La tutmonda organizo de ĉiuj homoj kiuj ne nur konvinkiĝis ke pli bona mondo eblas, sed kiuj pretas kune diskuti kaj agi por realigi ĝin. Ili agas por la monda paco, defendas la interesojn de la tuta homaro kaj klopodas por evoluigi - komencante ĉe si mem - eksternacian pens- kaj ag-manieron home solidaran. Ili strebas kontribui al starigo de mondvaste senklasa socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksa orientiĝo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo - socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, protektante la planedon Tero por estontaj generacioj.