Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉu Trump estas pli sekura ol Fukuŝimo ?
de Joachim BITTNER  
15a septembro 2017

La germana ĉefministro, s-ino Angela Merkel, opinias la riskon de atomenergio ne tolerebla. Tio ne validas por atombomboj sub regado de Trump, kiuj estas deponitaj en Germanujo. Strange.

Supozeble iam en la pasintaj jaroj transportaviadiloj de la usona aerarmeo surteriĝis kun novaj atombomboj sur la milita flugejo Büchel en Rejnlando-Palatinato. Aŭ ili surteriĝos en la venontaj jaroj. aŭ ambaŭ. Detaloj pri tio, kiel kaj kiam precize la usona registaro anstataŭigas siajn atombombojn en Germanujo per pli moderna versio, ne estas publikaj. Tamen estas konate, ke la novaj gravitobomboj havas la iiponomon B61/12 kaj posedas novan stirteĥnikon, kiu ebligas konsiderinde pli celprecizan uzadon ol eblis pri ilia antaŭa modelo. Inter 10 kaj 20 atombomboj, tiel fakuloj kredas, estas konstante deponitaj en la flugtereno de la germana federacia armeo en Ejfelo.

Tiam oni ja demandas al si : Kial la germana kancelierino Angela Merkel daŭre toleras la riskon, kiu eliras de atomarmiloj, dum ŝi deklaris neteolerebla la riskon devenan de atomcentraloj ?

Alie ol la socialdemokrata partio SPD, la kristandemokratia partio CDU [de s-ino Merkel] apogas la tiel nomatan atoman partoprenon, do la enligitecon de Germanujo en la atoman malinstigon de la NATO. Aviadiloj Tornado de la germana aerarmeo, en serioza kazo, devos ĵeti la usonaun bombojn B61. La penso, ke tio iam ajn povus okazi, ja ŝajnas sufiĉe malproksima. Sed ĉe la atoma partopreno temas antaŭ ĉio pri politika signalo : ke la atoma protektoŝildo de la NATO – kaj kun ĝi ĝiaj riskoj – estu disigita sur plurajn ŝultrojn. Kromaj tiel nomataj taktikaj atombomboj estas deponitaj en Belgujo, Italujo kaj (verŝajne ankoraŭ) en Turkujo. Ene de la malinsitiga strategio de la NATo tiu disdivido de la ŝarĝoj estas ne alie ol justa. Sed, kiel la risko de atombomboj sur germana teritorio kongruas kun la logiko de Merkel forlasi la atomenergion ? En intervjuo kun la gaŭeto DIE ZEIT, la kancelierino post la akcidento de la japana atomcentralo en Fukuŝimo printempe de 2011 pravigis la forlason de la atomenergio per la argumento, ke la risko de uzado de teĥniko ne estas tolerebla, se la eblaj sekvoj de tiu uzado estas katastrofaj : „La resta risko de la atomenergio entute akcepteblas nur se oni estas konvinkita, ke laŭ homa pritakso ĝi ne okazos.”

Ĝuste tiu neokazo, laŭ ŝi, post Fukuŝimo jam ne certas. Kial tiu principo – ĉe dubo ne tuŝu – ne validas ankaŭ por atomarmiloj ? Akcidento kun atoma eksplodilo estus certe iom pli katastrofa ol fuzio de kerno en atomcentralo.

Kiel fizikistino, Merkel supozeble argumentus, ke temas pri du komplete malsamaj teĥnikaj eliraj situacioj. En atomcentralo konstante okazas kernaj reakcioj, la fendota materialo estas do en uzado. Atombomboj, male, konsistas el ne aktivigita materialo. Ilia eksplodkapo estas unue ŝaltenda al stato de eksplodeblo per – alte kompleksa – eksplodigilo, kio siavice eblas nur kun permeso de la usona prezidanto ; do, ke atombomboj tute ne estigas la danĝeron de akcidento.

Povas esti.

Sed, kiel statas pri la sekureco kontraŭ akcidento en la decida loko, en la kapo de la usona prezidanto ? Ĉu laŭ homa takso eblas, ke en la pensa kaj impulsa mondo de Donald Trump la aferoj okazas malpli fidinde ol en japana atomcentralo ? Unu el tiuj malfeliĉaj cirkonstancoj tekstas, ke la rusa prezidanto Vladimir Putin estas ampleksiganta la arsenalon de siaj taktikaj atomarmiloj kaj igas ilian uzadon elprovi.

Same en Moskvo kiel en Vaŝingtono ekzistas strategiistoj, kiuj kredas je la eblo de „limigita atommilito”, de milito, kiu fineblos post reciproka interŝanĝo de malgrandaj, precize faritaj atomfrapoj. Eĉ supoze ke tio ĝustas : Limigita atommilito ene de Eŭropo faros sufiĉe nelimigitan efikon. Tiu risko estas malproksima, absolute. Sed mi petas, kie troviĝas la principa diferenco kun la decddo okaze de Fukuŝimo ?

Elgermanigita el la interreta matenkolumno de la monatgazeto DIE ZEIT de la 14-a de septembro 2017, de Vilhelmo Lutermano