Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kontraŭ dominado kaj hegemoniismo
de Bruno RODRÍGUEZ PARILLA  
24a septembro 2022

Parolado de la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno R. Parilla, en la ĝenerala debato de la Altnivela Segmento de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro, Novjorko, la 21-an de Septembro 2022

Sinjoro Prezidanto,

Gesinjoroj delegitoj,

La frapo de la pandemio Kovid-19 kiel neniam antaŭe montris la veran esencon de la reganta maljusta kaj ne daŭrigebla internacia ordo.

Neniam la homaro havis tiun ĉi bonegan sciencan-teĥnikan povon, nek tiun ĉi eksterordinaran kapablon krei riĉaĵon kaj bonfarton ; tamen, neniam antaŭe la mondo estis tiom malegaleca kaj la malegaleco tiom profunda.

Okcent dudek ok milionoj da homoj, do 10 elcentoj de la monda loĝantaro, suferas malsaton, kaj proksimume 50 milionoj da infanoj suferas emaciĝon [malgrasiĝ-malsanon, -vl], la plej mortigan formon de malnutriĝo.

La senlaboreco en 2022 tuŝas 207 milionojn da homoj, do 21 milionojn pli ol en 2019. Dum la plena kvara industri-revolucio, 773 milionoj da homaj estuloj ne scias legi nek skribi.

Proksimume 6,5 milionoj da homoj mortis pro la Kovid-19-pandemio. La vakcinoj kontraŭ ĝi estas ne akireblaj por mil milionoj da homoj [1 miliardo, -vl] en landoj de malaltaj enspezoj. En 2021, la farmaceŭtikaj transnaciaj konzernoj gajnis 84588 milionojn da dolaroj [84,588 miliardojn -vl].

La ekstera ŝuldo estas pagita jam pluroble, sed ĝi multobliĝas. Paradokse, la monda elspezo por milito kreskegas kaj por la unua fojo superas du milionojn de milionoj da dolaroj [20 miliardojn, -vl].

Nenio pravigas, ke la homaro estas minacata de la ekzisto de proksimume 13 000 atomarmiloj. Ni pledas por la universaleco de la Traktato de Malpermeso de Atomarmiloj.

Kiom pli ni povus fari, se tiuj rimedoj estus destinataj por subteni la sanon kaj la disvolvadon ? Kiom da mortoj pro la pandemio kaj pro aliaj kaŭzoj povintus esti eviteblaj ? Kiom da infanoj saviĝus el la malsato kaj el la antaŭmalhelpaj kaj kuraceblaj malsanoj ?

Sinjoro Prezidanto,

la forcejefikaj gasoj registris rekordojn en 2021, kaj estos same en 2022. La mezuma mar-alteco atingis novan maksimumon. La lastaj sep jaroj estas la plej varmaj iam ajn registritaj.

Ni ne povas plu preteraŭdi la alarmojn pri la okazonta klimata katastrofo. Ni havas unu solan Teron, la solan hejmon de ĉiuj. Necesas agi sen pli prokrasti.

La “filozofio de milito kaj rabado” kaj la malraciaj tipoj de produktado kaj konsumado de la kapitalismo kondukos al amasbuĉado.

La internaciaj rilatoj transiras en tre danĝeran vojon. La usona ofensivo direkte al subjugado de ŝtatoj per minacoj kaj per ekonomia, milita kaj politika-diplomatia devigo, por submeti ilin al ordo bazita sur siaj kapricaj reguloj, kune kun la etendo de la NATO kaj la disvolvado de agresa doktrino kaj de nekonvencia milito de kvina generacio, neeviteble kondukas al klimato de streĉiteco kaj de konflikto, kies sekvoj estas ne antaŭvideblaj.

Sinjoro Prezidanto,

Kubo, malgranda insula regno en evoluo, pagis altan prezon por defendi sian pravan rajton ekzisti kiel nacio suverena kaj sendependa.

Dum pli ol ses jardekoj ni rezistis al la senkompata kaj unuflanka ekonomia, komerca kaj financa blokado ekstreme akrigita al senprecedencaj niveloj ekde kaj dum la Kovid-19-pandemio.

Je 30 jaroj post la unua rezolucio de tiu ĉi Ĝenerala Asembleo kontraŭ la blokado, la registaro de Usono daŭre ignoras la kvazaŭ unuaniman postulon de la internacia komunumo ke ĝi ĉesigu sian kontraŭleĝan kaj kruelan politikon kontraŭ Kubo.

Daŭre ekzistas la obstino krei mankojn de materialoj, ĝeneralan mankon, suferadon, semi senkuraĝigon, malkontenton kaj kaŭzi damaĝojn al la kuba popolo.

La registaro de Usono fortigas la premadon al registaroj, bankaj institucioj kaj kompanioj en la tuta mondo, kiuj interesiĝas pri rilatoj kun Kubo kaj obsede persekutas ĉiujn fontojn de enspezo kaj de eniro de devizoj al nia lando, por kaŭzi ekonomian kolapson.

Reulte de tio, la kuba ekonomio spertis eksterordinarajn premojn, kiuj montriĝis en la industrio, la servoj, la manko de nutraĵoj kaj de medikamentoj kaj en la malboniĝo de la konsumnivelo kaj ĝenerala bonfarto de la loĝantaro.

La damaĝo al la homo, kiun tiu ĉi politiko kreas al ĉiuj kubaj familioj, ne eblas kvantigi, sed estas eksterordinara, kruela kaj malmorala.

La blokado estas ago de ekonomia milito en tempo de paco.

La nuna registaro de Usono daŭrigas la validon de la plej agresaj prem-rimedoj kontraŭ nia popolo, dedicitaj de la registaro de la prezidanto Donald Trump.

Daŭras la senprava inkludo de Kubo en la arbitra kaj unuflankeca listo de la Ŝtat-departemento pri landoj kiuj, supoze, favoras la terorismon.

Tiu ĉi kalumnia kvalifiko trudas stigmon sur niaj entoj kaj institucioj kaj ekstreme malfaciligas financajn kaj komercajn transakciojn same kiel la eblecojn de pagoj kaj de kredito.

Kubo, kiu estis viktimo de ŝtata terorismo, ne favoras kaj neniam favoros la terorismon. Male, ni kondamnas ĝin en ĉiuj ĝiaj formoj kaj esprimiĝoj.

La registaro de Usono oportunisme manipulas temojn de alta sentemo, kiel terorismon, religion, demokration, justecon, korupton kaj la homrajtojn.

La duobla mezuro, la malkohero, la selekteco, la politika manipulado malutilas al la homrajtoj.

La ĵusa parolado de la ĉeĥa ministro pri eksteraj rilatoj, kiu ne mencias la krimon de blokado kontraŭ Kubo, estas malĝojiga ekzemplo.

Ni klare avertis la Registaron de Usono, ke necesas solvi la faktorojn, kiuj instigas la malregulan migradon kaj kiuj kaŭzas perdojn de vivoj, kiel la ne plenumado de ĝia flanko, ekde 2017, de sia devo, laŭ la validaj duflankaj interkonsentoj, doni minimume 20 000 vizojn jare al migrantoj ; la ekziston de la Leĝo de Kuba Adapto [Ley de Ajuste Cubano”], la privilegian traktadon kun politika motivo, la restriktajn premojn kontraŭ landoj de regula transiro, kaj la fortigitan ekonomian blokadon.

La anonco de hodiaŭ, ke la procezado de vizoj por migruloj ree okazos en la Ambasado de Usono en Havano, estas pozitiva paŝo.

Kubo ree deklaras sian pretecon iri al pli bona interkompreniĝo kun la registaro de Usono kaj disvolvi civilizitajn interrilatojn kaj ankaŭ kunlaboradon inter la du landoj, surbaze de reciproka respekto, la suverena egaleco kaj sen malpliigo de niaj sendependeco kaj suvereneco, spite al profundaj diferencoj.

Ni emfazas la valoran kompromison kaj la lastatempajn manifestaciojn de kubanoj kaj kubanidoj en ĉiuj partoj de tiu ĉi lando [Usono -vl] por respekti la suverenajn rajtojn de Kubo kaj de rifuzo al la senkompata aagreso de Usono, speciale al la ekonomia blokado.

Mi profunde dankas ankaŭ la deklarojn de ŝtataj kaj registaraj estroj en tiu ĉi ĝenerala debato, la historian subtenon de tiu ĉi Asembleo kaj la esprimojn de solidareco kun Kubo fare de registaroj, personecoj, de politikaj movadoj de solidareco, de sociaj kaj popolaj movadoj en la tuta mondo.

Hodiaŭ tiu solidareco kaj tiu apogo restas ne malhaveblaj.

Sinjoro Prezidanto,

Spite al la eksterordinaraj defioj, la kubaj popolo kaj registaro ne haltis en sia impeto iri antaŭen en la konstruado de socialisma socio pli justa, demokratia, prospera kaj daŭrigebla.

Ni venkis la Kovid-19 per propraj rimedoj kaj vakcinoj, kaj per la solideco de nia sistemo de publika sano kaj de scienco. Ni povis modeste kunlabori per sendado de 58 medicinaj brigadoj, en la plej malbona momento de la pandemio, al 42 landoj kaj teritorioj.

Ni laboras por restarigi la ekonomian kaj socian vivon de la lando ; por apogi la transformiĝon de niaj komunumoj, kaj por subteni kaj ampleksigi la socialajn programojn.

Ni plu perfektigas nian juran ordon, nian socialisman jurŝtaton de socia justeco, por certigi la plenan ĝuadon de ĉiuj homrajtoj por ĉiuj gekubanoj, kaj por riĉigi la sistemon de socia justeco, kiun ĝuis pluraj generacioj.

La venontan 25-an de Septembro, post ganda procezo de partoprenado kaj de konsultado, okazos la leĝdona referendumo pri novtipa kaj inkluda Kodo de la Familioj. Tio estos ekzemplo de aŭtenta rekta demokratio kaj de efektiva povo de la kuba popolo.

Sinjoro Prezidanto,

la “unueco en la diverseco”, proponita de la tiama prezidanto Raúl Castro, eblas en la landoj de la Sudo kaj en la Komunumo de la Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj, kiu ĉiam pli fortiĝas kaj kreos la kondiĉojn por ke nia regiono avancu al pli altaj formoj de integriĝo kaj de kunlaborado, surbaze de la postuloj de la Proklamo de Latinameriko kaj Karibio kiel Zono de Paco.

Ni dankas al la digna pozicio montrata de diversaj landoj de nia regiono pri la arbitraj ekskludoj en sudaj forumoj.

Ni ree deklaras niajn apogon kaj solidarecon kun la Bolivara Respubliko Venezuelo, al ĝia konstitucia prezidanto Nicolás Maduro Moros, kaj al la civila-armea unueco de ĝia popolo, kontraŭ la provoj malstabiligi kaj subfosi la internan ordon de tiu frata lando. Ni rifuzas la aplikadon de unuflankaj trudaj rimedoj kontraŭ Venezuelo.

Ni publike mallaŭdas la imperiismajn intencojn malstabiligi la Registaron de Repaciĝo kaj de Nacia Unueco de Nikaragvo. Ni ree deklaras nian firman apogon al la frata nikaragva popolo kaj al ĝia prezidanto Daniel Ortega.

Ni deklaras nin solidaraj kun la frataj nacioj de Karibio kaj apogas ilian pravan postulon de riparoj pro la damaĝaj efikoj de la koloniismo kaj sklavismo. Ili bezonas kaj meritas ricevi justan, specialan kaj diferencigitan traktadon.

Ni ree deklaras nian historian promeson pri la libera decidado kaj la sendependeco de la popolo de Portoriko.

Haitio bazonas specialan kontribuaĵon de la internacia komunumo por sia rekonstruado kaj disvolvado. La homaro havas ŝuldon al tiu ĉi fonda respubliko.

Ni apogas la pravan postulon de la prezidanto Alberto Fernández kaj de la popolo, pri la suvereneco de la Argentina Respubliko super la Malvinajn Insulojn [kiujn la britoj nomas Falkland-Islands. -vl], Sud-Sandviĉo kaj Sud-Georgioj kaj pri la ĉirkaŭantaj maraj spacoj.

Ni esprimas nian tutan solidarecon al la argentina vicprezidantino Cristina Fernández de Kirchner, kiu, kiel viktimo de maljusta kaj senbaza jura kaj komunikila fiagitado, antaŭ mallonge suferis murdo-provon.

Ni ree asertas nian firman apogon al la paco en Kolombio. La la evidenta preteco pri paco de la nuna prezidanto Gustavo Petro kaj de la koncernataj partoj, meritas kalkuli kun la apogo de la regiono kaj de la internacia komunumo.

Devas alveni la necesaj rimedoj por apogi la Agendon 2053 de la Afrika Unio, kiu difinas la disvolvo-planon de tiu frata kontinento.

Ni pledas por serĉado de paca kaj intertraktita solvo al la situacio trudita al Sirio, kaj ni postulas la ĉesigon de la eksterlanda entrudiĝo kaj plenan respektadon de ĝia suvereneco kaj teritoria integreco.

Ni apogas solvon justan, ampleksan kaj daŭreman al la konflikto en Mez-Oriento, kiu garantios la realan praktikadon de la neforigebla rajto de la palestina popolo konstrui sian propran ŝtaton ene de la limoj antaŭ 1967, kun sia ĉefurbo en Orient-Jerusalemo, kaj la finon de la israela okupado de la okupataj palestinaj teritorioj.

Ni ree asertas nian senŝanĝan solidarecon kun la sahara popolo.

Ni kontestas la unflankajn trud-rimedojn kontraŭ la Islama Respubliko Irano.

Ni kondamnas la trudadon de unuflankaj maljustaj ekonomiaj rimedoj kontraŭ la Demokratia Popolrespubliko Koreujo kaj la eksterlandan entrudiĝon en ĝiaj aferoj.

Ni kontraŭas la entrudiĝojn en la internajn aferojn de la Respubliko Belarusio.

Ni kondamnas la senbazajn kampanjojn de diskreditado kontraŭ la Popolrespubliko Ĉinujo kaj la provojn vundi ĝian teritorian integrecon kaj suverenecon. Ni ree asertas nian nerompiĝeman apogon al la principo de Una Sona Ĉinujo.

Ni pledas por serioza, konstruema kaj realisma diplomatia solvo de la aktuala milito en Ukrainujo, per pacaj rimedoj kaj kongrue kun la normoj de la internacia juro, kiu garantios la sekurecon kaj la suverenecon de ĉiuj.

Sinjoro Prezidanto,

Kubo daŭre altigos sian voĉon por refuti la dominadon kaj la hegemoniismon, la unuflankajn trud-rimedojn, la popolekstermajn blokadojn kaj la pretendon trudi unu kulturon kaj unu modelon al la mondo.

Ni neniam rezignos pri la defendo de la sendependeco, suvereneco kaj libere memdecido de la popoloj, sen fremda enmiksiĝo nek interveno.

Pro nia glora pasinteco, por la nuno kaj la estonteco de la novaj generacioj de gekubanoj, kun la gvidado de la prezidanto Miguel Díaz-Canel, ni kreeme rezistos kaj senlace luktos por atingi niajn revojn de paco kaj de disvolvado, kun sociaj egaleco kaj justeco por Kubo kaj la mondo.

Multan dankon.

(Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano – el Granma, 2022-09-23, p. 2 kaj 3), la 23-an de Septembro 2022. La emfazigoj estas de la tradukinto. -vl