La MSF 2008 : taksado kaj venontaj etapoj
1. MSF : pritakso
2. Vidi la riĉaĵon kaj diversecon de la Tutmonda Agotago
3. Strategi-diskuto : Novaj kontriguaĵoj
4. MSF-procezo - Sociaj Forumoj tra la mondo
Se vi organizis eventon dum la Tutmonda Agotago (TAT) de la 26-a de januaro, bv. respondi al la sekvaj demandoj kaj sendi ilin al report@wsf2008.net. Ni bezonas kunigi la raportojn de la tuta planedo por starigi la bildon de ĉio kio okazis en tiu tago.
1. Kion vi organizis ? Kiel tio okazis ? (Kio ? manifestacio, konferenco, koncerto ktp. / Kie ? / Kiom da homoj partoprenis ? / Ĉu vi konsideras ke tio estis sukceso ?
2. Ĉu vi sukcesis altiri novajn personojn ? Ĉu la homoj komprenis ke via ago estis parto de tutmonda tago kaj ne estis izolita evento ? (la rekataj partoprenantoj sed ankaŭ la granda publiko)
3. Ĉu vi kunorganizis vian eventon kun aliaj grupoj ? Se jes, ĉu vi intencas denove labori kun tiuj grupoj ?
4. Ĉu la lokaj komunikiloj parolis pri via evento ? (la grand-publikaj komunikiloj, sed ankaŭ la alternativaj komunikiloj)
5. Ĉu vi ŝatus denove organizi eventon dum alia Tutmonda Ago-Tago ? Se jes, kiel la MSF-reto povus helpi vin ? Se ne, kial ?
Iru al la retejo http://wsf2008.net/fr/node/6895 por vidi ĉion kio estas jam raportita al la memorejo.
Uzu la menuon „Serĉi” [france : „Recherche”] de la retejo por donita vorto : http://www.wsf2008.net/fr/search/node
Klaku sur la „ŝlosilvorto” [angle kaj france : „tag”] de ago, kaj vi trovos tie la priskribon de la ago kaj raporton : http://www.wsf2008.net/fr/tagadelic... [en la franca ; por ŝanĝi la lingvon, anstataŭigu „/fr/” per ekz-e „/en/” aŭ „/es/”]
Aliru al la 800 agospacoj per http://www.wsf2008.net/fr/og [pri la lingvo vd supre].
Aliru al la 800 agoj per http://www.wsf2008.net/fr/findaction
Aliru al la adresaro de la 2.500 partoprenintaj organizoj per http://www.wsf2008.net/fr/taxonomy/... [pri la lingvo vd supre].
Trafoliumu 80 landojn per http://www.wsf2008.net/fr/countries
Novaj tekstoj de Antentas kaj Vivas, León, Lander, Sader kaj Mestrum. Novaj respondoj de ITUC, Rogate Mshana, Chico Whitaker kaj de la Kolombia Organiz-Komitato. Intervjuo kun João Felício : http://www.forumsocialmundial.org.b...
Marto
31-a ĝis la 2-a de aprilo : MSF Kunveno de la Internacia Konsilantaro, Niĝerio
27-a ĝis 29-a : 2-a Socia Forumo de Burkino en Ŭahigujo (Ouahigouya). - „Regiona integriĝo kaj nutraĵa suvereneco”.
Aprilo
7-a ĝis 11-a : Amerika Renkontiĝo kontraŭ la Liberkomercaj Zonoj, Havano, Kubo
Kunveno de la laborgrupo de metodologio de la Amerika Socia Forumo (paralela kun la kunveno de la 7-a ĝis 11-a).
Majo
17-a ĝis 18-a : Frankfurto - Germanio. Reto de Laboro kaj Tutmondigo. MSF.
Junio
5-a ĝis 7-a : Foz do Iguaçu, Paraná, Brazilo - Socia Forumo Trilima
Septembro
11-a ĝis 13-a : 3-a Monda Socia Forumo Migradoj, okazonta en Riva-Vacia, Madrido, Hispanio.
Oktobro
7-a ĝis 12-a : 3-a Socia Forumo Ameriko, en Gvatemalo, Gvatemalo.
Agendo de la mobiliziĝoj - 2008 : http://www.forumsocialmundial.org.b... [por ŝanĝi la lingvon, bonvole ŝanĝu la lastan ciferon].
Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)
Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, Poŝtkodo : 01223-010
Retejo : www.forumsocialmundial.org.br
Traduko al la franca : Florent Schaeffer
Esperantigo el la franca : Monda Asembleo Socia (MAS) -vl