Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Novaĵletero de la Veromovado de Berkshire, Britio : oktobro 2011 (2011-11-01)
de Ian FANTOM  
17a novembro 2011

Novaĵletero de la Veromovado de Berkshire, Britio : oktobro 2011 (2011-11-01)

Berkshire 9/11 Truth http://www.berkshire911truth.org.uk (retestro : David Bowman) http://berkshire911truth.blogspot.com/ (novaĵleteroj : Ian Fantom)

* La movado ’Okupu’ temas pri korporacia potenco

* Oka kaŝa policano trovita en britaj protestogrupoj

* Eksterordinaraj rimedoj por gajni kredindecon fare de kaŝaj agentoj

* Enfiltrado kaj disrompado en membraj asocioj

* Kiel trakti kun perfido, malkredo kaj percepta malakordo

* Kie estas la Internacia Krim-Kortumo ?

Ŝajnas, ke jam ekis la revolucio. La Okupo-manifestacioj (http://www.occupytogether.org/) okazis en pli ol 95 urboj trans 82 landoj (http://en.wikipedia.org/wiki/%22Occ...), sed ne plu temas nur pri ’la ekonomio, stultulo’ (por uzi faman citaĵon de Bill Clinton), sed pri la korporacia ŝtato. La ekonomian krizon kaŭzis grandaj financaj institucioj kiuj havis pli da potenco ol havas elektitaj registaroj. Estis la ekonomio kiu aktivigis la homojn, sed aperas nun pli granda bildo.

Mussolini parolis pri "La Korporacia Ŝtato de Faŝismo". Ĝuste tio nun evoluas. Estis kaŝa Faŝismo, kun demokratia surfactavolo, sed ekde la ŝanĝiĝo de la jarcento homoj en Usono kaj Britio – ’Oceanio’, kiel nomis ĝin George Orwell en ’1984’ – daŭre plisenpacienciĝis pro manko de voĉo en grandaj decidoj de la ŝtato. En Britio ni havis nenian voĉon en la invado de Irako en 2003, malgraŭ la du milionoj da homoj surstrate ; la parlamento voĉdonis surbaze de mensogo. En 2001 la parlamento havis entute nenian voĉon, ĉar decidoj pri ekmilitado povis en tiu stadio esti prenitaj nur de la ĉefministro kune kun la monarĥo. Do kiu vere faris tiujn decidojn ? Estas kreskanta sento tra la okcidenta mondo, ke tiajn decidojn prenas ne la elektitaj politikistoj, sed gigantaj financaj institucioj kiuj fine profitos el tiuj militoj.

Do kion oni atendus de korporacia socio ? Ni eble ne atendus la saman brutalecon kiun oni havus en malkaŝe tiraneca reĝimo, kaj mi ja estas dankema al miaj kontraŭuloj, ke ili ne eltiris miajn fingroungojn, sed principe ni atendus ion similan. Korporacia socio ne subtenas demokratiajn valorojn, eĉ se ĝi tion ŝajnigas. Iu ajn ĝena grupo estos enfiltrita de la korporacia ŝtato, por neŭtraligi ĝiajn agadojn, aŭ almenaŭ por teni ilin ene de iuj limoj. Kaj ĝuste tio evidentiĝis dum la pasinta jaro. La 20an de oktobro la vespera novaĵanaliza programo de BBC, Newsnight, elsendis pluan malkaŝon pri kaŝa policano kiu enfiltris civitanan grupon cele al ĝia subfosado.

La programero de Newsnight temis pri biciklista manifestacio de aŭgusto 1996 en centra Londono, en kiu grupeto apartiĝis kaj iris al la ĉefoficejo de la londona subtera fervojo, London Underground, por malvolvi banderolon. La incidento kondukis al falsa aresto de unu protestanto, kaj falsa atesto en kortumo fare de la kaŝa policano, kiu havis gvidan rolon en la afero. La policano estis Jim Boyling, konata en ’Reclaim the Steets’ kiel Jim Sutton. La Metropola Polico estis publikigonta raporton de interna enketo la postan tagon, sed lastmomente tiu raporto estis prokrastita (http://www.guardian.co.uk/uk/2011/o...) Evidentiĝis, ke la alternativa novaĵfonto Indymedia unue konsciiĝis pri la afero de kaŝaj policanoj en protestomovadoj (http://sheffield.indymedia.co.uk/20...), kaj transdonis la informojn al The Guardian kaj la Newsnight-teamo de BBC. Denove, la tagordon liveras la alternativaj amaskomunikiloj kaj ne la pagitaj priesploraj ĵurnalistoj (http://www.indymedia.org.uk/en/2011...). Ĉar tiu ne estas nurbrita afero – iuj el tiuj britaj policanoj subfosis ankaŭ aliajn grupojn eksterlande – Indymedia nun petas al homoj traduki tekston pri tio en diversajn lingvojn (http://www.indymedia.org.uk/en/2011...).

Mi jam raportis pri Mark Kennedy, kiu rolis kiel Mark (Flash) Stone en mediprotekta grupo, kaj kies agoj preskaŭ rezultis al la enkarcerigo de almenaŭ dudek senkulpaj kampanjantoj (http://www.guardian.co.uk/uk/2011/j...), kaj pri Lynn Watson (vera nomo nekonata), la policano vestita kiel klaŭno en Rebel Clown Army [Ribela Klaŭn-Armeo], eta grupo kiu protestis kontraŭ la irakan militon (http://www.guardian.co.uk/uk/2011/j...). Aliaj kaŝaj policanoj malmaskitaj estis Bob Lambert, pozante kiel Bob Robinson (http://www.guardian.co.uk/uk/2011/o...), Mark (Marco) Jacobs, kies vera nomo estas nekonata (http://www.guardian.co.uk/uk/2011/j...), Peter Black (http://www.guardian.co.uk/uk/2011/o...) kaj Simon Wellings (http://www.bbc.co.uk/news/uk-12867187).

Grupoj infektitaj estis diversaj protestogrupoj, kiel anarkiistaj, bestorajtaj, kontraŭfaŝismaj, kontraŭtutmondiĝaj, kontraŭrasismaj, medioprotektaj kaj politike maldekstraj. Tiuj grupoj inkluzivis : 2008 Camp For Climate Action [Tendumejo por Klimata Agado], manifestacio de 2008 kontraŭ la planita militserva akademio ĉe St Athan, Aldermaston Women’s Peace Camp [Virina Pactendumejo ĉe Aldermaston], Animal Liberation Front [Besta Liberigofronto], anti-EDL [kontraŭ English Defence League], Cardiff Anarchist Network (CAN) [Anarkiista Reto de Cardiff], Cardiff Radical Socialist Forum [Radikala Socialista Forumo de Cardiff], Climate Camp [Klimata Tendumejo], The Common Place (Anarkiista centro en Leeds), Dissent ! (la reto [mobilising] protestantojn por la pintokonferenco G8 ĉe Gleneagles), Globalise Resistance [Tutmondigu Resiston], London Greenpeace, No Border campaigns [kampanjojn kontraŭ landlimaj kontroloj] , Rebel Clown Army [Ribela Klaŭna Armeo], Reclaim the Streets [Reposedu la Stratojn], Rising Tide Network [Reto Leviĝanta Tajdo], kaj la rekta-agada reto Trident Ploughshares.

La ekstremoj ĝis kiuj povis iri iuj el tiuj kaŝaj policanoj por gajni kredindecon en la grupoj kiujn ili enfiltris estas eksterordinaraj. Kennedy provokis kolegajn policanojn lin disbati ĉe iu Klimata Tendumejo. Jim Boyling mensogis sub ĵuro en krima proceso por protekti sian identecon. Bob Lambert aperis en kortumo sub fikcia nomo. Pluraj el ili havis seksajn rilatojn kun iuj el siaj viktimoj, kelkfoje longdaŭrajn rilatojn. Jim Boyling eĉ edzinigis unu el siaj viktimoj kaj havis du infanojn kun ŝi, kiuj nun aĝas 5 kaj 7 (http://www.thisislondon.co.uk/stand...). Kiel oni klarigu tiun aferon al la infanoj, eĉ kiam ili estos pli aĝaj, kaj kiel ili sentos kiam ili konstatos la manieron per kiu ili envenis la mondon ? Ĉu la ŝtato havas jurajn respondecojn por ilia financa subteno kaj kompenso pro eventuala psikologia traŭmo ?

Se do ĉio tia okazas ĉe la polico en grupoj kiuj partoprenas en surstrata aktivismo, kio okazas rilate al la sekurecservoj en aliaj grupoj kiujn la korporacia ŝtato malaprobas ? Mi jam pritraktis raportojn de eksaj oficistoj de MI5 pri grandskala enfiltrado en politikaj partioj, eĉ "etaj organizaĵoj kiuj prezentas nenian minacon al nacia sekureco". La celo estus ŝanĝi tiujn grupojn al regata opozicio, aŭ malmunti ilin, aŭ almenaŭ igi ilin senefikaj. Ŝajnas ke la Komunista Partio de Granda Britio kaj la Socialista Laborista Partio ambaŭ havis ĉirkaŭ mil membrojn en la tempo kiam falis la berlina muro, kaj ĉiuj havis laŭ mia kompreno dudek ĝis kvardek agentojn, kies tasko estis kaŭzi kverelojn kaj malmunti la organizaĵojn. Kiom vaste tio okazas, kaj ĝis kiuj limoj ili iros por ’gajni la kredindecon de la komitato’, por uzi vortojn el retletero al mi de la Direktoro de Evoluigo de Esperanto-Asocio de Britio mallonge post kiam li eliris la postenon, konfesante, ke nur tion li faris dum la du jaroj en kiuj li estis pagata por evoluigi la asocion ?

La reago de la plimulto de la homoj al io tia estas ŝajnigi, ke ĝi ne okazas, kaj provi silentigi aliajn kiam ili priparolas ĝin. Ili diros al vi, ke vi malinstigas al homoj aliĝi. Mi havas malan vidpunkton. Mi ĝojas vidi, ke la Anarkiista Reto de Cardiff elmetis deklaron pri tio (http://www.permanentrevolution.net/...). Ili skribis : "Sed li [Marco Jacobs] ankaŭ intence kaj sisteme celis damaĝi la movadon, kaj ni opinias, ke estas grave, ke scio pri tio kion li faris, kaj kiel li faris, estu komunigita kaj diskutita laŭeble plej vaste". Ili skribis ankaŭ, ke multaj membroj skuiĝis pro kolero, indigniĝo kaj sinkulpigo. "Marco laboregis por dissemi malfidon, malŝaton kaj suspekton inter ni, kaj estis la fakto, ke ni permesis al li ke li tion faru, kiu estis nia plej granda eraro", ili skribis.

Tamen post la tuto de ĉi tio, ŝajnas, ke neniu kapablas elbuŝigi la vortojn ’la brita sekreta polico’, eĉ kvankam estas evidentege, ke ekzistas io tia. Tamen la polico nun havas problemon, ĉar se ili daŭre agos kiel brutaluloj de SS oni malkovros pluajn kazojn de tio. Estis en ilia intereso ke ili tenu siajn nazojn puraj ĝis la tuta afero preterpasos. Eble pro tio estis tiom malmulte da perforto en la manifestacioj ’Okupu’ en Londono ĉi-monate. Ĝenerale inter multaj el la regulaj manifestaciantoj por diversaj aferoj en centra Londono estas la kredo, ke la polico regule uzas tiajn taktikojn. La forpasinta Brian Haw amare plendis pri tiaj aferoj (http://brianhaw.tv/index.php/blog/3...), kaj iama brita parlamentano George Galloway faris akuzojn pri agentoj provokaj dum iuj manifestacioj. Mi mem ne estus kredinta ke povus okazi tiaj aferoj ĝis mi ekpartoprenis en manifestacioj veromovadaj kaj kontraŭmilitaj antaŭ nur kelkaj jaroj, kiam mi ekvidis aferojn por mi mem.

Necesas, ke pli da homoj elparolu. La plimulto de la homoj kiuj scias iujn aferojn ne faros, kaj tiuj kiuj faras estos kritikitaj pro iliaj ’metodoj’. Iuj homoj, kiel tiu en Sud-Jorkŝira Polico en la afero Tony Farrell, vidas sin kiel ’piedsoldatojn de la registaro’ kaj do estas konscie komplicaj en la maskado. Aliaj, kiel multaj kiujn mi konas, tutsimple estas en stato de sintrompo, aŭ suferas de Percepta Malakordo aŭ Duobla Pensado. Eĉ tiuj kiuj konstatas kio okazas restas silentaj. Tamen kelkaj, kiaj Tony Farrell, havas la kuraĝon elparoli.

Dum miaj esploroj pri la Esperanto-asocio en 2005 mi kun ĝojo estus ie trovinta raporton pri subfosado en iu alia membra asocio kiu estas transprenata de interna kliko, tiel kie mi mem povu vidi kiel tio funkcias, por ke mi havu bazon por komparado. Certe iu, ie, estus faranta iajn esplorojn pri la propra asocio. Ĉu neniu en la Laborpartio kompilis membrostatistikojn kaj ligis ilin kun tio kion registris la protokoloj kaj la kontoj ? Mi trovis nenion. Se iu ajn scias pri ia laboro tia, mi ŝategus ricevi informojn pri tio. Ni bezonas informojn por konstrui pli grandan bildon pri la situacio, kiu nun aspektas ege malbonaŭgura.

Mi povas diri, ke finfine ni havas reagon de la Esperanto-asocio pri mia financa grafikaĵo, kiun mi fine sukcesis publikigi en EAB Update (http://esperanto-gb.org/eab/eab_upd...). En la sekva numero, la kasisto akceptis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Tiu numero de la gazeto jam aperis en la Interreto, por ke ni ĉiuj povu vidi ĝin (http://esperanto-gb.org/eab/eab_upd...). Tio signifas, ke ŝi nun devus klarigi, kial ŝi diris al la Estraro, ke la kapitalo estis formanĝata kiam ĝi estis kreskanta. Anstataŭ fari tion, ŝi demonstris kiel ŝi ankaŭ donis la saman impreson al la membroj, produktante rivalan grafikaĵon kiu montras malkreskantan kapitalon. Ŝi povas esti certa, ke malmultaj membroj legos la tekston, ĉar ili havas tiom da fido en la kasisto, ke ili rifuzus kredi, ke tia kontraŭdiro eblus, prefere ol rigardi la pruvaĵon, kaj pro tio ili ne rimarkus, ke tio estas la prognozo por novembro 1994 ! Kial prezenti prognozajn ciferojn kiam oni havas la verajn ciferojn, krom se la intenco estas trompi ? La alia grafikaĵo donas impreson de ĉiujaraj perdoj, kiu evidente ne povas esti la situacio se la kapitalo fakte estis kreskanta.

Tamen membroj ne elparolos, sed anstataŭe kritikos min pro tio kie mi faras. En la sama numero (paĝo 17) antaŭa ĝenerala sekretario esprimas, ke li ne povas vidi la celon publikigi mian artikolon, eĉ kvankam li diras, ke mi havas argumenton. Li skribis ankaŭ, ke mia grafikaĵo levas la demandon, kial ili vendis la butikon en Londono. Bone, sed tiu estis lia demando, ne mia. Mi estus povinta esti prezentinta argumenton, sed mi ne faris. Tiu letero efektive estis verkita antaŭ ol aperis mia artikolo, kvankam ĝi estis prezentita kiel reago al ĝi. Kritiko al la Prezidanto, kun kiu mi plenkore konsentas, estis eltranĉita de la redaktoro, kiu ankaŭ malakceptis mian respondon, dirante, ke la afero de la kapitalo estas ’non-issue’ [ne-afero].

Dua letero en la sama numero, de iama Prezidanto, kritikas min pro pli-malpli ĉio sub la suno, inkluzive de mia laboro por la veromovado 9-11, sed ĝi evitas la aferon kiun mi levis en mia artikolo (pp 17-18). Estis nenio provoka pri mia artikolo, kaj neniel ĝi kritikis la komitaton, ĉar tio estis eksplicita kondiĉo trudita de la redaktoro. La problemo kiel veki la homojn en membra asocio estas etskala ekzemplo de vekado de la homamasoj en la kazo de kaŝa tiraneco. La solvo kiun mi vidas estas duopa : (1) traktu kun la eta minoritato kiu pretas trakti kun vi, kaj (2) prenu la aferon ekster la cerbolavitan komunumon. Tiam aferoj povas ekokazi. La deklaro de la Anarkiista Reto de Cardiff eble helpos kuraĝigi aliajn elparoli. Mi trovis ankaŭ artikolon de komediulo Mark Thomas, kiu devis veni al akcepto de la fakto, ke estis trovite, ke intima amiko kaj fidata kunlaboranto spionadis pri lia aktiveco (http://www.guardian.co.uk/world/200...). Tiu evidentiĝis esti industria spionado, kio rekondukas nin al la ideo, ke la tuto estas diversaj aspektoj de la korporacia ŝtato. Se tio kaŭzas tiom da angoro, imagu kiel estas se estas kvin, dek aŭ dudek el ili, kiujn vi konis dum sama nombro da jaroj. Mi trovis interesan videon titolitan ’Psychologists help 9/11 truth deniers’ [Psikologoj helpas al neantoj de vero pri 9-11] (http://www.911truth.no/2011/09/), kiu priskribas kiel homoj reagas kiam iliaj fundamentaj kredoj trafas defion. Tiu ja valoras spektadon fare de iu ajn kiu komprenas la anglan. Ĝi validas ne nur rilate al 9-11, sed al iu ajn situacio en kiu homoj eble reagas dirante "Mi rifuzas kredi ...", prefere ol rigardi la pruvaĵon.

Mi ricevis unu-du mesaĝojn de Esperantistoj kiuj diras, ke ili interesiĝis aŭdi pri la enfiltrado de la biciklista grupo aŭ la mediprotekta grupo, sed ke mi restu silenta pri la Esperanto-afero. Finfine ili konstatos, ke per la sama logiko iuj en la biciklista grupo, la mediprotekta grupo, la veromovado 9-11, kaj multaj aliaj grupoj eble interesiĝos pri la Esperanta afero pro la sama kialo. La komuna afero por ĉiuj tiuj grupoj, eĉ se ili laboras por diversaj celoj kaj eble ne konsentas unu kun alia, estas la defendo de la demokratio. Por ke nedemokratiaj metodoj estu prilumitaj, necesas ke homoj elparolu publike. Ne necesas povi pruvi kiu enfiltris organizaĵon kaj kun kiu celo ; necesas demonstri nur konduton. Mia krimo estis produkti solidajn faktojn, kun neniuj akuzoj aŭ interpreto. Estis tiam por aliaj interpreti tiujn faktojn, kaj ni ĵus vidis ekzemplojn de tio en la gazeto. Aliflanke, membroj devintus esti pli konsciaj pri nedemokratiaj metodoj uzataj de homoj influhavaj. Tiu esence estis la argumento de antaŭa kontisto por la Eŭropa Komisiono Martha Andreasson, kiu nun estas EU-parlamentano por mia regiono. La kontoj ne estis kontrolitaj, kaj tio en si mem devus esti bona kaŭzo forigi de ofico reprezentantojn de la popoloj kiuj estras en tio. Kaŝado devus en si mem esti sufiĉas kaŭzo forigi de ofico reprezentantojn de la homoj, ĉu en registara nivelo, ĉu en eta membra asocio.

Mia ideo antaŭenigi la Esperantan aferon proksimume samrapide kiel la ĝenerala veromovado ŝajnas esti sukcesa. Mi raportis en mia plej lasta novaĵletero pri raporto en Guardian pri 9-11-konferenco en Usono. Post tio ni vidis blogon de Daily Telegraph, kutime unu el la naciaj gazetoj plej subtenaj al la landa elito, kun titolo ’The 9/11 conspiracy theories aren’t as irrational as you might think ’ [La konspirteorioj de 9-11 ne estas tiom neraciaj kiom vi eble pensus] (http://blogs.telegraph.co.uk/news/t...). La cetero de la artikolo estis kritikema pri la veromovado, sed almenaŭ ĉi tie ni havas kontraŭvolan akcepton, ke ni efektive eble havas argumenton. Ili venu plu ! Instigu al ili daŭre kritikaĉi nin, kondiĉe, ke estas kontraŭvola konfeso ke eble ni pravas !

Estas ankaŭ grandaj demandoj kiuj leviĝas en la tradiciaj amaskomunikiloj. La murdo de Muammar Gadafi eble estis neregebla venĝomortigo fare de soldatoj surloke, aŭ eble tio estis lasita okazi fare de tiuj pli altaj en la rangoj. Gadafi estus konstatinta, ke ili ne povus sendi lin al la Internacia Krim-Kortumo por proceso pro la kulpoimplica pruvaĵo kiun li povus provizi kontraŭ iujn el la NATO-registaroj. Lian murdon fakte provis grupo en la 1990aj jaroj fare de grupo nun konata kiel Alkaido, pripagita de MI6, sed oni fuŝis ĝin. Tiu estis la afero kiu fine decidigis David Shayler decidi forlasi MI5 kaj malmaski aferojn.

Rilate al la Eŭro-krizo, ĉu la tuto ne estis neevitebla ekde la komenco ? Mi restis kvieta kiam oni estis enkondukonta la Eŭron, ĉar mi supozis min sensciulo pri ekonomiaj aferoj, kiam la spertuloj diradis al ni, ke la afero estos en ordo. Ĉu vere ni devas kredi, ke neniu en la altaj tavoloj de EU konstatis la fuŝon en la argumento ? Multaj en la financaj merkatoj sub ili estus sintrompantaj prefere ol akcepti la evidenton. Do ĉu tiu estis projekto destinita al fiakso ? Ĉu la celo estis devigi al EU-landoj fariĝi ia Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo simila al Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko ? Bone se ili deziras formi tian union, sed nur se tia decido estas prenita demokratie. Kio do okazus se ni en Britio havos referendumon pri forlaso de EU ? Estas vere tute simple. Se la voĉdono estos ’kontraŭ’ ni restas ene, kaj se ĝi estos ’por’ ni havos pluan referendumon. Sed se ni vere eltiriĝus, kio estus la sekvoj ? Ĉu ne estas tempo, ke iu produktus decan analizon ? Ĉu tiuj kiuj deziras, ke la potenco revenu al Westminster sintrompas ? Kiu nun havas la potencon, kaj kiu havus ĝin se ni eltiriĝus ? Sonas al mi kiel la gigantaj financaj korporacioj en ambaŭ okazoj. Estas nur demando, kiuj el la financaj korporacioj.

Do kien ni iru de ĉi tie ? Mi opinias, ke ni estas sur la ĝusta vojo. Necesas konservi konscion pri la pli granda bildo rilate al korporacia regado en nia socio, la maniero per kiu ni estas manipulataj de kaŝa propagando, financa traktado, timigado, kaj enfiltrado eĉ en etaj membroasocioj kiuj prezentas nenian minacon al nacia sekureco. Estos pliaj malkaŝoj. Kaj ja, dum mi finpretigas tiun ĉi novaĵleteron mi aŭdas pri stranga afero en kiu la superbazaro Tesco laŭdire dungas policanojn, kaj blogejo pri tio estas starigita por tion diskuti (http://tescops.wordpress.com).

Kiam la movado Okupu komencos aperigi afiŝojn rilate al 9-11-vero, tiam la tuta demando, kiu regas nian socion, atingos klimakson.

Sed la danĝero estas, kiel ĉiam, ke estos ia falsflaga evento, kiu povus konformigi ĉiujn, ke ili subtenu la venontan militon, kaj persvadante la populacion, ke ili ja vere amas Grandan Fraton. Ĉe la oktobra kunveno de la grupo Keep Talking en Londono ni havis gastparolanton el Oslo, Torstein Viddal, kiu estas la kerna veromovada esploristo pri la norvegaj atakoj de julio 22. Li loĝas nur du minutojn for de la loko en Oslo kie eksplodis la bombo, kaj malgraŭ konstruaĵo inter li kaj la eskplodo, lia fenestro estis blovita malferma. La ekprenis sian fotilon kaj hastis eksteren. Ĉe la kunveno de Keep Talking, li montris mallongan videon de la maniero en kiu funkcias la Internacia Krim-Kortumo, kaj sugestis ke ni voku por priesploro fare de la Internacia Krim-Kortumo cele al procesado pro militkrimoj. Tio pripensindas. Lian tekston oni povas legi en la retejo de la norvega veromovado 9-11 (http://www.911truth.no/2011/10/911-...).

Ankaŭ pripensindas la afero de korporacia registaro, kaj kiel kunigi ĉiujn tiujn aferojn en la nuna ribelo, kaj kiel trakti kun la venonta terorisma evento, kiu ja povus esti celita por dereligi la ribelon kaj doni pretekston eniri kun klabetoj, tazeroj, militbotoj, kaj pli malbone. Daŭrigu la pensadon. Kaj daŭrigu la paroladon.

Salutas Ian ian@fantom.org.uk

Berkshire 9/11 Truth http://www.berkshire911truth.org.uk (retestro : David Bowman) http://berkshire911truth.blogspot.com/ (novaĵleteroj : Ian Fantom)