Speciala eldono
MSF-bulteno 2010-01-14
Speciale eldono
La Monda Socia Forumo (MSF) en 2010, por celebri sian dekjariĝon, okazos en malcentra maniero kun almenaŭ 27 regionaj, naciaj kaj lokaj eventoj troa la mondo dum la sekva periodo (vidu la kalendaron en la oficiala retejo de la MSF http://www.forumsocialmundial.org.b... [en la angla ; por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastajn du literojn al la alia lingvokodo]
La malfermo de tiu procezo fariĝos per la „Monda Socia Forumo 10-jara : Granda Portalegro”, regiona evento kiu okazos de la 25-a ĝis la 29-a de januaro en la brazila ŝtato Rio Grande do Sul, kaj havos pli ol 500 malcentrajn agadojn en la urboj Portalegro, Gravataí, Canoas, São Leopoldo, Novo Hamburgo kaj Sapiranga.
Pro la gravecon de la dato kaj de la evento mem, oni atendas la ĉeeston de kelkaj ŝtatestroj (Lula, Evo Morales, Mojica kaj Fernando Lugo) kaj de pluraj unuarangaj ministroj kaj politikistoj (Dilma Rouseff, Marina Silva, Heloísa Helena kaj Ciro Gomes), kiuj jam esprimis sian intereson akcepti la invitojn por la agadoj de la forumol
Unu el la centraj agadoj de la Socia Forumo Granda Portalegro estas la Internacia Seminario „10 jarojn poste : defioj kaj proponoj por alia mondo ebla”, kun la partopreno de pli ol 70 intelektuloj kaj sociaj gvidantoj de la tuta mondo ‒ el kiuj multaj estas partoprenintoj en la konstruado de la Monda Socia Forumo (MSF) dum la dek lastaj jaroj. Vidu la liston de la partoprenontoj http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la portugala).
La seminario, kiu okazos en Portalegro, celas analizi la novajn defiojn de la alimondisma civila socio kaj koncepti estontajn orientiĝojn por la MSF. Ĝi volas ankaŭ pli sisteme pripensi tion kio estas ĝis nun farita, la erarojn kaj la sukcesojn, kaj la institucian dinamikon de la Forumo, kiu tiel fariĝas momento de strategia pripensado direktita al la aktivuloj kiuj plej partoprenas en la procezon. La agadoj okazos en la Leĝdona Asembleo, en la Usina do Gasômetro kaj en la Armazens do Porto, ĉiam matene.
Programo de la seminario „10 jarojn poste : defioj kaj proponoj por alia mondo ebla”
1-a tago, la 25-a de januaro 2010 ‒ MONDA SOCIA FORUMO ‒ LA BILANCO DE 10 JAROJ
2-a tago, la 26-a de januaro 2010 ‒ Hodiaŭa monda konjunkturo
Tablo 1 : Media konjunkturo
Tablo 2 : Ekonomia konjunkturo
Tablo 3 : Politika konjunkturo
Tablo 4 : Socia konjunkturo
3-a tago, la 27-a de januaro 2010 ‒ ELEMENTOJ de nova agendo I
Tablo 1 : Komunaj havaĵoj („Common Goods”)
Tablo 2 : Daŭrigeblo
Tablo 3 : Ekonomio kaj senpageco
Tablo 4 : Bone vivi
4-a tago, la 28-a de januaro 2010 ‒ ELEMENTOJ de nova agendo II
Tablo 1 : Ŝtata organizaĵo kaj politika potenco Tablo 2 : Kolektivaj rajtoj kaj respondecoj Tablo 3 : Nova monda ordo Tablo 4 : Kiel konstrui politikan hegemonion ?
5-a tago, la 29-a de januaro 2010 ‒ Sistemigo de la grandaj defioj kaj kontribuaĵoj al la procezo de la Monda Socia Forumo
Socia Forumo de Tut-Amazonio
Socia Forumo de Ameriko
Afrika Socia Forumo
Socia Forumo de Magrebo
Forumo de la Senŝtataj Popoloj
Forumo de Palestino
Eŭropa Socia Forumo
Socia Forumo de Usono
Forumo Krizo de Civilizacio
La enskriboj de partoprenontoj farendas en la retejo http://www.fsm10.org. La kotizo de R$ 20,00 estas destinita por kovri la materialojn liverotajn dum la akcepto.
La enskriboj por la gazetaro farendas en la sama retejo. La gazetara centro por profesiuloj de komunikado troviĝas en la Leĝdona Asembleo.
La enskribo de agadoj estas jam fermita
Gazetaro :
São Paulo : seminariofsm10@gmail.com, tel. (11) 9853-9950 (Verena Glass)
Portalegro : fsm2010comunicacao@gmail.com, tel (51) 3433.1233 / (51) 9317.0862 (Luciana Borba)
Por ekscii pli :
Oficiala retejo de la Socia Forumo Granda Portalegro : http://www.fsm10.org/
Oficiala blogo de la seminario „10 jarojn poste” : http://seminario10anosdepois.wordpr...
Se vi havas proponojn por temoj, skribu al : fsmsite @ forumsocialmundial.org.br
Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)
Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, poŝtkodo : 01223-010
Retpoŝto : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br
Retejo : www.forumsocialmundial.org.br
— -
Elfrancigis Vilhelmo Lutermano, ĉe Monda Asembleo Socia (MAS)