La 2-an de julio 2009
de Angel Guerra Cabrera
Ĵurnalisto ĉe la meksika gazeto „La Jornada” (La Taglaboro)
La puĉo kontraŭ la konstitucia prezidanto de Honduro, Manuel Zelaya (elpar. Zelaja), ripetas la malamegon de la latinamerikaj oligarĥioj kontraŭ la rajto de la popolo esti aŭskultota kaj rajto aranĝi sian destinon. Tiu puĉo ne estas eksternormaĵo (memoru 11-04-2002 en Venezuelo kaj la ribelon por rompi Bolivion) [...] Paroli pri demokratiaj reĝimoj ne estas preziza kie regas la malegaleco, kie la nombro de la malriĉuloj kreskadas kaj pli kaj pli pligrandiĝas la abismo inter malgranda kaj riĉulega elito - kiu havas la ekonomian kaj politikan potencon - kaj la plejmulto de la popolo
Jes ja ekzistis luktoj de la popoloj por la demokratio kiuj malfermis novajn politikajn spacojn kaj ŝanĝis la regionan politikan mapon, kaj ekzistas landoj kie oni luktadas sisteme pere de politikoj de la ŝtato por fermi tiun breĉon kaj favori ke la popolo povu esprimiĝi, partopreni kaj, antaŭ ĉio, influi la publikajn politikojn, kiel en Kubo, Venezuelo, Bolivio kaj Ekvadoro. Ne estas hazardo ke Zelaya alproksimiĝis al Hugo Chávez, Daniel Ortega kaj Fidel kaj Raúl Kastro, kaj favoris la eniron de Honduro en ALBA-on (Alternativo Bolivara por Ameriko), kiam li ekkonsciis pri la malamo de la loka oligarĥio kaj de la internacia kapitalo kontraŭ liaj prudentaj projektoj por socia justeco kaj partoprenigo.
La politika primitivismo kaj la senhonteco (forme kaj funde) de la kreola oligarĥio, kiu kutimas estri per bastonado kaj kiu respondecas, sed nur al la Suda Komando de Usono, havas la virton rememorigi al ni la veron pri la maldemokratieco de la superregantaj klasoj, senescepte, sude la la Rivero Bravo. Ne estas io nova ke, kun la pli aŭ malpli granda apogo de Vaŝingtono, ili farus brutalaĵojn kontraŭ la popolo kaj fluigus la sangon kiam ili vidas provon de socia reformo. Finfine, kiu substanca diferenco ekzistas inter la rafinita ĉilia oligarĥio kaj la „bananeca” de Honduro ? Jam resumis tion Rafael Correa (elp. Korrea, prezidanto de Ekvadoro) kiam li nomis „pinochetti” la diktatoron altruditan per pafuloj de Tegucigalpo, kiu estas ankaŭ estis nomata „goriletti” (gorilulo), unue de Chávez.
La diferenco kun la pasinteco estas la preskaû unuanima internacia rifuzo al la puĉistoj, pro ĝia absurda agado kun tono de vodevilo, kiu tre klare estas nedefendebla, sed chefe pro la progreso de la politika konscio de la popoloj kaj de la fortrilato en la lukto kontraŭ la imperiismo, unue en Latinameriko. Malantaŭ tiu ĉi politika realo estas la tiel nomata „caracazo”[1] ; la indiĝena ribelo en Ĉiapo[2] ; la popolaj insurektoj kontraŭ novliberalismemaj estraroj en Bolivio, Ekvadoro kaj Argentino, kaj la paŝoj al kontinenta politika unuiĝo, integriĝo kaj interkonsentado. UNASUR, ALBA, CARICOM kaj la Grupo de Rio estas centroj por politika kunordigado sen la ĉeesto de Vaŝingtono kiuj substancigas la latinamerikan sendependecon. Ankaŭ influas en ĉi tiu scenaro la heroa palestina rezistado kontraŭ la nazi-cionismo, la milita katastrofo de Usono en Irako kaj Afganio kaj, tute klare, la malvenko de la israela militistaro pro la patriota rezistado de Libano. La prezidanto Zelaya digne agadas kaj lia internacia protekto kiel honesta homo kaj favoranta la malriĉulojn kreskadas samkune kun la rifuzo kontraŭ la militista bando, grandaj entreprenistoj, proprietuloj de la amaskomunikila potenco, deputitoj kaj juĝistoj, kiuj aranĝis la puĉon rompante la konstitucion de Honduro. Neniam mi forgesos la senhontecon kun kiu, fronte al la mondo realtempe kaj rekte, ili elkreis malveran leteron kun la rezigno de la konstitucia prezidanto.
La nuntempa luktado en Honduro estas por la liberecoj de ĉiuj popoloj de Latinameriko, kaj la hondura popolo povas venki kun la gvido de la prezidanto Zelaya, sed kondiĉe ke ne estu intertraktado kun la puĉistoj, kiuj, male, devas esti juĝotaj pro grava rompo de la konstitucio kaj de la leĝoj. Tio kio okazigis la puĉon en Honduro estis la luktado de la prezidanto por ke la popolo estu aŭskultota, kio estas jura kaj politika principo kaj kiam ĝi ne estas plenumita oni ne povas paroli pri demokratio.
Fonto : http://www.jornada.unam.mx/2009/07/...
Traduko : LKA, Meksiko (kun ŝanĝoj de MAS -vl)
Notoj
1. Karakazo, provo de puĉo kontraŭ Hugo Chávez dum la 11-a de aprilo 2002.
2. Ĉiapo (originale : Chiapas) estas parto de suda Meksikio.