La 11-an de decembro 2009
1. Ĝis la 18-a de decembro, la Klimatforumo 09 kunigas la civilan socion dum la Konferenco pri la Klimato de la UN en Kopenhago
2. Ĉion pri la starigo de la Monda Socia Forumo en 2010
a) Grupo de Ligo de la Internacia Konsilantaro anoncas proponojn por konekti la eventojn de 2010
b) Kpomasse, Madrido, Prago, Salvadoro kaj Portalegro akceptos la unuajn Sociajn Forumojn en 2010
c) Socia Forumo 10-jara Granda Portalegro anoncas la programon de Internacia Seminario
ĉ) Vidu la kompletan liston de la eventoj planitaj por 2010
3. La organizantoj de la Monda Socia Forumo 2011 faris meze de novembro preparan seminarion en Dakaro
4. Vidu la informbultenon de la Eŭropa Socia Forumo 2010
5. Reta MSF
a) Open FSM
b) WSF TV
c) Forumo de radioj
ĉ) Ciranda internacia de sendependa informado
De la 7-a ĝis la 18-a de decembro, dum la Konferenco pri la klimataj ŝanĝiĝoj de la UN en Kopenhago, Danlando, aktivuloj, sociaj movadoj kaj organizaĵoj de la tuta mondo kunvenos en la Klimatforumo 09, evento kiu servas kiel kontraŭparto de la monda civila socio al la oficiala konferenco de la UN.
Por scii pli pri tio : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca, por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)
: alklaku jene : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca, por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)
a) Grupo de Ligo de la Internacia Konsilantaro anoncas proponojn por konekti la eventojn de 2010
La dokumento baziĝas sur la diskutoj dum la lastaj kunvenoj de la IK, okazintaj en oktobro en Montrealo, kaj estas speciale adresita al la organizantoj de la eventoj kaj eventoj en 2010.
Por scii pli : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca, por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)
b) Kpomasse, Madrido, Prago, Salvadoro kaj Portalegro akceptos la unuajn Sociajn Forumojn en 2010
Kpomasse, Madrido, Prago, Salvadoro kaj Portalegro estos la urboj kiuj komencos la okazigojn de 10 jaroj de la Monda Socia Forumo en 2010.
Por scii pli : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca, por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)
c) Socia Forumo 10-jara Granda Portalegro anoncas la programon de Internacia Seminario
La diskutoj de rondaj tabloj kaj kelkaj nomoj de parolontoj de la Internacia Seminario „10 Jaroj Poste : defioj kaj proponoj por alia mondo ebla” estas jam konfirmitaj. La seminario okazos en la kadro de la Socia Forumo 10 jaroj Granda Portalegro, kiu okazos de la 25-a ĝis la 29-a de januaro 2010.
Por ekscii pli : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca, por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)
ĉ) Vidu la kompletan liston de la eventoj planitaj por 2010 ‒ alklaku ĉi tie (versio en la angla) : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la anga, por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastajn du literojn ‒ se entute disponebla !)
De la 16-a ĝis la 18-a de novembro, la unua prepara seminario por la Monda Socia Forumo 2011 okazis en Dakaro, en Senegalio.
Por ekscii pli : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca, por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lastan ciferon)
Ĝi estas en la angla ; alklaku ĉi tie : http://www.forumsocialmundial.org.b...
a) Open FSM
Partoprenu en la socia reto kiu kunigas aktivulojn kaj membrojn en la tuta mondo kiuj identigas sin kun la Ĉarto de principoj de la MSF. Tiu malfermita reta spaco ebligas la interŝanĝon de informoj kaj la debatojn inter la partoprenantoj de la MSF-procezo. Alklaku jene : http://www.openfsm.net
b) WSF TV
La portalo uzeblas por gastigi filmetojn faritajn de iu ajn aŭ de organizaĵoj identigitaj per la Ĉarto de principoj de la MSF. Alklaku jene : http://www.wsftv.net
c) Forumo de radioj
Konu la Forumon de radioj, spaco dividita de la radioj partoprenantaj en la procezo de la Monda Socia Forumo, kun produktoj de libera informado en radia formato. Alklaku jene : http://www.foroderadios.org
ĉ) Ciranda internacia de sendependa informado
Ciranda estas iniciato de partoprenantoj de la Monda Socia Forumo kiuj kuniĝas por organizi raportadojn kundividitajn de la eventoj el alternativaj vidpunkto, laboro kaj kolektivaj agadoj
Se vi havas proponojn por temoj, bv. skribi al : fsmsite @ forumsocialmundial.org.br
Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)
Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, poŝtkodo : 01223-010
Retpoŝtadreso : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br
Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br
Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)