Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La instruoj de la svedaj elektoj
de Danielle Bleitrach  
21a septembro 2022

Danielle Bleitrach : La instruoj de la svedaj elektoj.

La 13-an de Septembro 2022

Ni parolas pri Svedujo, sed sur la tuta eŭropa kontinento ni vidas la saman moviĝon, kio konfirmas, ke en tio ekzistas strategio de la kapitalo, kiu akompanis la senherediĝon de la komunistaj partioj en la transpreno de la Franca Komunista Partio (france PCF) fare de la novmodaj burĝaj “maldekstruloj” (france : "bobo") (kiu en Francujo montriĝis ekde la jaro 1983, sed kiu estis planita certe antaŭe). Tio estis la fina punkto de devojiĝo, kiu, same kiel en aliaj landoj, komenciĝis en 1980 per kompleta submetiĝo al politikoj de privatigo kaj de atako kontraŭ la labormondo, en la entreprenoj same kiel en la konsum-manieroj, kaj kun fakta aliĝo de la socialdemokrataro kaj de la modera dekstrularo al la NATO kaj al la EU.

La sama devojiĝo okazis ĉe la ekskomunistoj pro karieristaj interesoj, la batalon pri laborlokoj anstataŭ klasbatalo, kiun ili volonte konfuzis kun la batalo kontraŭ la ekstrem-dekstro … Necesas mezuri, ĝis kien iris la devojiĝo ankaŭ dum la Kovid-epidemio kaj la eŭtanazi-skandalo en la peniulaj hejmoj. La lando de socialdemokrata alternativo, post la fino de la USSR, montris, kiom la toleremo de la patronaro al socialdemokrataj konkeroj dependis de la timo al la komunismo. Sed ĉio ĉi fariĝas de la financisma kaj tutmondiĝinta kapitalismo, kiu igas la ekstrem-dekstrularon kreski kun la kompliceco de la tute konsentaj komunikilaj kaj politikaj “elitoj”. En ĝuste tiu ĉi kunteksto necesas analizi la decidon aliĝi al la NATO en la kontraŭrusa krucmilito.

La centra-maldekstra registaro batita ; la ekstrem-dekstrularo fariĝas la unua partio de la dektrularo

Laŭ la unuaj rezultoj

Tiel, la Partio de la Centro (centra-dekstra) ricevis 6,10 elcentojn de la voĉoj kaj konservas 24 seĝojn (-7). La Maldekstra Partio (Vänsterpartiet) ricevis 6,63 elcentojn kontraŭ 8 elcentoj en la jaro 2018, la ekskomunistoj, kiuj sekvis la vojon por la EU kaj de likvidiĝi – kiu estis tiu de la gvidantaro de la Franca Komunista Partio (PCF) antaŭ la 38-a kongreso –, perdas 5 seĝojn en la parlamento kaj tamen konservas 23 mandatojn. Fine, la lasta partio aliancita kun la registaro, la partio de la medio, La Verduloj, pe# 18 seĝoj progresas (+2) per 5,02 elcentoj de la voĉoj.

Trudiĝas la koalicio de ekstrem-dekstro kaj dekstro per 176 seĝoj kaj 49,8 elcentoj de la voĉoj. Ĉe sia kapo, la Demokratoj de Svedujo kun 20,71 voĉoj kaj 73 seĝoj (+11). La aliancanoj de la ekstremdekstro iom cedas. La Modera Partio de Kuniĝo (centra-dekstra) ricevis 19,09 elcentoj de la voĉoj kaj 68 seĝojn (-2). La Kristandemokratoj ricevis 19,09 elcentojn de la voĉoj kaj 19 seĝojn (-3) kaj la Liberaluloj 4,58 elcentojn de la voĉoj kaj 16 seĝojn (-4). Jam de kelkaj jaroj la dekstraj partioj sisteme enprenis la ekstrem-dekstron, kaj tio okazis, same kiel en Francujo, en dekstriĝo de la politkaj kaj komunikilaj “elitoj”.

Tiuj ĉi rezultoj indikas, ke la registara koalicio jam ne havas la plimulton en la parlamento kun nur 173 seĝoj el 349. La aliaj partioj ne transiris la 4-elcentan sojlon. La daŭre granda partopreno en la voĉdonado estis de 80,62 elcentoj, kvankam malpli granda ol en 2018 (87,18 elcentoj).

La evoluo de tutmonda situacio

En Svedujo la dekstra opozicio konsistis el la moderaj konservativuloj, bloko formita de la liberaluloj, la kristandemokratoj kaj kun malplimulta ekstrem-dekstro. Fakte tiu ĉi bloko ŝanĝiĝis profite al la ekstrem-dekstro : la Demokratoj de Svedujo, kiuj – kiel la enketoj antaŭvidis – fariĝas la unua partio de la dekstra koalicio kaj ke sub tiu ĉi ŝanĝo la maldekstra centro perdis sian plimulton, estas rezulto, kiu neniun surprizas, ĉar tiu ĉi scenaro tiom ripetiĝas. La Demokratoj de Svedujo devenas el kresko de la novnazia movado en Svedujo fine de la 1980-aj jaroj. Ili purigis sian publikan bildon, sed lastatempa studaĵo de la esplorgrupo Acta Publica montris, ke multaj de tiuj, kiuj prezentiĝas en la elektoj sub la etikedo Demokratoj de Svedujo estas membroj de la Nordic Resistance Movement, la skandinava novnazia organizaĵo, kiu luktaspor starigi totalisman, rase kaj kulture “puran” Nordan Ŝtaton. Jimmie Åkesson, ĉefo de la Demokratoj de Svedujo ekde la jaro 2005, priskribis la svedan islaman malplimulton kiel nie “plej granda eksterlanda minaco post la Dua Mondmilito”. Li publike mallaŭdas “la malpian aliancon inter la liberaluloj kaj la « marksistoj » […] unuanimaj en komuna malestimo de la nacia identeco”. Ekde tiuj 1980-aj jaroj ili en la elektoj kreskis de 1,4 elcento de la voĉoj (2002) al 5,7 elcentoj (2010), al 12,9 elcentoj (2014), poste al 18,5 elcentoj (2018) kaj 20,71 elcentoj hodiaŭ.

Tiu partio, kies supreniro – oni vidas tion en Francujo kaj sub la samaj influoj – estis larĝe subtenata kiel vera birdotimigilo, iom post iom aperis kiel la sola alternativo al partioj, kiuj kondutis kiel en Francujo kaj atestis pri aliĝo al klasa kunlaborado.

Ĉio estis favora : la sveda lernejo, antaŭ tridek jaroj konsiderata kiel unu el la plej efikaj kaj plej egalecaj de la mondo, fariĝis kontraŭmodelo. Kial ? Merkatprincipo kaj galopanta privatigo kreskigis la malegalecojn. Oni devas senĉese reveni al tiu ĉi kunteksto por taksi la respondecojn pri la kreskado de la ekstrem-dekstro.

La kapitalismo en tiu ĉi stadio pligravigas la internan ekspluatadon kaj montriĝas pli kaj pli militema. Fari la ekstremdekstron abomeninda kaj samtempe helpi ĝin per politiko de klasa kunlaborado, certigas la helpon, kiun la kapitalo bezonas, kaj en Svedujo same kiel en Francujo la socialdemokrataro kaj la partio, kiu jam havis eĉ ne la nomon komunista, interesiĝis nur pri societaj aferoj, favoris la kreskon de la ekstrem-dekstro. Tio estas ne nur alternativo al la aliĝo de la maldekstro kaj de la komunistoj al la politiko de la dekstruloj, fronte al la naŭzitaj, dividitaj kaj malesperaj laboristoj.

Kvankam tio iris eĉ pli antaŭen ol ĉe ni en Francujo, oni tamen bone vidas, ke estas ĝuste tio, kion Macron starigas. En Svedujo tio okazis en la jaro 2014, kiam la socialdemokrata partio, same kiel Macron hodiaŭ, altrnis kun la modera maldekstro, Stefan Löfven ne havis la plimulton kaj proponis rompi kun la tradicia maldekstra-dekstra diseco de la sveda politiko kaj faris ian interkonsenton kun la kvarpartia grupo de dekstruloj, kiu certigis al li plimulton kondiĉe ke li apliku totalan buĝetan disciplinon al la publikajn servoj, al la atingoj de la laboristoj, al la salajroj kaj dispoziciojn kontraŭ enmigruloj. Tiu politiko ebligis al la Demokratoj de Svedujo regajni terenon en la elektoj de 2018. Löfven vidis en tio aprobon kaj pli densigis siajn rilatojn kun la centro kaj la liberaluloj en interkonsento konata sub la nomo de “januara interkonsento”. Sur tiu bazo Svedujo estis regata dum la Kovid-19-pandemio kaj dum Stokholmo fariĝis unu el la precipaj apogantoj de la mortiga strategio de “kolektiva imuneco” en la mondo, anstataŭ klopodi por la sano. La “maldekstro” de eksaj komunistoj diris nenion kaj sekvis, kroĉante sen al la karieraj avantaĝoj de tiu vojo.

La milita buĝeto kaj aliĝo al la NATO

Sed dum la malabundo estis decidita kontraŭ la publikaj servoj kaj la socialaj rajtoj, ne estis same pri la armea buĝeto, kaj ankaŭ tie ni bone vidas, kio fariĝas maldekstro, kiu ŝajnigas ne vidi tiun militistan kuntekston, kaj sekvas la NATO-n kaj pro oportunismo aliĝas al la decido sendi mortigajn armilojn al Ukrainujo. Svedujo forte altigis la elspezojn por defendo kaj reenkondukis la militservon kaj sendis armilojn por subteni la anstataŭan militon de Usono kaj de la NATO kontraǔ Ruslando en Ukrainujo. La socialdemokratoj forlasis sian tradician opozicion al la milit-alianco NATO kaj gvidis la paŝojn por aliĝo de Svedujo al ĝi, kaj tiel kontribuis al transformado de Skandinavio en kroman fronton en la kampanjo de la imperiismaj potenclandoj, kiuj celas submeti Ruslandon al stato de duonkolonio. La socialdemokratoj de Svedujo ankaŭ ludis unuarangan rolon en la persekutado de la alarmisto Julian Assange, kies laboro malkaŝis la militkrimojn de la usona imperiismo kaj de ties aliancanoj. Post registara krizo, la socialdemokrata partio falis en kompletan kastastrofon per tio ke ĝi akceptis realigi buĝeton redaktitan de la moderuloj kaj la Demokratoj de Svedujo, en la unua fojo ke sveda buĝeto estis redaktita kune kun la ekstremdekstra partio. La ekskomunistoj siavice fie pravigis ĉiufoje sian karierisman partoprenon indikante la danĝeron de la ekstrem-dekstro, kiun ĝi akceptis per akcepto de la programo. Jen la fina atingo de devojiĝo, kiu komenciĝis, same kiel la aliaj, en 1980 per kompleta submetiĝo al politikoj de privatigo kaj de atako kontraŭ la laborista mondo, en la entrepreno same kiel en la mondo de la laboro, kaj de submetiĝo al la NATO kaj al la EU, pro kialoj de karieristaj interesoj, kiujn ili volonte konfuzis kun la luktado kontraǔ la eksterem-dekstro … Oni devas kompreni, ĝis kien atingis la devojiĝo ankaŭ dum la Kovid-19 kaj la skandalo de eŭtanazio en la domoj de pensiuloj. La lando de la socialdemokrata alternativo, post la falo de la USSR, montris, ĝis kia punkto ĝi dependis de la timo de la mastraro al la komunismo.

La komunistoj kompreneble pretendis kontraǔi la aliĝon al la NATO, sed samtempe ili subtenis Ukrainujoj kaj rifuzis vidi la kaŭzojn de la milito ; ili ludis la humanistajn idiotojn. La ĉefo de la Partio de Maldekstro, Nooshi Dadgostar, deklaris : “Mia pozicio estas, ke ni estas en Svedujo pli sekuraj, se ni estas ekster ĉia milita alianco. Sed gravas, ne ni havu larĝan interkonsenton. Ke ni faru tion kune kiel unusola popolo kaj unusola nacio. Mi ne ofte konsentas al Carl Bildt [konservativa eksa ĉefministro kaj de longa tempo plendanto por aliĝi al la NATO], sed pri tiu ĉi demando mi sekvas lin. Ekzistas la maldekstro kaj ekzistas la dekstro, sed la sveda armeo estas la svedoj kune.” Tiu ĉi fakta subteno havis jam longan tradicion, ekzemple al la milito en Libio. Sama komplezo pri la malamo kontraŭ eksterlandanoj kaj pri la danĝeroj de la enmigrado. Kaj en la sama tempo, kiam, akceptante la malmuntadon de la publikaj servoj, la politikon de malabundo, la senlaborecon kaj la imperiismajn militojn de la politiko, en kiu ili partoprenis, ili trovis komfortajn propekajn kaprojn por la krizo de sia propra socio.

Danielle BLEITRACH.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano la 20-an de Septembro 2022, helpe de klarigo de Francis Thiédrez.