŭ kontraŭ la planedo. Sen paco kun la planedo, ne estos paco inter nacioj. Sen socia justeco, ne ekzistas socia paco. Elhispanigita de Franklin Montenegro-Rodas.

Jen la teksto en la hispana originalo :

https://diariocriterio.com/gustavo-...