La Monda Socia Forumo okazos en Bamako de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2003, antaŭ ol daŭri en Karakaso. Tagon antaŭ la malfermo, la 18-an de januaro, okazos internacia tago dediĉita al la rekonstruado de la internaciismo de la popoloj kaj de la antiimperiisma fronto.
Rondaj tabloj estas organizitaj pri sekvaj temoj :
konstrui la internaciismon de la popoloj de la Nordo kaj de la Sudo : fronto de laboro, rajtoj kaj internacia juro, planedvastaj kampanjoj ;
konstrui antiimperiisman fronton : kontraŭ la « preventaj militoj » kaj por la malmuntado de la bazoj de Usono ekster ties teritorio ;
konstrui la fronton de la Trikontinento : adekvataj regioniĝoj, internaciaj intertraktadoj ;
konstrui la kulturan fronton : defendo de la demokratia kultura diverseco ;
konstrui la antiimperiisman fronton en la centroj de la Triopo : kontraŭ viciĝo laŭ Usono kaj NATO.
Informoj : Samir Amin ftm@refer.sn Rémy Herrera herrera@univ-paris_I.fr