Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Liberala analizo de la aktuala monda situacio
de Vilhelmo Lutermano  
26a junio 2022

Jen plej aktuala analizo de la tutmonda situacio fare de liberala germana revuo, kiu estas inter la plej influhavaj al la germana intelektularo. Kompreneble ĝi estas verkita el la star- kaj vid-punkto de "la Okcidento", do de la okcidentaj demokratioj, kun la NATO kiel ĝia "armita brako" :

DER SPIEGEL : G7-pintkunveno Junio 2022

Dirk Kurbjuweit : La situacio matene. Sabaton, le 25-an de Junio 2022

Kara legantino, kara leganto, hodiaŭ temas ekskluzive pri la renkontiĝo de la G7 ekde Dimanĉo. Ni demandas nin : Kiom stabila estas demokratioj ? Kian apartan rolon ludas Usono ?

Fino de amikeco : La demokratioj ĉesu transdoni sin al la kapitalismo

Dimanĉe komenciĝos en la kastelo Elmaŭ la politika meso de la Okcidento, la Pinto de la G7. Pro tio estas en tiu ĉi situacio nur unu temo : En kia stato troviĝas la Okcidento ? En Elmaŭ, reprezentate de siaj plej fortaj ekonomioj, Usono, Germanujo, Britujo, Francujo, Italujo, Kando kaj Japanujo, kiu kulture ne estas parto de la Okcidento, sed ja politike.

Ni komencu per tio, kion la milito en Ukrainujo ĝis nun montris : La Okcidento, kiu pledas por la universaleco de la demokratio kaj de la libereco, ne pretas batali por la demokratio kaj la libereco en Ukrainujo. La plej multaj ŝtatoj ja liveras armilojn, sed prudente, por ne inciti Vladimiron Putin, pro timo de atommilito. Tio ne estas malĝusta, sed per tio la Okcidento perdas kredindon. Ĉiu nun scias : La propra sekureco estas al la okcidentaj ŝtatoj multe pli grava ol la universaleco de la propraj valoroj.

Tio havis jam antaŭludon en Afganujo. Ankaŭ tie la Okcidento, apud sekured-politkaj celoj, starigi demokration kaj liberecon, sed montris sin ne forta kontraŭ la obstineco de la talibanoj. La eterna milito fariĝis tro multekosta, ĝia senco estis malfacile komprenigebla al la lokaj komunumoj. Do oni lasis la demokratiajn fortojn de Afganujo al ilia sorto kaj urĝe fuĝis.

Verŝajne la NATO, la milita brako de la Okcidento, estas daŭre la plej forta potenco de la mondo, danke al la efikeco de la armeoj kaj armiloj. Sed al la politikistoj kaj al la socioj mankas decidemo. Putin precize scias tion, povis observi tiun malfortecon jam en Sirio kaj uzas ĝin. En la erao de atomarmiloj reteniĝemo estas ofte saĝa, sed tiam oni devas akcepti ke ni estas pelataj de hazardemuloj kiel Putin.

Tra jardekoj oni kredis, ke demokratio kaj merkatekonomio nepre iras kune. La politikaj kaj ekonomiaj liberecoj efektive bone harmonias. Sed intertempe ankaŭ la aŭtoritata Ĉinujo lernis, kiel ĝi povas ligi la merkatekonomion kun sia sistemo. Per tio la Okcidento perdas unu el siaj avantaĝoj. Ĉar el ekonomia forto elkreskas ankaŭ milita, teĥnologia, scienca forto. Krome ĝi zorgas por kontento en la loĝantaro, do por stabileco. Tio, kio iam estis okcidenta supereco, pli kaj pli fariĝas konkurado de sistemoj kun ne konata rezulto.

La Okcidento krome devas noti, ke la merkatekonomio (la kapitalismo) ne estas tiom fidinda amiko kiel pensite. La ekonomie movata tutmondigo ankaŭ malutilis al la okcidentaj ekonomioj, ĉar industrioj formigris kaj regionoj ekonomie dezertiĝis, kun politikaj sekvoj precipe en Usono, kie Donald Trump povis alpreni la profilon de kavaliro en la batalo kontraŭ la tutmondigo. Jam antaŭe la financ-industrio per sia avido lanĉis gigantan krizon kaj malutilis al la registaroj, kiuj por savi la bankegojn nutris la senton de maljusteco.

Ankaŭ la fakto, ke demokratioj delegis parton de sia ekstera politiko al la kapitalismo, unue ekkonita kaj nun fifama kiel “ŝanĝo per komerco”, nun pruviĝas kiel eraro. Estis eraro supozi, ke ĉiuj politikistoj donas plej altan prioritaton al la ekonomia kresko. Putin tion ne faras. Tio, kion li konsideras nacia honoro, estas al li pli grava. Ĉar politikistoj en Eŭropo kaj speciale en Germanujo vidis lin antaŭ ĉio kiel liveranton de krudmaterialoj, ili ne vidis la kernon de lia politika esenco.

Tiu ĉi ne-politiko, kiu devis helpi la bonstaton, nun malhelpas la bonstaton en la Okcidento, per mankoj ĉe energio, per alta inflacio. Tio fariĝas la venonta ekzameno : eviti ekonomian kolapson kaj sociajn disŝoviĝojn. Ĉar la Okcidento estas portata de du grandaj promesoj : libereco kaj bonstato. Ambaŭ havas en la momento malbonajn kartojn.

La libereco estis konsiderinde limigita per la koronvirusa pandemio, kaj tiu ankoraŭ ne ĉesis. Krome ankoraŭ ne estas videbla, ĉu oni sukcesos haltigi la klimatan ŝanĝiĝon sen pritranĉi la liberecojn. Ambaŭ katastrofoj minacas unuavice la okcidentan Way of Life [vivmanieron].

En ses el la G7-ŝtatoj la demokratio ĝis nun pruviĝas grandparte forta. La elektoj sukcesas, okazas potenc-ŝanĝoj ekzemple en Germanujo, la sistemoj efikas stabile, kvankam la forto de Marine Le Pen en Francujo kaj la malalta elekto-partopreno tie povas maltrankviligi. Tamen tio ankoraŭ ne estas dramo.

La dramo okazas en Usono. Tie fariĝas ĉiam pli klare, ke Trump faris provon de vera puĉo, ke li volis transformi sian perditan elekton en venkon, per instigo al manipulado, per incitado. Oni povus trankviligi sin per la fakto, ke li tion ne sukcesis, ke la usona demokratio montriĝis forta. Sed bedaŭrinde li havas daŭre konsiderindan akcepton en la loĝantaro kaj ĉe la respublikanoj, tiel ke lia reelekto ne estas ekskludita. Per aliaj vortoj : Multaj usonanoj povas vivi kun la ideo, ke iu volis eksigi ilian sistemon. Per tio la demokratio falas de la stato “stabila” en la staton “malstabila”.

Se Trump refoje elektiĝos, tiam tio estus katastrofo por la Okcidento. La gvidpotenco de la demokratioj konfidus sin al viro, al kiu elektoj ne estas sanktaj, kio estas trajto de diktatoro.

La situacio estas tia. Ĉu ĝi estas vere tiom malbonega ? Unuflanke jes, sed demokratioj pruvis, ke en malfacilaj situacioj ili povas adaptiĝi. Ekzemple ili kune kun la Sovetunio venkis la nazian Germanujon. Demokratioj estas konsiderataj malviglaj, sed envere ili estas fleksiĝemaj.

Tion montras ankaŭ la milito en Ukrainujo. La germana kanceliero Olaf Scholz tuj reagis per la “eraoŝanĝo”. La Eŭropa Unio montras grandan pretecon akcepti la prematan landon. La kverelo, kiu antaŭe regis, en la NATO, en la EU, en la transatlantika partnereco, grandparte ĉesis. La Okcidento fermis siajn vicojn.

Kuraĝiga estas ankaŭ la relativa pacienco en la loĝantaroj. La koronviruso postulis multon de la homoj, kio aperigis tiel nomatajn “oblikvulojn”, kiuj tamen restis fenomeno marĝena. La demokratioj estas stabilaj, kun la ne respondita, bedaŭrinde tre granda demando, kio fariĝos Usono.

La plej grava tasko estos, ke la politiko reprenu al si grandan parton de la potenco, kiun ĝi cedis al la ekonomio. Regi devas la demokratiaj institucioj, ne la avido je kresko, do la kapitalismo.

Se per tio okazos, ke estos pli malmulte por distribui, tiam tio devas esti distribuata pli juste. Ankaŭ granda tasko. Sed ne certas, ĉu tiamaniere en longa perspektivo estos malpli por distribui ol ĝis nun. Ankaŭ kreskofrenezo kostas kreskon, vidu la financan krizon, vidu la principon “ŝanĝo per komerco”, vidu eble la klimatan ŝanĝon.

Kaj nun mi estas sciema, kiel la pintoj de la G7-ŝtatoj reagos al la situacio de la Okcidento.

[Indiko al artikolo en la presita SPIEGEL : “Germanujo kaj la fino de la tutmondigo : Nun temas pri nia bonstato”]

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 25-an de Junio 2022