Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉapelon, Elizabeto !
de Günter POHL  
19a septembro 2022

Komento de Günter POHL, UZ de la 16-a de Septembro 2022

Antaŭ cent jaroj mondvaste naskiĝis proksimume cent mil infanoj. Laŭ tio, supozeble ankaŭ la 21-an de Aprilo 1926 enmondiĝis iom pli ol kvindek mil knabinoj, inter ili eble ankaŭ Elizabeto Omondi en Najrobio. Samtage en Harare eble naskiĝis ankaŭ Elizabeto Mpofu en mondo, kiu por ŝi – same kiel por la alia Elizabeto en Kenjo – estis mondo, en kiu blankaj, britaj mastroj decidis pri la homoj en Rodezio. Tiuj mastroj rabadis, helpe de lokaj klikoj, la mineralojn kaj ceterajn bonaĵojn de tiuj kaj de aliaj landoj. Tio, kion ili tie rabis aŭ produktigis sub sklavisme similaj kondiĉoj, en Eŭropo aĉeteblis en tiel nomataj koloni-varaj vendejoj.

Same la 21-an de Aprilo 1926 komenciĝis la vivo de alia homido, kiu ricevis la civitanan nomon Elizabeth Windsor. Ĉe sia naskiĝo ŝi estis en la tria pozicio de la brita monarĥio. Ĉu ŝi antaŭ ol fariĝi reĝino iam estis en kolonivara vendejo, tio eble estas ie registrita. Kiam ŝia patro mortis en la jaro 1952, tio ĉiukaze ne necesis, ĉar en tiu momento ŝi troviĝis en Kenjo.

Dume, Elizabeto Omondi organizis sin ĉe la organizaĵo Maŭ-Maŭ. Ŝi apartenis al la multmilaj gebatalantoj, kiuj estis fitraktataj kaj torturataj en koncentrejoj. Dum ŝia tuta vivo ŝi suferis la sekvojn, ĝis kiam ŝi – ni diru – la 8-an de Septembro 2022 en alta aĝo mortis. Ŝia rezistemo restis ne rompita. Ĉapelon, Elizabeto !

Ankaŭ Elizabeto Mpofu troviĝis en la rezistado kontraŭ la brita koloni-potenco, kiam s-ino Windsor 4000 kilometrojn pli norde surtroniĝis. Danke al la sendependiĝo ŝi kiel meza kvindekjarulino fine povis lerni legi kaj skribi. Ankaŭ ŝi ekde tiam rajtis kun sia familio prilabori peceton da grundo. Ankaŭ ŝi eble mortis pasintan ĵaŭdon post batalplena vivo. Ĉapelon, Elizabeto !

Tio, kion oni ĝenerale nomas koloniismo, ne estis la temo de tiu Elizabeth, kiun, laŭ burĝa interpreto, trafis la “malfacila sorto” nur 26-jara fariĝi la plej (influ)riĉa virino de la mondo. Nek influon nek riĉaĵon ŝi uzis kontraŭ torturo, ekspluatado kaj analfabeteco en la kolonioj. Tiujn forigi estis tasko de la subprematoj.

Kompense ŝi posedis kvin mil ĉapelojn. Neniun el tiuj indus levi por ŝi.

Elgermanigita el la retpaĝo de la komunista gazeto Unsere Zeit (UZ) de Vilhelmo Lutermano la 19-an de Septembro 2022