Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Novaĵletero 2011-12
de Ian FANTOM  
26a decembro 2011

Novaĵletero de la Veromovado de Berkshire, Britio : novembro/decembro 2011 (2011-12-24)

Berkshire 9/11 Truth

http://www.berkshire911truth.org.uk (retestro : David Bowman)

http://berkshire911truth.blogspot.com/ (novaĵleteroj : Ian Fantom)

* 2012 – danĝera jaro

* Irano, Sirio, Pakistano …. Kie estos la venonta milito ?

* Malklerigo en financa reguligo, en edukado, kaj en demokratio

* Malklerigo ligita al politika propagando kaj la Nova Monda Ordo

* La jarcenta datreveno de la subakviĝo de Titanic – W T Stead memorata

* Ĉu la ideoj de Stead povos esti revivigitaj en 2012 ?

Mi volas, ke la sezono de bonvolo estu en la komenco de la jaro, prefere ol en la fino, alkroĉita tutsimple kiel postpenso. Ni mallonge paŭzos (bona tempo por enterigi malbonan novaĵon), kaj poste ĉio revenos al normalo. Daŭros la militado, kiel ankaŭ la militemo kiu povus tiom facile konduki al novaj militoj. Antaŭ ne tre longe estis parolo pri bombado de Irano, kaj tiam la fokuso transiris al Pakistano, ĝis Ĉinio avertis Usonon, ke atako kontraŭ Pakistano estus konsiderata atako kontraŭ Ĉinio. Post tio estis Sirio, kaj ankoraŭ estas, kvankam Rusio jam lokigis du militŝipojn apud la marbodon de Sirio (http://www.reuters.com/article/2011...), kaj tiam la fokuso reiris al Irano. Intertempe estis afero de reĝimŝanĝo en Libio, kio malmulte rilatis al la alporto de demokratio al la lando, kaj ĉiel rilatis al regado de regiono kun grandegaj olehavaĵoj kaj sendependa bankada sistemo.

Kaj tiam temis denove pri Irano. Subite eksplodis la Afero Werritty, en kiu oni faris demandojn, kial defendoministro Liam Fox estis akompanata de sia amiko Adam Werritty en diplomatiaj kunvenoj. Craig Murray, la malmaskanta eksa brita ambasadoro por Uzbekio, faris iom da esplorado. Sub titolo ’Liam Fox, Adam Werritty, kaj la stranga afero de nia viro en Telavivo’, The Observer raportis pri la enplektiĝo de la brita ambasadoro por Israelo, kaj sekretaj kunvenoj inter la tri.

Tamen estis lasite al la iama brita ambasadoro Craig Murray por malkovri kvar pliajn similajn kunvenojn, ili raportis. "IoS [Independent on Sunday] malkaŝis pasintsemajne, ke s-ro Werritty jam plurfoje vizitis Iranon, kaj estis tiom estimata de la israela spionservo Mossad, ke eblis al li aranĝi kunvenojn je plej altaj niveloj de la israela registaro, ili raportis (http://www.independent.co.uk/news/u...). "Mi havas neniajn dubojn, ke ekzistas ’aparta politiko’ pri Israelo kaj Irano, malsama ol tiu publike agnoskata. Mi havas neniajn dubojn, ke la kunvenoj de Fox/Gould/Werritty – kaj la universala kaŝado de ili for de ekzameno en la parlamento, dokumentoj aŭ amaskomunikiloj – donas kernan enirvojon al tio", skribis Craig Murrey en sia retejo (http://www.craigmurray.org.uk/archi...). Do jen plua eventuala milito prokrastita.

Sed nun ni havas maltrankviligajn raportojn pri usonaj trupaktivecoj en kaj ĉirkaŭ Sirio. Aperis raporto en la retejo de Russia Today [Rusio Hodiaŭ] titolita : "Usonaj trupoj ĉirkaŭas Sirion en la antaŭtago de invado ?" (http://rt.com/usa/news/us-nato-syri...), asertante : "Iama oficisto el la vicoj de la Federacia Buroo de Priesploro [FBI] raportas, ke militfortoj de Usono kaj NATO surteriĝis ekstere de Sirio, kaj trejnas militemulojn por supervenki la reĝimon de Prezidento Baŝar al-Assad. Malmaskanto Sibel Edmonds, antaŭe tradukisto kun FBI, skribis semajnfine, ke usonaj soldatoj estas inter la NATO-trupoj kiuj mistere kaj subite surteriĝis sur la landlimo inter Jordano kaj Sirio. … Plue, Edmonds diras, ke la militfortoj de Usono kaj NATO trejnas ankaŭ turkajn trupojn, eble por lanĉi frapon el la nordo de Sirio". Pluaj detaloj haveblas en ŝia retejo ’Boiling Frogs’ [kuirataj ranoj], kiu enhavas ankaŭ artikolon kiu memorigas nin, ke antaŭ nelonge Usono sendadis homojn al Sirio por torturiĝo (http://www.boilingfrogspost.com/?s=syria).

Sed ĉiuokaze, eble ne estos Sirio. Aŭ eble estos Sirio, kaj pli poste Londono. Oni ĵus anoncis, ke 13 500 trupoj okupos parton de Londono por la Olimpiaj Ludoj, kun subteno de du militŝipoj, militservaj helikopteroj, militaviadiloj kaj deteraj misiloj (http://www.reuters.com/article/2011...). Ili kuniĝos kun la gardistoj de privata sekureckompanio G4S, dan-brita kompanio kun pruvita sperto pri kunlaborado kun la militservoj, kiel en la okupo de setlejoj en Cisjordanio (http://corporateoccupation.wordpres...).

Do eble post nia mallonga paŭzo (bona tempo por enterigi malbonan novaĵon), oni diros al ni, post kiam finiĝos la sezono de bonvolo, kontraŭ kiun ni militos en la nova jaro.

Ĉio estas supozata temi pri alporto de demokratio al tiuj landoj, sed demokratio mem estas la plej facile subfosebla kaj malstabiligebla formo de regado kiu ekzistas. Kun la plej bona volo en la mondo, kiel oni funkciigas demokration kiam oni scias kiom facile tio povas esti uzurpita de eksterlanda potenco, speciale se oni estas iranano kaj havas freŝajn memorojn de la renverso de ĉefministro Mohamad Mosadeq ? Ĉu la batalado en Sirio estas nura loka ribelo, kiel oni kredigas al ni en la Okcidento, aŭ ĉu ĝi estas enlanda milito bruligata de eksterlanda potenco, kiel ŝajne kredas la rusoj ? Okazas nun vortomilito inter Usono kaj Rusio pri la lastatempa rusa balotado. Ĉu Rusio estis malstabiligata fare de CIA, kiel Putin kaj kompanio ŝajnas opinii, aŭ ĉu la protestoj estis nur interne generataj inter la rusoj, kiel ŝajne sugestas Hilary Clinton ? La plej bona maniero instigi naskiĝantan demokration estas ne subfose interveni, sed lasi al la homoj de la lando mem fari. Alie perfortaj subpremoj fariĝas neeviteblaj. Bedaŭrinde, ne ĉiu havas la plej bonan volon en la mondo, kaj konstanta malstabiliga deeksterlanda intervenado pli-malpli frue kondukos al reveno de Stalin kaj Hitler.

En EU mem demokratio ŝajne estas estingata. Elektitaj registaroj estas anstataŭigataj de financaj teknokratoj. En Britio ni havas draste kreskantan skeptikon pri EU, komencante per la eŭro, kiu klare estis projekto destinita por fiaski. La brita EP-parlamentano de UKIP [la partio por sendependeco de Britio], Nigel Farage, kiu deziras ke Britio entute eltiriĝu de EU, nun fariĝas nekredeble populara kun la ĉefaj amaskomunikiloj. Sortimento de liaj prelegoj kaj intervjuoj spekteblas ĉe lia retejo (http://nigelfaragemep.co.uk/pages/n...).

Mi suspektas, ke iuj el la moŝtuloj en la registaro deziras la revenon de potencoj de EU ne al Westminster, sed al La Civito de Londono, kaj do al la financaj institucioj kiuj ŝajnas regi nian landon. Aliaj deziras fari EU pli demokrata, sed ili perdas la batalon. La 17 eŭrozonaj landoj nun akceptis impostan unuiĝon. Do kiu nun regos la Eŭrozonon se ne la financaj institucioj ? Tiuj ŝanĝoj ne realiĝis pere de normalaj demokratiaj procedoj, sed pere de projekto destinita al fiasko, kies celo povus estu nur por centrigi la potencon ĉe la kerno de Eŭropo. Ĉu imposta unuiĝo povas sukcesi ? En la mallonga daŭro, verŝajne jes, sed en la longa daŭro mi supozus, ke estus rebato de la ekstremdekstro, aparte en Francio, kiam ili vidos, ke ili estas transprenataj de germanaj korporaciaj interesoj. Kiel reagos la unio al tio ? Verŝajne pere de perforta subpremo, tiel plue centrigante la potencon en la manojn de malmultaj ; alie la tuta unio povus disrompiĝi.

Mi miris vidi la filmon ’Inside Job’ [interne farita krimo] en televidkanalo BBC Four (http://www.bbc.co.uk/programmes/b0183l0t). Tiu filmo estas la financa ekvivalento de ’ZERO : an investigation into 9/11’ [NULO : priesploro de 9-11], kiu neniam estis elsendita en tradicia televido en Britio. Pro tio mi miris, ke BBC elsendus ĝin. Publika intereso pri la ekonomia kolapso estas nun tiom intensa, ke eĉ BBC devas esti sub granda premo konfesi, ke la tuta afero estis kaptilo. Tiun kaptilon ebligis la ’delikata tuŝo’ de la reguligantoj en Usono kaj Britio. Mi dezirus scii, sub kiaj premoj estis la politikistoj por realigi tiun ’delikatan tuŝon’. Ĉar tio estis internacia, verŝajnas, ke tiuj premoj estus venantaj de la interesoj de la financaj korporacioj.

En Britio la registara reguliga instanco FSA [Financial Services Authority : Instanco por Financaj Servoj] publikigis raporton pri la fiasko de la Reĝa Banko de Skotlando [Royal Bank of Scotland]. Laŭ ilia gazetara bulteno, "La fiasko de RBS meze de la sistem-krizo finfine rezultis de malbonaj decidoj faritaj de la mastrumantoj kaj Estraro de RBS. Sed mankoj en la tuttera kapital-reĝimo kaj reguloj de likvidebleco faris tiun krizon multe pli verŝajna". Aldone, la gazetara bulteno asertas, "neperfektaĵoj en la aliro al kontrolado de FSA provizis nesufiĉan defion al RBS". Tamen Craig Woodhouse, verkante en The London Evening Standard sub titolo ’FSA kulpigas Blair, Brown kaj Balls pro kolapso de RBS’ fosas iom pli profunde, kaj asertas : "La reguligado de la Londona Civito per delikata tuŝo fare de la Laborpartia registaro estis kerna faktoro en la preskaŭa kolapso de Royal Bank of Scotland, laŭ eltrovo en raporto de financa kontrolinstanco hodiaŭ. Laŭ Financial Services Authority ĝi venis sub ’konstanta’ politika premo por indulgi la Kvadratan Mejlon kontraŭ burokrataĵoj en la jaroj antaŭ la bankada krizo" (http://www.thisislondon.co.uk/stand...).

Ŝajnas, ke tiu ’delikata tuŝo’ estis la politiko ankaŭ en la reguligo de la eduka sistemo en Britio. La nacia gazeto The Daily Telegraph priesploris la kutimojn de ekzameninstancoj por lernejoj en Britio sekve de komercigo iniciatita de la registaro de Blair. Ili eltrovis, ke la ekzameninstancoj sekrete trejnis instruistojn kiel plibonigi la poentojn de lernantoj en la ekzamenoj GCSE [por proksimume 16-jaraĝuloj] kaj ’A-level’ [por proksimume 18-jaraĝuloj]. Ili trovis ankaŭ pruvaĵon, ke la ekzameninstancoj aktive fanfaronas pri la facilo de iliaj kursoj en ŝajna provo gajni valoran komercado. "La pliiĝanta komercigo de la ekzamenoj koincidis kun subita altiĝo en la nombro de infanoj kiuj atingas plej altajn gradojn", ili asertis. Tiu enketo kondukis al zorgoj, ke la ekzameninstancoj malsuprenpelas la nivelon per agresa konkurado unu kun alia por persvadi al lernejoj akcepti iliajn testojn. Altnivela oficisto de unu el la ekzameninstancoj asertis en kaŝa registraĵo, ke ŝi ne sciis kiel ili sukcesis akceptigi sian studplanon ĉe la oficiala reguliga sistemo kiu devus certigi altajn nivelojn en tiuj ekzemaneoj (http://www.telegraph.co.uk/educatio...).

Komentoj en iliaj retejoj estis superŝute subtenaj de tiuj rezultoj. Unu persono (dribbler 12/08/2011 11:36 PM) komentis : "Vidu, en freneza mondo, kie la registaroj de la plimulto de la okcidenta mondo aktive kontraŭlaboras la populaciojn pri pli-malpli ĉiu afero, estas ĉiam profitdone teni la ŝafojn bele stultaj". Iu alia (littletyke 12/09/2011 08:22 AM) sugestis : "Necesos al ni importi instruistojn el eksterlando. Mi supozas, ke multaj el ili pli kompetentas pri la angla kaj matematiko ol multaj el niaj indiĝenaj instruistoj. ... Kial ni ne tutsimple iras eksterlanden por varbi novan registaron ?". Nu, ĝuste tion ĵus faris Italio kaj Grekio.

Rezulte de tio, la ministro pri edukado ordonis, ke estu enketo (http://www.telegraph.co.uk/educatio...). En la sekcio por komentoj en tiu raporto, iu kulpigis la ’socialistan registaron’, kaj al tio iu respondis (chris4077 12/08/2011 03:11 PM) : "Mi supozas, ke vi trovas nenion malbonan pri la socialista eduka sistemo en Pollando, kiu elgurdas studentojn kiuj povas esti sukcesaj en alia lando parolante duan lingvon ?".

Ĉu tio povus ŝuldiĝi nur al krima neglekto ? Aŭ ĉu povus esti, ke politikistoj ŝatas falsigi la realon se tio beligas aferojn por ili ? Aŭ ĉu povus esti, ke iu provas malklerigi la edukon de niaj infanoj por fari ilin politike pli akceptemaj ? El sociopata vidpunkto la celo de eduka sistemo estus tutsimple provizi trejnitojn por dungiĝo en la industrioj kiuj kreskigus la forton de la korporacioj. Preter tio, eduko povus esti danĝera. Havi trejnitajn fizikistojn por specialiĝi pri fiziko estas bone, sed la afero kiun oni malplej dezirus estus, ke trejnitaj fizikistoj fariĝu tro demandemaj pri la sociaj aferoj kaj la potencostrukturo de la lando. Tio estus, kiel mi eltrovis, tro danĝera. En Britio scipovo de fremdaj lingvoj povus subfosi la antaŭenpuŝon por lingva hegemonio, kaj ni vidis kiel Baronino Catherine Ashton, tiutempe neelektita politikisto sub Tony Blair, kolapsigis jam velkantan lingvoinstruan programon en la anglaj lernejoj. Ĉu ĉio ĉi povus esti parto de intenca malkleriga procedo ?

Mallonge antaŭ ol legi pri la esplorado de Telegraph, mi trovis videon de Alex Jones, titolita ’Charlotte Iserbyt : The Miseducation of America’ [’Charlotte Iserbyt : la miseduko de Usono’]. Charlotte Iserbyt servis kiel ĉefo de strategio ĉe la Ministrejo de Edukado dum la unua reĝimo de Ronald Reagan. Dum ŝi laboris tie ŝi malkovris longdaŭran strategian planon por transformi Usonon de nacio de individuistoj kaj problemsolvantoj al lando de servultaj cerbolavitaj subuloj kiuj simple papagos kion ajn oni diras al ili. Ĉi tie ŝi klarigas, kiel kondiĉado kaj trejnado sub korporacia programo anstataŭigis tradician edukadon, kondukante al intenca malklerigo de usonanoj (http://www.youtube.com/watch?v=ezTI...). Ŝi ligis siajn proprajn spertojn kun la financaj kaj militismaj ambicioj de tiuj malantaŭ la Nova Monda Ordo, pri kiu ŝi legis en libro eldonita en 1970 titolita ’None dare call it conspiracy’ [Neniu kuraĝas nomi ĝin konspiro], kiu kunmetas klarigon kiel financaj institucioj estis enplektitaj en politika propagando por regi populaciojn, eĉ ĝis la grado komenci militojn en kiuj ili financus ambaŭ flankojn, tiel ke kiam finiĝos la militoj ambaŭ flankoj ŝuldos al la bankoj de kiuj ili prunteprenis (http://www.captaincanadacrusades.ca...). Ŝi ricevis tiun de amiko, kaj hazarde ankaŭ mi ricevis de amiko kaj estis leganta ĝin kiam mi trovis la videon. Multo el la libro baziĝis sur la verkoj de profesoro Carroll Quigley, kiu malkaŝis multon el la funkciado de la klikanoj.

Tiam ekaperis novaĵo pri disputo en la urba magistrato de Stoke-on-Trent. La magistrato publikigis buĝetproponon por la venonta jaro, kiu inkluzivis iom severajn tranĉojn, kaj anoncis periodon por publika konsultado ĝis la 23a de decembro (http://www.staffordshirenewsletter....). Tamen loka sendependa novaĵretejo publikigis artikolon sub titolo ’Ĉu vere ni estas konsultataj pri la buĝeto 2012 ?’ (http://pitsnpots.co.uk/news/2011/12...). Ĝi asertis : "Ŝajnas, ke la decido fermi la kolegion Wedgwood Memorial College jam estas farita, kaj bezonas nur kaŭĉukan stampon fare de la Kabineto en sia kunveno de la 15a de decembro, kiu estas unu tago antaŭ la plej lasta publika konsultada evento kaj pli ol unu semajno antaŭ ol fermiĝos la konsultado en la 23a de decembro". Plue, li atentigis, ke ŝajnas ke iuj decidoj pri la buĝeto estas farataj en kunvenoj kiuj ne ekzistas.

La kolegio Wedgwood Memorial College estas plenkreskula enloĝada kolegio kiu proponas mallongajn kursojn. Laŭ mia kompreno la kolegio estis, ĝis iu tempo en la 1990aj jaroj regata de la Workers’ Education Association [Laborista Eduka Asocio], kaj la kolegiestro estis de ili dungita. Kiam ĝi estis transprenita de la magistrato de Stoke-on-Trent, la magistrato fariĝis lia nova dunganto. Post lia emeritiĝo la nova kolegiestro sukcesis igi la kolegion pripagi la proprajn kostojn, sed tiam en 2007 ŝi demisiis, kaj ne estis anstataŭigata. La Amikoj de la Kolegio opiniis, ke estis intenco fermi la kolegion, sed ĉar ĝi kovris la proprajn kostojn ili konkludis, ke la motivo ne povus esti por ŝpari monon sed gajni monon per forvendo de la havaĵo. Ili kampanjis por savi la kolegion. Enketo fare de la graflanda instanco Staffordshire County Council konkludis, ke la kolegio estas vivtenebla. La magistrato de Stoke-on-Trent reagis per ŝanĝo de ĝia funkciado, tiel ke ĝi ne estis vivtenebla, kaj nun proponas fermi la kolegion por ŝpari monon. Do jen vivtenebla eduka establaĵo transprenita de loka instanco kiu nun strebas fermi ĝin.

La Kolegio Wedgwood estas ankaŭ la loko de la centra oficejo de Esperanto-Asocio de Britio, kiu translokiĝis tien en 2002, post grandioza malfermo de Esperanto-Domo. Tiun domon pripagis kaj konstruigis sur la kolegio tereno Esperanto-Asocio de Britio por la kolegio, kaj do por la magistrato de Stoke-on-Trent. Oni kredigis al membroj, ke la asocio havas 99-jaran fiksperiodan posedon de tiu propraĵo, kiam fakte ili havis fiksperiodan posedon por nur unu ĉambro de tiu domo, uzata kiel ilia oficejo, kun apartaj aranĝoj por la uzo de aliaj partoj de la kolegia propraĵo, kaj la kontraŭpaga servado de oficeja administranto de la magistrato de Stoke-on-Trent. La longdaŭra kolegiestro ne jam estis Esperantisto, sed lernis Esperanton kaj eniris la Estraron de Esperanto-Asocio de Britio en 2000, alprenante gvidan rolon en la negocado relokiĝi al la kolegio. Membroj jam en 1999 voĉdonis por la vendo de sia londona domo surbaze de tri faktoroj kiujn metis al ili la Estraro : (1) la malkreskanta kapitalo de la asocio, (2) la kaduka stato de la propra domo, kaj (3) profesia konsilo ricevita. Mi devas diri, ke en ĉiuj miaj studoj mi ne povis konfirmi iun ajn el tiuj asertoj. Plue, mi trovis, ke la kapitalo fakte draste kreskadis dum tiu periodo. Necesis pli ol kvin jaroj ke la kasisto fine konfesu, ke miaj ciferoj estas ĝustaj (Vidu mian oktobran novaĵleteron). La nuna kasisto tamen jam agnoskis, ke la asocio ne havis ekskluzivan okupon de la tuta domo, kaj ke ili prenis juran konsilon pri la situacio se la kolegio fermiĝos. Ŝi raportis, ke la asocio ricevos uzorajton por la domo, sed devos pagi pli por la bontenaj kostoj. Konsultado kun juristo kompreneble ne necesus se la asocio havus fiksperiodan posedon de la domo, kiel ili kredigis al la membroj. Letero mia, kiu vokas por publika enketo, aperis en la regiona gazeto Staffordshire Newsletter (http://www.staffordshirenewsletter....). Ŝajnas, per unu granda bato, nedemokratiaj fortoj en Stoke-on-Trent malklerigis la edukajn aktivecojn de du registritaj bonfaraj organizaĵoj.

La venonta jaro devus esti interesa jaro (Kuracisto iam diris al mi kion signifas ’interesa’ !). Estas la jaro por kiu mi en 2005 prognozis la formorton de la Esperanto-asocio. Mia kolego opiniis, ke ili tenos ĝin funkcianta nominale, por bloki iun ajn alian kiu eble deziros starigi novan landan asocion. Eble ni ambaŭ pravis. Poste mi miris eltrovi, ke 2012 estis prognozita kiel la jaro en kiu transprenas la Nova Monda Ordo. Ĉiaspecaj pravigoj estis prezentitaj, kiuj ampleksis de astrologiaj ĝis la biblia Apokolipso. Rerigardante tion, la afero aspektas tute simpla ; ĝi aspektas kvazaŭ estis dudek-jara programo kiu ekis en 1992, la jaro post la kolapso de komunismo, kiu nun atingas kulminon en 2012. Ĉirkaŭ tiu tempo ni vidis la aperon de Demos, la grupo New Labour en la Laborpartio, Common Purpose [Komuna Celo] kiu laŭ la esploroj de Brian Gerrish ’fuŝumis’ en lokaj registaroj kaj aliaj institucioj, kaj Academic Cooperation Association [Akademia Kunlabora Asocio], kiu aspektas kvazaŭ eble ĝi povus esti fronto por antaŭenpuŝi la hegemonion de la angla lingvo en EU. Estis ankaŭ la jaro de alimaniere neklarigebla subita malkresko en la membraro de Esperanto-Asocio de Britio.

En la venonta jaro okazos ankaŭ la jarcenta datreveno de la subakviĝo de Titanic, kaj kun ĝi estingo de gvidanta lumulo de priesplora ĵurnalismo, kiel la fondinto de la tiutempa kampanjo ’Ĉesigu la Militon’. William T Stead estis la plej fama pasaĝero surborde de Titanic, kaj li akiris fenomenan reputacion en Britio pro sia prilumado de sociaj nejustaĵoj. Li ankaŭ havis ideojn alporti pacon al la mondo pere de bonfara uzo de kapitalo gajnita de entreprenistoj. Estis en kanalo BBC2 la 22an de novembro televidprogramero titolita ’Kiam bankistoj estis bonaj’ (http://www.bbc.co.uk/programmes/b017nf4k – video : http://www.youtube.com/watch?v=cl1Q...). En ĝi, Ian Hislop, redaktoro de la satira gazeto Private Eye, klarigis pri la kresko de la banka industrio sekve de la industria revolucio, kaj kiel iuj el tiuj ĉefbankistoj, estante membroj de religiaj komunumoj, postlasis grandegajn riĉaĵojn en fondaĵoj por la publika bono. Li finis, klarigante la ideojn de deknaŭjarcenta oksforda docento John Ruskin, kiu evoluigis la ideon, distingante inter tio kion li nomis ’wealth’ [bonhavo] kaj ’illth’ [malbonhavo].

Mi estis ĵus finleginta la libron ’None dare call it conspiracy’ [Neniu kuraĝas nomi ĝin konspiro], kiu klarigas kiel la ideoj de John Ruskin estis poste evoluigitaj, laŭ mi ne tute en la direkton por kiu li estus esperinta. Antaŭ ol mi legis tion, mi estis ĵus leginta pli lastatempan libron, ankaŭ bazita plejparte sur la verkoj de Carroll Quigley, titolita ’Brotherhood of Darkness’ de Stanley Monteith (http://www.radioliberty.com/bbro.htm). Ankaŭ tiu libro estis ĵus sendita al mi de amiko. Ĝi koncentriĝis pli sur la personecoj enplektitaj, kaj kiel ili funkciis interne. Mi kontrolis la originan dokumentaĵon, kaj trovis, ke aferoj ne estis entute tiom nigra-blankaj kiel ili aspektis en tiuj relative mallongaj resumoj (http http://www.carrollquigley.net/books.htm).

Unu studento en la tempo de John Ruskin estis Cecil Rhodes, kiu estis tiom frapita de la ideo de Ruskin uzi grandegajn riĉaĵojn por alporti pacon al la mondo, ke li mem gajnis grandegajn riĉaĵojn en suda Afriko, kaj fariĝis granda forto en la koloniigo. En la nomo de paco li varbis du pliaj homoj tre influhavajn. En ’The Anglo-American Establishment ’ [La Angla-Usona Establaĵo] Carroll Quigley skribis : "Unu vintran posttagmezon en 1891, tri viroj estis okupataj en serioza konversacio en Londono. El tiu konversacio fluos konsekvencoj de la plej granda graveco por la Brita Imperio kaj por la mondo kiel tuto. Ĉar tiuj tri viroj estis organizantaj sekretan societon kiu estos, dum pli ol 50 jaroj, unu el la plej gravaj fortoj en la formulado kaj la realigo de la brita Imperia kaj eksterlanda politiko.

"La tri viroj tiel okupataj estis jam bone konataj en Anglio. La gvidanto estis Cecil Rhodes, mirinde bonhava imperikonstruanto kaj la plej grava persono en suda Afriko. La dua estis William T. Stead, la plej fama, kaj verŝajne ankaŭ la plej sensacia, ĵurnalisto de tiu tempo. La tria estis Reginald Baliol Brett, poste konata kiel Lord Esher, amiko kaj fidato de Reĝino Victoria, kaj poste fariĝonta la plej influa konsilanto al Reĝo Edward la sepa kaj Reĝo George la kvina."

Evidentiĝis, ke la ideo de Rhodes en alportado de paco al la mondo inkluzivis pluan koloniigon. Kompreneble la plej granda milita opozicio venos ne de la indiĝenoj, sed de aliaj eŭropanoj. Kiam Rhodes uzis sian pozicion por provoki la Brit-Afrikansan Militon, Stead kontraŭis. Rhodes insistis pri absoluta lojaleco, kaj tio kaŭzis amaran skismon en la movado por Nova Monda Ordo. Stead estis marĝenigita, sed arde kampanjis kontraŭ la Brit-Afrikansan Militon. En 1904 li suferis nervozan kolapson, kion mi povas bone kompreni. Li volis sekvi vojon de kunlaboro inter gentoj, prefere ol trudi al ili hegemonion. Kiel parto de tio, li subtenis la ideon de facile lernebla helplingvo, kaj en 1904 li fariĝis la unua Prezidanto de la nove fondita Brita Esperantista Asocio (Inc).

Tiu skismo ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Carroll Quigley estis unu el la profesoroj de Bill Clinton en la Universitato de Georgetown, antaŭ ol Bill Clinton fariĝis ’Rhodes Scholar’ [Studento Rhodes] ĉe Oksfordo. Li omaĝis al Carroll Quigley en sia kandidatiĝa parolado por la usona prezidanteco en 1992 (http://www.infowars.com/clinton-qui...). Quigley skribis en ’The Anglo-American Establishment’ [La Angla-Usona Establaĵo] : "La ’Rhodes scholarships’ [Studentaj Stipendioj Rhodes] establitaj de la kondiĉoj de la sepa testamento de Cecil Rhodes estas konataj al ĉiuj. Kio ne estas tiom vaste konata estas, ke Rhodes, en kvin antaŭaj testamentoj, postlasis siajn riĉaĵojn por formi sekretan societon, kiu sindediĉos al la konservado kaj vastigo de la Brita Imperio". En alia libro, ’Tragedy and Hope’ [Tragedio kaj Espero], Quigley skribis, ke la celo de tiu sekreta societo estas "... nenio malpli ol la kreo de monda sistemo de financa regado en privataj manoj kapabla domini la politikan sistemon de ĉiu lando kaj la ekonomio de la mondo kiel tuto".

Carroll Quigley skribis, ke li sciis pri la operacio de tiu reto ĉar oni permesis al li studi ĝin dum du jaroj en la 1960aj jaroj, por ekzameni ĝiajn dokumentojn kaj sekretajn registraĵojn. "Mi havas nenian malsimpation al ĝi aŭ al la plimulto de ĝiaj celoj, kaj estis dum multo el mia vivo proksima al ĝi kaj al multaj el ĝiaj periloj", li skribis, "Ĝenerale mia ĉefa malsamopinio estas, ke ĝi volas resti nekonata". Tio sonas al mi iom kiel la uloj de Demos, kiuj rekomendas ’malkaŝan enfiltradon’, supozeble ĉar homoj fariĝis tiom akceptemaj de tio kio okazas, ke la publiko tutsimple fariĝos cedema. Do ni povas sekvi la spuron de la ideoj de Rhodes pri militisma hegemonia Nova Monda Ordo tra Carroll Quigley, Bill Clinton, George W Bush kaj Tony Blair, kaj plu ĝis la nuntempaj militoj.

La flanko de Stead en la skismo estis marĝenigita. Kreskis forta pacifisma movado. Mi konis unu-du pacifistojn de la Unua MondMilito, inkluzive de koncertpianisto Frank Merrick, kiun mi intervjuis okaze de lia 90a datreveno en 1976, kiam li estis Honora Prezidanto de La Londona Esperanto-Klubo. Malfrue mi nun trovas, ke mi povas kompreni ilian pacifismon. Mi ankoraŭ opinias, ke ni havas la rajton nin defendi, sed ĉi tio ne temis pri defendo, krom kompreneble se ’defendo’ estas interpretata orvele.

Depost 9-11 tiuj valoroj estas revivigitaj. Estas nun grandega veromovado tra la okcidenta mondo, konsistanta el miloj da individuoj kiuj volas scii la veron pri la veraj fontoj de terorismo en ĉiuj ĝiaj formoj, inkluzive de financa terorismo kaj la uzo de ’malbonhavo’. Sed registaroj kaj la tradiciaj amaskomunikiloj estas superŝute regataj de korporaciaj interesoj, ĝis tia grado, kiel envortigis ĝin George Orwell en la enkonduko por ’Bestofarmo’, ke "iu ajn kiu defias la regantan ortodokson trovas sin silentigita per surprize efikeco".

La mondo devas decidi en kiun direkton iri. Ĉu ĝi sekvos la vojon de Cecil Rhodes, Carroll Quigley, Bill Clinton, George W. Bush kaj Tony Blair, en direkton de hegemonia Nova Monda Ordo regata de grandegaj korporaciaj financaj interesoj, aŭ ĉu ĝi sekvos la vojon de demokratia paca kunekzisto, respektante reciproke homajn rajtojn, kulturojn kaj lingvojn, kaj farante el la grandegaj financaj rimedoj disponeblaj bonhavon anstataŭ malbonhavon ?

Necesas disvastigi tiun demandon tutmonde. En kiu ajn lingvo vi tion faras, daŭrigu la paroladon.

Salutas Ian ian@fantom.org.uk

Berkshire 9/11 Truth http://www.berkshire911truth.org.uk (retestro : David Bowman) http://berkshire911truth.blogspot.com/ (novaĵleteroj : Ian Fantom)