La 21-an de decembro 2010
MSF 2011 : Limdato por enskribi orgnizaĵojn prokrastita ĝis la 9-a de januraro
2011 Goreo : nova renkontiĝo kun la homaro
Ankaŭ la Liberiga Teologio ĉeestos en Dakaro
Tutmondaj agadoj : MSF faris la mapon de la laŭtemaj kaj regionaj forumoj de 2010
Reta MSF
Agendo
de la 2-a ĝis 4-a de februaro : Monda Asembleo de Migruloj
de la 5-a ĝis 11-a de februaro : Monda Forumo de Liberiga Teologio
de la 6-a ĝis 11-a de februaro : Monda Socia Forumo Dakaro
majo : Socia Forumo San-Paŭlo
La limdato por enskribi organizaĵojn por la centra renkontiĝo de la Monda Socia Forumo 2011 estas prokraskita ĝis la 9-a de januaro. La renkontiĝo okazos de la 6-a ĝis la 11-a de februaro en Dakaro, en Senegalio, sur la tereno de la universitato Cheikh Anta Diop. Por la informantoj la limdato estas la sama, tamen ni daŭre akceptas la individuajn enskribojn. La celo estas ebligi al la organizaĵoj legi kaj identigi, inter la 12 ĉeftemoj, tiun kiu plej proksimas al la celoj de iliaj propraj agadoj. Estas du ĝeneralaj reĝimojn de enskribo : tiu por organizaĵoj kaj tiu por individuaj partoprenontoj. Por pli da informoj alklaku ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...
[foto : Danco Diola (Senegalio) / Igor Palakot]
De la 2-a ĝis la 4-a de februaro 2011 la insulo Goreo, proksime de Dakaro, akceptos homojn el diversaj regionoj de la terglobo kiuj partoprenos en la fina redaktado de la Monda Ĉarto de Migruloj, dum la Monda Asembleo de Migruloj. Temas pri redoni la parolon al la migruloj, liberigi spacon por aŭskulti iliajn mondkoncpetojn naskitajn el iliaj spertoj de iliaj vivovojoj. Temas pri kolektive redakti tiujn Ĉarton, kiu asertas la liberecon moviĝi kaj setli de la homaj estuloj sur la planedo. La insulo Goreo estis elektita ĉar ĝi simbolla unu el la plej grandaj abomenaĵoj de la homaro : la fikomerco de milionoj da sklavigitaj afrikanoj. Por pli da informoj alklaku ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...
[foto : la insulo Goreo / Hélio Menezes
La 4-a okaziĝo de la Monda Forumo pri Teologio kaj Liberigo okazos de la 5-a ĝis la 11-a de februaro 2011 en Dakaro, en Senegalio, en la kadro de la MSF kaj ne paralele al ĝi kiel en la antaŭaj Forumoj. La MFLT okazos kun grupo de okdek teologiistoj el diversaj tradicioj kaj regionoj de la mondo, kiu klopodos pripensi pri la rilato inter spiritualeco kaj etiko en la kunteksto de la dialogo inter religiaj tradicioj kaj socialaj praktikoj. La tagordo de la MFLT estas dividita en du malsamaj partoj : laborgrupoj en la kadro de la Forumo destinita al la granda publiko kaj Seminario de Teologia Pensado kiu estas ellaborata por la delegacio de la MFLT. Por pli da informoj alklaku ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...
La MSF starigis la mapon de la laŭtemaj kaj regionaj forumoj de 2010. La Komisiono pri Strategioj de la Internacia Konsilataro de la Monda Socia Forumo volis ligi la procezojn de la MSF 2010 kun la kunveno de 2011 per listigo de ĉiuj organizantoj de laŭtemaj kaj regionaj forumoj okazintaj dum tiu ĉi Jaro de Tutmondaj Agadoj 2010. Ni volas kolekti la informojn pri ĉiuj diversaj forumoj kaj prezenti ilin al la Monda Socia Frorumo de Dakaro (de la 6-a ĝis la 11-a de februaro 2011). Tiu unupaĝa resumo disponeblas en la kvar laborlingvoj de la MSF : portugala, hispana, angla kaj franca.
Ni petas ĉiujn, kiuj animis tian agadon, skribi al la MSF-oficejo por ke ni povu sendi al vi la resumon : fsminfo@forumsocialmundial.org.br
[foto : Thaís Chita]
2011
Evento : Monda Forumo de Liberiga Teologio
Loko : Dakaro, Senegalio
Dato : de la 5-a ĝis la 11-a de februaro
Kontakto : Secrétariat Permanent du FMTL - T/f + 55 51 3320 3940 / permanentsecretariat@wftl.org
Retejo : www.wftl.org
Evento : Monda Asembleo de Migruloj
Loko : Dakaro, Senegalio
Dato : de la 2-a ĝis la 4-a de februaro
Kontakto : contact@cmmigrants.org
Retejo: ...
Evento : Monda Socia Forumo Dakaro
Dato : de la 6-a ĝis la 11-a de februaro
Kontakto : Sekretariejo de la Konsilantaro de la Afrika Socia Forumo : asf@africansocialforum.org , webmaster@africansocialforum.org / Nacia Sekretariejo de la Organizkomitato secretariatcomiteforumdakar@yahoo.fr / secretariat@africansocialforum.org
Retejo : http://fsm2011.org/fr
Evento : Socia Forumo San-Paŭlo
Dato : Centra fazo ekde novembro / centra fazo en majo 2011
Kontakto : fssp2011@gmail.com / Twitter : @_FSSP
Retejo : http://forumsocialsp.org.br
a) Ciranda
Ciranda estas iniciato de partoprenantoj de la Monda Socia Forumo kiuj kunvenas por organizi kundividitajn raportojn pri la eventoj, elirante el la vidpunkto, laboro kaj kolektivaj agadoj de la alternativaj komunikiloj. Nun ĝi montras artikolojn pri la ŝtatrenverso en Honduro. Por pli da informoj alklaku ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...
b) Socia Forumo de Radioj
Ekkonu la Forumon de Radioj, spaco kundividita de la radioj partoprenantoj en la procezo de la Monda Socia Forumo kaj kiu enhavas la produktojn de libera informado en radia formo. Por pli da informoj alklaku ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...
c) Open FSM
Partoprenu en la socia reto kiu kunigas aktivulojn en la tuta mondo kiuj identigas sin kun la Ĉarto de Principoj de la MSF. Tiu malfermita virtuala spaco ebligas interŝanĝon de informoj kaj debatojn inter la partoprenantoj en la MSF-procezo. Por pli da informoj alklaku ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...
ĉ) WSF TV
La retejo uzeblas por gastigi filmetojn faritajn de iu ajn persono aŭ organizaĵo identiĝitan kun la Ĉarto de Principoj de la MSF. Por pli da informoj alklaku ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...
d) Virtual Media Center
Virtuala gazetar-salono kreita or kontribui al la procezo de la Monda Socia Forumo 2010 kiel referenco por ĵurnalistoj / komunikiloj koncerne la eventojn okazontaj survoje al Dakaro 2011. Vi trovos tie dosierojn kaj gazetar-eltraĉaĵojn en pluraj lingvoj, komunikaĵojn, informojn kaj aliajn materialojn, kaj ankaŭ simbolojn kaj altkvalitajn bildojn. Por pli da informoj alklaku ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...
Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)
adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San Paŭlo, SP, Brazilo, 01223-010
retpoŝto : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br
retejo : www.forumsocialmundial.org.br
Sendita retpoŝte al vlutermano@free.fr per la dissendilo Jaiminho.
Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)