Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Cifereca Juano : Fakuloj cerbumas pri translimaj transakcioj
de german.china.org.cn  
10a novembro 2020

09.11.2020

Ekde la komenco, la Ĉina Centra Banko kaj la financaj kontrolinstancoj diris, ke ankaŭ translima uzado de la cifereca renminbio (juano) estas pensebla. Aktuale la temo denove akiras atenton kaj multaj valut-fakuloj cerbumas pri vojoj, laŭ kiuj la internacia uzado povus esti ebligota.

Translimaj pagoj per la cifereca renminbio, laŭ ili, estis ekde la komenco neniam ekskludita de oficistoj de la Centra Banko kaj de la financ-kontrolaj instancoj, kvankam por tio daŭre necesas longtempa perspektivo. Ĉar oni devas ebligi transakciojn sur diversaj elektronikaj sistemoj tra diversaj naciaj jurisdikcioj, valutfakuloj klarigis.

Teorie la uzado de la cifereca valuto havas la kapablon ŝanĝi la aktualan tutmondan transliman pagsistemon, kiu baziĝas sur komplika reto de tiel nomataj agentaj kaj interkompensaj bankoj (bankoj por efektivigi transnaciajn transakciojn] en diversaj regionoj kaj tempzonoj, emfazis He Dong, vicdirektoro de la sekcio pri mon- kaj kapital-merkatoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF).

Ĉinaj sciencistoj lastatempe pli forte koncentriĝis al formado de translima pag- kaj efektivig-sistemo por la cifereca renminbio, ĉar la valut-instancoj rapidigis siajn testojn kaj etendis la uzadon de la nova mono kun la nomo DC/EP (“Digital Currency/Electronic Payment”, en Esperanto : Cifereca valuto/elektronika pago).

En esploraĵo de la Centro pri Internacia Financ- kaj Ekonomi-Esplorado (CIFER) de la Tsinghua-universitato oni ekz-e diris, ke la translima uzado de la cifereca juano povas kontribui al malpliigo de la ekzistanta pagsistemo, kiu funkcias laŭ la usona dolaro. La aktuala sistemo povus endanĝerigi la financan sekurecon de Ĉinujo, se la streĉitecoj kun Usono plu akriĝos. Jam en la komenca fazo de la eksperimento pri la cifereca valuto merkat-observantoj antaŭdiris, ke la enkonduko de la cifereca renminbio rapidigos la internaciiĝon de la ĉina juano kaj dubindigos la statuson de la usona dolaro kiel mondvasta rezerv-valuto.

Laŭ ili, grandaj entreprenoj, speciale alt-teĥnikaj entreprenoj, funkciu kiel “super-nodpunktoj” por la translima pagreto per ciferecaj valutoj, kaj la centra banko ludu la rolon de superriganto super la fluktuadoj de la cifereca valuto. Per tio ĝi certigu, ke la transakcioj okazu glate, eĉ se kelkaj landoj sub ekstremaj cirkostancoj dekretus financajn sankciojn, klarigis Ju Jiandong, profesoro pri financoj ĉe la Tsinghua CIFER, eblan scenaron en la estonteco.

Sed la procezo estos longdaŭra kaj komplika, kaj postulos ankaŭ efikan komunikadon inter la grandaj centraj banko kaj pli bone ekvilibrigitajn sistemoj de ŝanĝo-kurzoj en la diversaj landoj, avertis la fakuloj.

Zhou Xiaochuan, eksa guberniestro de la Ĉina Centra Banko, diris : “Sukcesaj translimaj pagoj postulas la senrezervan respekton de la valuta suvereneco de la sojo- kaj evolu-landoj, de iliaj diversaj sistemoj de ŝanĝokurzoj kaj konvertaj reguloj kaj de la ideoj, sur kiuj iliaj makro-antaŭzorgaj administraj dispozicioj baziĝas.

Sed la strukturo de la internacia valutsistemo, laŭ li, ne ŝanĝeblas simple per tio, ke la centra banko emisias ciferecajn valutojn, ĉar la afero koncernas ankaŭ komplikajn aspektojn, ekz-e la ekonomian grandon de la emisianta lando, la komercan volumenon, la sekurecon kaj likidecon de la valuto kaj la geopolitikon, He de la IMF emfazis. Sed en la rezulto la uzado de cifereca valuto ŝparos tempon ĉe translimaj transakcio, simpligos la pagoĉenojn kaj plibonigos la travideblon, li diris.

Li proponis konstrui ian “valutoponton”, por helpi la interageblon de la ciferecaj valutoj starigitaj de la diversaj landoj kaj por faciligi la devizo-merkaton stampitan de la aŭtomatigita komerco.

Ĉinaj oficistoj de la centra banko konfirmis, ke eksterlandanoj kaj eksterlandaj entreprenistoj povos uzi la ciferecan renminbion ankaŭ sen malfermo de konto ĉe ĉinaj bankoj. Tio simpligas la translimajn pagojn.

Tradukita 9-an de Novembro 2020 de Vilhelmo Lutermano el la retpaĝo de http://german.china.org.cn/txt/2020...