Speciala eldono : Enskribiĝoj por MSF 2011
La 19-an de novembro 2010
Enskriboj malfermitaj por la Monda Socia Forumo 2011
Paŝon post paŝo
Ĉeftemoj
Standoj
Kunigaj asembleoj kaj Etendita Dakaro
Enregistriĝo de ĵurnalistoj
Kontribuu al disvastigo de tiu ĉi novaĵo
Reta MSF
Agendo 2010
novembro 2010
5-a Tut-amazonia Socia Forumo
Nacia Socia Forumo de Zambio
Afrika Forumo de Kulturaj Rajtoj
decembro 2010
Laŭtema monda forumo pri edukado, esplorado kaj kulturo de paco
Forumo pri migrado en Bruselo
februaro 2011 Monda Socia Forumo Dakaro
majo 2010 Socia Forumo San-Paŭlo
La enskriboj por la centra Monda Socia Forumo 2011, kiu okazos de la 6-a ĝis la 11-a de februaro en Dakaro, la ĉefurbo de Senegalio, estas malfermitaj. Tio estas aranĝita tiel, ke la organizaĵoj povu legi kaj identigi, inter la 12 ĉeftemoj, tiujn kiuj estas plej proksimaj al la celoj de iliaj agadoj. Estas du ĝeneralaj manieroj enregistriĝi : de la organizaĵoj kaj de individuaj partoprenontoj. La enregistriĝo de la organizaĵo permesas la enspribon de ĝiaj delegitoj kaj partopreni en aliaj formoj, ekz-e la Asembleoj de kuniĝo, la Etenditaj agadoj kaj la mendo de standoj. Kiel dum la antaŭaj MSF-oj, por por enregistri memmastrumatan agadon, vi devas fari tion per enskribo de via organizaĵo. Individuoj ne povas enskribi agadojn. Se vi deziras partopreni nur kiel individua partoprenanto, bonvole plenigu la formularon de individua enskribo.
Se vi havas malfacilon aliri Interreton, aŭ se vi konas organizaĵojn kiuj volas enskribi sin sed ne havas Interret-aliron, ni konsilas vin kontakti telefone la sekretariejon de la organiz-komitato en Dakaro :
+221 33 825 13 81
+221 77 436 88 01
+221 76 281 26 21
Por ekscii pli, bonvole kontaktu : enregistrement@wsf2011.org aŭ secretariat@wsf2011.org
La paŝoj de enskribo
Estas du manieroj enskribiĝi : por organizaĵoj aŭ por individuaj partoprenontoj. Por scii la kostojn, alklaku ĉi tie. La organizaĵoj povas sendi ĝis 5 delegitojn kaj enskribi 3 agadojn, kiuj estos ĉiuj konfirmitaj post pago de la enskribo-kostoj. La limdato por enskribo estas la 15-a de decembro kaj la limdato por pago estas la 25-a de decembro. Post la 15-a de decembro ne plu estos ebleco enskribi memorganizitajn agadojn, sed eblos fari ŝanĝojn de la enhavo de la enskribitaj donitaĵoj (organizaĵo, agado, informoj pri partoprenontoj). La limdato por la modifoj estas la 25-a de decembro. La ebleco pagi perrete baldaŭ disponeblos.
Alklaku ĉi tie por aliri la retan enskribiĝon
Paŝon post paŝo
Kaze ke vi havas malfacilojn plenigi la formularojn aŭ por scii pli pri la enskrib-procezo, bonvole alklaku ĉi tie por havi la paŝojn de enskribo.
Ĉeftemoj
Se vi havas dubon pri la ĉeftemo plej adaptita al via agado, alklaku ĉi tie por legi ilin denove.
Buŝtradukado
La organizaĵoj povas dum la enskribo de siaj agadoj peti buŝtradukadon. Bonvole aldonu la kromajn kostojn ligitajn al buŝtradukado, vidu ilin ĉi tie !
La organizaĵoj povas peti standojn por sia eksponado. Por fari tion, bonvole akceptu respondi al la demando. „Ĉu via organizaĵo bezonas ekspon-standon dum la MSF Dakaro 2011 ?” dum la procezo de enskribo. Bonvole aldonu la kromajn kostojn ligitajn kun la stando ; por vidi ilin, alklaku ĉi tie !
Kunigaj asembleoj kaj Etendita Dakaro
Gvidlinioj por enskribi kunigajn asembleojn kaj por la Etendita Dakaro baldaŭ disponeblos.
Enskribo de ĵurnalistoj
Speciala formularo por enskribo de ĵurnalistoj estos baldaŭ en la reto. Por pli da informoj pri la demando de enskribo, kontaktu la enskrib-skipon : enregistrement@wsf2011.org aŭ secretariat@wsf2011.org
Por ĉia alia demando bonvole aliru la oficialan retejon de la MSF 2011 : http://fsm2011.org
Kontribuu al disvastigo de tiu ĉi novaĵo ! Publikigu tiun ĉi informon sur viaj listoj, retejoj de viaj organizaĵoj kaj en la sociaj retoj en kiuj vi partoprenas.
2010
Evento : 5-a Socia Forumo Tut-Amazonio
Loko : Santaremo [Santarém], Brazilo
Dato : de la 25-a ĝis 29-a de novembro
Kontakto : contato@forumsocialpanamazonico.org
Retejo : www.forumsocialpanamazonico.org
Evento : Nacia Socia Forumo de Zambio
Kie : Beit-Bridge School, ĉe la Old Chawama Community, vojo Kafue
Dato : 26-a de novembro
Kontakto : + 211 236219 / kabaso.bwalya@zcsd.org.zm
Retejo : www.zcsd.org.zm
Evento : Afrika Forumo de Kulturaj Rajtoj
Loko : Kulturfabriko de la buĉejo, en Kasablanko (Maroko)
Dato : la 28-a de novembro
Kontakto : hsoubhi@alternatives.ca
Evento : Laŭtema Monda Forumo pri Edukado, Esplorado kaj Kulturo por Paco
Loko : Santiago de Kompostelo (Galicio, Hispanio)
Dato : de la 10-a ĝis la 13-a de decembro
Kontakto : Telefone : 981 554 053 / 981 561 956 / retpoŝte : paz@sgep.org
Retejo : www.foro2010.org
Evento : Forumo pri migradoj en Bruselo
Dato : de la 17-a ĝis la 19-a de decembro
Kontakto : amal Lahbib - [->lahbib_2006@menara.ma[ / Hamouda Soubhi - hsoubhi@alternatives.ca / Mohamed Ghatas - fmas@menara.ma
2011
Evento : Monda Socia Forumo Dakaro
Loko : Dakaro, Senegalio
Dato : de la 6-a ĝis la 11-a de februaro
Kontakto : Sekretariejo de la Konsilantaro de la Afrika Socia Forumo asf@africansocialforum.org , webmaster@africansocialforum.org / Nacia sekretariejo de la organiz-komitato (Secrétariat national du comité d’organisation) - secretariatcomiteforumdakar@yahoo.fr / secretariat@africansocialforum.org
Retejo : http://fsm2011.org/fr
Evento : Socia Forumo San-Paŭlo
Événement : Forum Social São Paulo
Loko : San-Paŭlo, Brazilo
Dato : majo
Kontakto : fssp2011@gmail.com / Twitter : @_FSSP
Retejo : http://forumsocialsp.org.br
a) Ciranda
Ciranda estas iniciato de partoprenantoj en la Monda Socia Forumo kiuj kunvenas por organizi kundividitajn raportojn pri la eventoj el la vidpunkto, laboro kaj kolektivaj agadoj de la alternativaj komunikiloj. Nun la plej montrataj artikoloj temas pri la ŝtatrenverso en Honduro. Pli da informoj : ĉi tie :
b) Socia Forumo de radioj
Konu la Forumon de Radioj, spaco kundividita de la radioj kiuj partoprenas en la procezo de la Monda Socia Forumo kaj kiuj havas produktojn de libera informado en radio-formato. Pli da informoj : ĉi tie
Open FSM
Partoprenu en la socia reto kiu kunigas aktivulojn en la tuta mondo, kiuj konsentas kun la Ĉarto de Principoj de la MSF. Tiu malfermita virtuala spaco ebligas interŝanĝi informojn kaj debatojn inter la partoprenantoj de la procezo de la MSF. Pli da informoj : ĉi tie
ĉ) WSF TV
La retejo uzeblas por gastigi filmetojn faritajn de iu ajn persono aŭ organizaĵo kiu konsentas kun la Ĉarto de Principoj de la MSF. Pli da informo : ĉi tie
d) Virtuala Komunikila Centro
Virtuala gazetara salono starigita por kontribui al la procezo de la Monda Socia Forumo 2010 kiel referenco por ĵurnalistoj kaj komunikiloj pri la eventoj kiuj okazos ĝis kaj en Dakaro 2011. Vi trovos tie dosierojn kaj gazet-eltirojn en pluraj lingvoj, komunikaĵojn, informojn kaj aliajn materialojn, kaj simbolojn kaj bildojn en alta bildkvalito. Pli da informoj : ĉi tie
MSF-bulteno
Por fari proponojn de temoj kaj/aŭ ricevi tiun ĉi MSF-bultenon, sendu retpoŝt-mesaĝon al : fsmsite@ forumsocialmundial.org.br kun la tem-vorto SUGGESTION kaj/aŭ INSCRIPTION.
Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)
adreso : ua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo, SP, Brazilo, 01223-010
retpoŝto : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br
retejo : www.forumsocialmundial.org.br
Retpoŝte sendita al vlutermano@free.fr pere de Jaiminho.
Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, ĉe Monda Asembleo Socia (MAS)