Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La ses-punkta propono de Ĉinujo
de China-org-de  
27a septembro 2022

La ses-punkta propono de Ĉinujo

La ĉina ŝtatkomisaro kaj ministro pri eksteraj rilatoj, Wang Yi, sabate faris paroladon antaŭ la Ĝenerla Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro en Novjorko. Wang Yi diris, ke tiu ĉi erao estas plena de defioj. La mondo eniris novan tempon de perturboj kaj de ŝanĝado. Sed ĝi estas ankaŭ tempo de espero. La multpolusiĝo de la mondo, la ekonomia tutmondiĝo, la socia informadiĝo kaj la kultura diversiĝo ĉiam pli evoluas. Kaj la landoj estas pli kaj pli inter si ligitaj kaj inter si dependaj. La moto de la tempo, pacon kaj disvolvadon, ne ŝanĝiĝis, kaj la homoj de ĉiuj landoj havas pli fortan deziron je progreso kaj je kunlaborado.

Por plenumi la postulojn de la tempo, por kompreni la historian tendencon kaj por komune konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco, Ĉinujo havas la sekvajn ses firmajn kaj klarajn proponojn, diris Wang Yi.

Unue oni devas firme teni la principon solvi diferencojn per pacaj rimedoj kaj disputojn per dialogo kaj konsultado, tiel la ĉina ministro pri eksteraj rilatoj.

Due oni insistu pri tio : meti la disvolvadon en la centron de la internacia agendo, por ke pli da disvolvaj sukcesoj atingu ĉiun landon kaj ĉiun unuopulon.

Trie oni pledu por malfermiteco kaj inkluziveco, konservu la multflancecan komercan sistemon kun la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) kiel kernon, kaj apogu la konstruadon de malfermita monda ekonomio.

Kvare necesas anstataŭigi konfliktojn per dialogo kaj devigon per intertraktadoj, alstrebi rezulton de gajno-gajno, komune rezisti al grupa politiko kaj al landaj alfrontiĝoj.

Kvine necesas superi ideologiajn limojn kaj kuniĝi, por helpi al la monda paco kaj al la disvolvado.

Sese kaj nelaste oni aktive elpaŝu por vera multflankismo kaj parktiku ĝin, apogu la egalecon de la rajtoj, reguloj kaj eblecoj por ĉiuj landoj kaj konstruu novan specon de internaciaj rilatoj, kiuj estu stampitaj de reciproka respekto kaj de kunlaborado, de kiu profitas ĉiuj.

2022-09-26

Reagoj al la ĉina sespunkta propono

En la 77-a plena asembleo en Novjorko fariĝas klara, kiom grandan konsento la proponoj de Ĉinujo por multflanka mondordo trovas ĉe multaj aliaj landoj. La provoj de Usono prezenti Ĉinujon kiel fendiston kaj agresanton, pro tio estas malmulte sukcesaj kaj nur kroman fojon montras, kiom Vaŝingtono miskomprenas la signojn de la tempo.

Kun la komenco de la ĝenerala debato de la 77-a kunsidode la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro (UN) en la lasta semajno, ankaŭ la diplomatiaj aktivaĵoj en Nofjorko, lige kun tio, intensiĝis. Tiel Ĉinujo en la pasinta semajno, ekzemple, fari pli ol 40 duflankajn kaj multflankajn aktivaĵojn. Vide al tia multeco de renkontiĝoj, kelkaj observantoj eĉ opinias, ke la ĉina delegacio povus esti unu el la plej intense laborantaj dum la Ĝenerala Asembleo de la UN.

La ĉina diplomatio inter ĉiuj grandpotencaj landoj montras la plej grandajn stabilecon kaj kontinuecon, kio montriĝis ankaŭ en la kontribuaĵo de Wang Yi. La ĉina ŝtatkomisaro kaj ministro pri eksteraj rilatoj en la Ĝenerala Debato de la Ĝernerala Asembleo prezentis ses-punktan proponon pri kiel eblas reagi al la postuloj de la tempo, kompreni la tendencon de la historio kaj kune konstrui komunumon de estonteco de la homaro.

Sed kiel la reprezentantoj de aliaj landoj reagis al tiu propono ? Interesa detalo estas, ke parto de la usona kaj okcidenta publikeco poste asertis, ke Wang celis Usonon dirante, “kiu organizas anstataŭistan militon, tiu facile povas bruligi al si la proprajn manojn” kaj “protektismo pruviĝos nur kiel bumerango”. Kroma detalo estas, ke post la debato delegitoj de multaj landoj atendis ekstere de la okazejo por premi la manon al sia ĉina kolego kaj komuniki kun ili por esprimi sian subtenon.

Tiuj du detaloj montras : Kelkaj grandaj landoj konsideras la internaciajn publikajn temojn ŝajne kiel sian propran Jo-jo-ludilon en sia mano, dum ili rigardas la tutmondan scenejon kiel sian propran karaokan halon. Multaj aliaj landoj tamen ne plu longe pretas lasi sin de ili manipuli.

Antaŭ tri jaroj la tiama usona prezidanto Donald Trump asertis en la Ĝenerala Asembleo de la UN : “La estonteco apartenas ne al la tutmondistoj”, dum li insistis pri tio, ke Usono neniam ratifos la UN-kontrakton pri armilkomerco [Arms Trade Treaty, ATT]. Tri jarojn poste la nuna prezidanto Joe Biden en la sama loko alvokis la landojn, “plenumi la UN-Ĉarton” kaj pledis por “la vizio de larĝa, libera, malfermita, sekura kaj prospera mondo”.

Ĉar la sendependeco intertempe estas profunde enradikiĝinta en la koroj kaj kapoj de la homoj, leviĝas la demando, kiom da suverenaj landoj inter la 193 membroŝtatoj de la UN – ekster la aliancanoj de Usono – hodiaŭ ankoraŭ pretas sekvi la frapbastonon de la usonaj interesoj ? La komuna strebado de ĉiuj landoj de la mondo ne povas esti limigita de la egoismaj postuloj de unuopaj landoj. La ĝeneralaj streboj de la homoj en ĉiuj landoj ne anstataŭeblas de la etmensaj interesoj de malgranda rondo. La kerna agendo de tiu ĉi erao estas nek “demokratio kontraŭ aŭtokratio” nek la konscie fortigita blokpolitiko kaj tendara alfrontiĝo, sed tutmonda disvolvado kaj tutmonda sekureco.

La kaŭzo, pro kiu la ĉina propono renkontas ĝeneralan akcepton, troviĝas en la fakto, ke ĝi klare esprimas tion, kion tiuj landoj volas diri : La kaŭzo, pro kiu la ĉina amikeca rondo fariĝas ĉiam pli ampleksa, troviĝas en la fankto, ke Ĉinujo ĉiam estis apoganto de la monda paco, defendanto de la internacia ordo, disponiganto de publikaj produktoj kaj peranto en tiklaj demandoj, kaj ke ĝi per tio faris kontribuon al la tutmonda disvolvado.

Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, el : china-org-de 2022-09-27