Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉina-eŭropa komerco nun estas la motoro de tutmondiĝo
de Dong Yifan  
31a oktobro 2020

En la nuna kunteksto de la detrua COVID-19-epidemio, la tutmondaj ekonomio kaj komerco estas trafitaj de krizo de postulo en la merkatoj kaj de fido je la perspektivo. Dum la epidemio daŭre disvastiĝos, la fido je la tutmonda ekonomio suferos ĝian influon. Internaciaj institucioj unuanime antaŭdiras la plej grandan recesion post la dua mondmilito. La ideologioj pri malfaro de la tutmondiĝo kaj kontraŭ tutmondiĝo kreskas, kune kun la damaĝoj kaŭzitaj de la pandemio. La fantomoj de protektismo, unuflankeco kaj naciismo reaperas, la procezo de libera kaj malfermita internacia komerco kaj de tutmonda disvolviĝo estas pridubata pli ol iam ajn. En ĉi tiu kunteksto, Ĉinlando kaj la Eŭropa Unio daŭre enŝovas pozitivan energion en la ekonomian kaj komercan sistemon kaj ludas konstruan rolon.

Laŭ la plej novaj datumoj de Eurostat, la varkomerco inter Ĉinujo kaj la 27 membroj de la EU inter Januaro kaj Julio 2020 atingis 328,7 miliardojn da eŭroj, pliigante 2,6 elcentojn interjara. Ĉinaj eksportoj al la EU kreskis 4.9-elcente kaj Ĉinujo preterpasis Usonon kiel la plej grandan komercan partneron de la EU. Dum ĉi tiu periodo, la EU-eksportado kaj -importado falis respektive 12,2- kaj 13,1-elcente. Malgraŭ la epidemio, la potencialo kaj fortikeco de ĉina-eŭropa komerco plene realiĝis, kaj hodiaŭ ili estas la lumturo de eŭropa kaj monda ekstera komerco.

Ekde 2004, la EU estas la plej granda komerca partnero de Ĉinujo, kun ĉiutaga komerca sumo de varoj ĝis 1 miliardo da eŭroj. Ekde la komenco de la pandemio, kaj Ĉinio kaj Eŭropo atribuis grandan gravecon al konservado kaj stabiligo de densaj ligoj en siaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, same kiel de libera, malfermita kaj faciligita tutmonda komerco. Ĉinaj kaj eŭropaj gvidantoj certigis altnivelan politikan gvidadon tiucele. Dum la 22-a pintkunveno Ĉinujo-Eŭropo okazinta en Junio kaj la triparta pintkunveno organizita en Septembro inter la gvidantoj de Ĉinujo, eŭropaj institucioj kaj Germanujo, ili fervoris konservi la sekurecon de industriaj ĉenoj kaj provizi, akceli la malfermadon de siaj merkatoj kaj profundigi sian kunlaboradon en komerco, investo kaj cifereca ekonomio. Danke al densaj konsultoj kaj kunordigado inter la administracioj, Ĉinujo kaj la membrolandoj de la EU plenumis gravan faciligan laboron por rapida rekomenco de produktado, loĝistiko kaj komerco kun komunikaj meĥanismoj certigantaj la flueco de interŝanĝoj.

Samtempe, novaj teĥnikoj kaj interkonektaj solvoj ludis grandan rolon en la ĉina-eŭropa ekonomia kaj komerca resaniĝo. La fervojoj, kiuj nun transiras la eŭrazian kontinenton, havas unikajn avantaĝojn super mara kaj aera transporto. Ekde la komenco de la epidemio, Ĉinujo kaj la landoj laŭ ĉi tiuj fervojaj linioj plene kunlaboris por ebligi ke trajnoj ludu rolon en transportado de antaŭmalhelpa ekipaĵo kaj provizado de industriaj ĉenoj en ambaŭ direktoj. Fervoja transporto fariĝis “savŝnuro"” en la batalo kontraŭ la pandemio kaj por la resaniĝo. 2.845 trajnoj vojaĝis de Ĉinujo al Eŭropo inter Januaro kaj Aŭgusto 2020, kun 25.000 kestegoj, kun dunivela kontenta kurzo de 99%. 2.421 trajnoj vojaĝis de Eŭropo al Ĉinio, kun 21.000 ujoj, kun dunivela okupadkvoto de 85 elcentoj. En Aŭgusto, 1.247 trajnoj faris la itineron Ĉinujo-Eŭropo, kun 11.300 kestegoj, kun jara kresko de 62 kaj 66 elcentoj respektive. La “Audi speciala trajno” de Ĉangĉun al la germana urbo Bremeno liveras konstantan fluon de altkvalitaj ĉinaj pecoj al germanaj aŭtoproduktantoj en nur du semajnoj, certigante glatan provizadon.

Kune kun provizostabileco kaj reciproka helpo, Ĉinujo kaj Eŭropo profundigas komercan liberaligon kaj faciligon, disvolvante novajn kreskilojn per ekonomia kaj komerca kunlaboro. En la triparta pintkunveno en Septembro, Ĉinujo kaj la EU subskribis la Interkonsenton pri Protektataj Geografiaj Indikoj, por protekti la laŭleĝajn interesojn de 100 specoj de agroalimentaj produktoj en ĉiu el la du merkatoj. Ĉi tio markas gravan atingon en la daŭra plibonigo de komunaj reguloj kaj normoj kaj respekto al la reciprokaj interesoj. La gvidantoj kune volis akceli kaj fini antaŭ la fino de la jaro la intertraktadojn pri la invest-interkonsento inter Ĉinujo kaj la EU, kiu estos la plej granda duflanka investinterkonsento en la mondo. Laŭ sia skalo kaj tuŝata loĝantaro, ĉi tiu senprecedenca interkonsento faciligos ambaŭflankajn investojn kaj certigos pli bonan protekton de investantoj kaj ludos gravan rolon en starigo de modelo por tutmonda komerco. Ĉinujo kaj la EU krome konsentis starigi verdan partnerecon kaj ciferecan partnerecon, por plivastigi la limojn de kunlaborado kaj antaŭenigi kontinuan profundigon de fido kaj de komunaj gajnoj.

La prospero kaj disvolviĝo de ambaŭ flankoj estas nedisigeble ligitaj kun la sukcesa funkciado de la ekonomia tutmondiĝo, la kontinueco kaj efikeco de multflankismo, kaj la malfermiteco kaj integriĝo de la komerca, financa kaj investa sistemo. La stabila disvolviĝo de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj, same kiel malfermitaj kaj facile alireblaj merkatoj por ambaŭ flankoj, donas konsiderindan subtenon al la monda ekonomio. Ĉinujo kaj Eŭropo dividas la respondecojn subteni liberan komercon kaj plurflankismon, kontraŭi unuflankeco, komercaj sankcioj kaj protektismo, kaj antaŭenigi komunan respondon de la homaro al la grandega defio de la pandemio.

de Dong Yifan, specialisto pri Eŭropo ĉe la Ĉina Instituto pri Nuntempaj Internaciaj Rilatoj

Tradukita el la franca de Vilhelmo Lutermano

Sekvu China.org.cn ĉe Twitter kaj Facebook por aliĝi al la konversacio. Fonto : french.china.org.cn

French.china.org.cn | Ĝisdatigita la 12. 10. 2020 | Etikedoj : COVID-19