1.) Pripensoj pri la starigo de la Afrika Esperanto-Federo.
2.) Ceteraĵoj.
La 24-an de februaro 2010 kunvenis, en Instituto ZAMENHOF, KOUABLAN KOUSSI Antoine (el Kotdivuaro) kun la laborantoj de ACE, nome s-roj GBEGLO Koffi (Administranto), DOUMEGNON Koffi (Sekretario), ATTAGLO Kokou Evienyeame kaj AGBOLO Apelete (helpantoj). Antoine tiel profitis el sia vizito al Ganao por viziti Togolandon kun la celo renkontiĝi kun la stabo de la Afrika Centro Esperantista kaj kune pripensi la starigon de tiu nova E-Asocio TutAfrika.
La kunvenantoj aliris la unuan punkton, serĉante kune respondon al la mesaĝo pri elekto de landaj reprezentantoj en KAA (Komisiono de Afrika Agado), kies ĉefa tasko estas starigi la bazan dokumenton de la tutafrika E-instanco, kiun la nun plej elstaraj esperantistoj afrikaj klopodas fondi por tiel sendependigi la afrikan movadon. La kunvenantoj unanime proponis la jenajn samkontinentanojn, kiuj pripensos la bazdokumentojn de la nova instanco TutAfrika. La komisiono do konsistas el :
Benino : Francois HOUNSOUNOU
BURUNDIO : Birindwa MUSHOSI, Eric NSENGIYUMVA
DRK : Moliere NGANGU, Emile MALANDA
Kotdivuaro : KOUABLAN KOUASSI Antoine
Malagasio : Henriel FIDILALAO
SUDAFRIKO : Elysée BY’ELONGO, Axel VON BLOTTNITZ
TANZANIO : Disma Robert, Ambrose POLLE
TOGOLANDO : Koffi DOUMEGNON, GBEGLO Koffi
La komisiono estas malfermita pormomente al ĉiuj afrikanoj, kiuj deziras aniĝi al ghi por ke la laboro estu efika kaj perfekta.
Vi rimarkas, ke mankas komisionanoj en kelkaj afrikaj landoj, se en tiuj landoj estas interesiĝantoj, ili povus rapide aniĝi al la grupo skribante al
En la ceteraĵo, estas multaj proponoj pri la nomo de la nova E-Asocio tutAfrika, sed finfine ni lasis tiun taskon al la komisiono, kiu pritraktos ĝin. La kunvenantoj vortojn interŝanĝis ankau pri JAKE (Jubiela Afrika Kongreso de Esperanto), kiun ili vidas tre bona okazo, ke ankau afrikaj esperantistoj kunsidu kadre de la sendependa Afrika Agado. Plia afero en la ceteraĵo koncernas esplorojn pri bazdokumentoj de internaciaj organizaĵoj : s-roj ATTAGLO kaj AGBOLO zorgos pri la esploro en la interreto.
Koffi D.
La protokolanto de la kunveno.
=================================
Koffi DOUMEGNON
11 BP 48 Lome 11
Tel : B : (00228) 227 51 64 271 47 12
Cel : (00228) 944 94 64 / 829 32 22
Lomé-TOGO
=================================