Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La malantaŭa pordo
de Frei BETTO  
23a oktobro 2020

Frei Betto : La malantaŭa pordo

La 21-an de Oktobro 2020

Spektante la ĵurnalon mi demandas min ĉu la homaro retroiris. Ĉeestinte la debaton inter Trump kaj Biden mi konkludis, ke la destino de la mondo hodiaŭ estas, plejparte, en la manoj de senrespondecaj homoj, kiuj havas eĉ ne minimuman pudoron por akcepti, ke ilia ĉefa devo estas tiu pri la financa sistemo, kvankam tio signifas malsaton, morton kaj detruon de la medio.

Biden ŝajnas al mi malpli malbona ol Trump. De jardekoj mi ne konfuziĝas pri la karakterizoj de la homoj oficantaj en la Blanka Domo. Kennedy, kiu tiom disfamiĝis kiel demokrato, bona homo kaj katoliko, estis senskrupula progresanto. En la libro „La malluma flanko de Camelot”, Seymour M. Hersh rakontas, ke en 1960 la patro de Kennedy kunsidis kun la mafia gvidanto Sam Giancana, al kiu li promesis, ke post la prezidantiĝo de sia filo li estos „blinda” koncerne la mafion, kondiĉe ke tiu ĉi monhelpos lian elektokampanjon. Laŭ Hersh, tiu interkonsento havigis al li la decidajn voĉojn en Ilinojso.

Kiam li prezidantiĝis en 1961, la kvanto da usonaj helpantoj en Vjetnamujo estis ne pli granda ol kelkaj centoj, kiujn Kennedy tuj duobligis ĝis 16.000. La saman jaron, ne-longe antaŭ la atako al Kubo fare de salajrataj trupoj trejnitaj de CIA (usona centra esplor-oficejo), Kennedy aprobis planon por murdi Fidel Castro. Kiam okazis la atako li nuligis la promesitan aerfortan apogon, kiu estintus grava por sukcesigi tiun atakon ĉe Bahía de Cochinos. Hersh asertas, ke la decido de la prezidanto signifis „kondamnon je morto” por la salajratoj.

Obama, kiu senmerite ricevis Nobel-premion pri Paco (en 2009), estis la unua usona prezidanto, kiu regis ok jarojn, dum kiuj Usono estis ĉiutage engaĝiĝinta en militon. Li daŭrigis la atakojn al Irako kaj Afganujo, kaj komencis la militojn kontraŭ Sirio, Libio, Somalujo, Pakistano kaj Jemeno.

Malgraŭ tio, la grandaj okcidentaj amaskomunikiloj, kiam ili posedis la hegemonion pri rakontado, maskis la figurojn de Kennedy kaj Obama por prezenti ilin kiel „bonajn homojn¨. Tio ĉesis. Nun la ciferecaj retoj rompis tiun hegemonion kaj iel demokratiigis la informadon (kaj ankaŭ la misinformadon), ĉar ili disponigas spacon por la versioj de la viktimoj.

Tio maltrankviligas la povomastrojn, ĉar ĉiuj povas vidi, ke „la reĝo estas nuda”. Nun, kiam rompiĝis la reguloj, ĉiuj scias, ke granda parto de la monda loĝantaro estas en la manoj de nerespondecaj kaj nematuraj homoj kiel Trump, Bolsonaro kaj aliaj.

Tia popularismo sen rilato kun la vero kaj kun la faktoj estas ja rezulto ne de la ciferecaj retoj, sed de kulturo formita sur la konvinko, ke la privata kapitalo estas absoluta prioritato. Do la etikaj valoroj utilas nur por ornami la retorikon.

Tiu senhonteco memorigas pri familio de koruptitoj, kiuj bonedukitece bonvenigas invititojn al pompa vespermanĝo. La invititoj taksas la domo-mondon laŭ la riĉega ĝardeno kaj la luksa salono. Sed nun, danke al la sociaj retejoj, kelkaj invititoj eniras tra la malantaŭa pordo, kie troviĝas la rubaĵoj.

Kaj fine de la nokto ili ekvidas la gastiganton ataki sian edzinon, la servistinon devige purigi la elvomaĵojn de la ebriuloj, la domgardistojn manĝi la skatoligitan manĝaĵon alportitan de ilia firmao, kvankam fazanoj kaj lokustoj restas plu sur la arĝentaj pelvoj.

Tia mondo larĝe malfermita tra la malantaŭa pordo ebligas al ni – malkontentaj – vidi du homojn, kiuj batalas por la povo en la imperio plej potenca en la historio – Usono – kaj interŝanĝas sensencaĵojn, kiel du knaboj laŭte diskutantaj, dum paŭzo en lernejo, pri kiu familio havas la plej potencan aŭtomobilon.

La ciferecaj retoj funkcias kiel lupeoj. Kaj kiam ni alproksimiĝas al tiaj aktoroj, ili konfirmas la diron de Caetano Veloso en la kanzono „Bovino profana” (hisp. Vaca profana) : „de proksime neniu estas normala”. Bedaŭrinde, tiuj gvidantoj neniam aŭskultas la versojn de Billy Blanco („La benko de la malsamulo” – hisp. El banco del distinto) : „Li ne parolas kun la malriĉulo, / ne salutas nigrulon / ne ŝarĝas pakaĵojn. / Kial tia sinteno, doktoro ? / Kial tiu fiero ? (…) / La vanteco estas tia / metas la stultulon alten / kaj forprenas la ŝtuparon, / sed sidas proksime en atendo / baldaŭ aŭ ne-baldaŭ / la stultulo venas surplanken”.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.granma.cu/mundo/2020-10-...

- - Jen la hispanlingva teksto :

La puerta del fondo

Frei Betto

21 de octubre de 2020

La posición hegemónica del Gobierno de Estados Unidos, provoca que el destino de millones de personas esté a merced de un presidente. Foto:Russia Today

Cuando miro el noticiero me pregunto si la humanidad ha retrocedido. Al asistir al debate entre Trump y Biden llegué a la conclusión de que el destino del mundo está hoy, mayoritariamente, en manos de personas irresponsables, que no tienen el menor pudor de admitir que su principal compromiso es con el sistema financiero, aunque eso se traduzca en hambre, muertes y devastación ambiental.

Biden me parece menos malo que Trump. Hace décadas que no me engaño sobre el carácter de los ocupantes de la Casa Blanca. Kennedy, tan pregonado como demócrata, buen chico y católico, era un arribista. En el libro El lado oscuro de Camelot, Seymour M. Hersh cuenta que, en 1960, el padre de Kennedy se reunió con el líder mafioso Sam Giancana, a quien le prometió que una vez que su hijo fuera presidente se haría de la vista gorda con la mafia, siempre que esta canalizara dinero hacia su campaña electoral. Según Hersh, ese acuerdo le consiguió los votos decisivos de Illinois.

Cuando asumió la presidencia en 1961, el número de asesores estadounidenses en Vietnam no pasaba de algunos centenares que Kennedy a continuación multiplicó hasta llegar a 16 000. Ese mismo año, poco antes de la invasión a Cuba por tropas mercenarias entrenadas por la CIA, Kennedy aprobó un plan para asesinar a Fidel Castro. Y cuando se produjo la invasión, canceló el apoyo aéreo que les prometiera a los exiliados anticastristas, crucial para el éxito del desembarco por Bahía de Cochinos. Hersh afirma que la decisión del presidente representó « una sentencia de muerte » para los mercenarios.

Obama, quien recibió inmerecidamente el Nobel de la Paz (2009), fue el primer Presidente de Estados Unidos que gobernó durante ocho años sin que el país no estuviera, ni un solo día, involucrado en una guerra. Les dio seguimiento a las agresiones a Irak y Afganistán, e inició los conflictos con Siria, Libia, Somalia, Paquistán y Yemen.

A pesar de eso, los grandes vehículos de los medios de comunicación occidentales, cuando detentaban la hegemonía de la narración, maquillaron las imágenes de Kennedy y Obama para presentarlos como « buenas personas ». Eso terminó. Porque ahora las redes digitales han quebrantado esa hegemonía y, de alguna manera, han democratizado la información (y también la desinformación) al abrirle un espacio a la versión de las víctimas.

Eso es desesperante para los dueños del poder, porque les permite a todos ver que « el rey está desnudo ». Ahora que se han roto las reglas todos sabemos que una parte considerable de la población mundial está en manos de personas irresponsables e inmaduras como Trump, Bolsonaro...

Ese populismo sin ningún apego a la verdad y a los hechos no es propiamente fruto de las redes digitales, sino de una cultura forjada a partir de la convicción de que el capital privado es la prioridad absoluta. Por tanto, los valores éticos solo sirven para adornar la retórica.

Ese descaro recuerda a una familia de corruptos que recibe con finos modales a invitados para una cena de gala. Estos se forman su impresión de la casa-mundo por el exuberante jardín y la lujosa sala. Pero ahora, gracias a las redes digitales, hay invitados que también entran por la puerta del fondo, donde se acumula la basura.

Y al final de la noche sorprenden al anfitrión agrediendo a su mujer ; a la sirvienta obligada a limpiar el vómito de los borrachos ; a los guardias de la mansión cenando la cajita de comida traída por la empresa para la que trabajan, aunque hayan sobrado faisanes y langostas en las fuentes de plata.

Es ese mundo abierto de par en par por la puerta del fondo el que nos permite ver, indignados, a dos hombres que se disputan el poder en el imperio más poderoso de todos los tiempos –los Estados Unidos– intercambiando despropósitos como dos chiquillos que discuten a voz en cuello durante el recreo de la escuela, cuál de sus familias tiene el auto más potente.

Las redes digitales funcionan como lupas. Y al aproximarnos a esos personajes histriónicos confirman lo que canta Caetano Veloso en Vaca profana : « de cerca nadie es normal ». Lamentablemente. esos líderes nunca le prestan oído a los versos de Billy Blanco en El banco del distinto : « No habla con el pobre, / no le da la mano al negro/ no carga paquetes. / ¿Para qué tanta pose, doctor ? / ¿Para qué ese orgullo ? (…) / La vanidad es así / pone al tonto en lo alto / y quita la escalera, / pero se queda cerca esperando sentada / tarde o temprano / el tonto acaba en el suelo ».

http://www.granma.cu/mundo/2020-10-... 2020 okt 22