MSF-Bulteno
La 13-an de februaro 2008
La MSF 2008 daŭras ... ni vidigu ĝin !
1. Kompreni la amplekson de la MSF 2008
2. Vidigi la riĉecon kaj diversecon de la Tutmonda Agotago
3. Konstrui la memoron de la Tutmonda Agotago - la raportoj estas parto de la ago !
4. Debato pri la strategio de la Monda Socia Forumo : konsultado malfermita
5. Vidu la liston de la grupitaj raportoj de la MSF2008 de via lando
Pli ol 800 agoj en 80 landoj. Jen la amplekso de la Monda Socia Forumo en 2008 : procezo de malcentra mobilizado kiu kulminis en la Tutmonda Agotago la 26-an de januaro.
Aliru la 800 agospacojn per http://www.wsf2008.net/fr/og (en la franca ; por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lingvosiglon „fr” al ekz-e „es” por la hispana, „pt” portugala, „en” angla... Same pri la sekvaj adresoj)
Aliru la 800 agojn per http://www.wsf2008.net/fr/findaction
Aliru la adresaron de la 2500 organizoj kiuj partoprenis per http://www.wsf2008.net/fr/taxonomy/...
Trafoliumu 80 landojn per http://www.wsf2008.net/fr/countries
La rezulto de tiu vojaĝo estas ke centmiloj da personoj kunvenis en siaj urboj kaj siaj centroj, interŝanĝis informojn, malkovris diversajn organizojn kaj movadojn kaj manifestaciis en la stratoj favore al loka kaj monda ŝanĝo ; ili montris la alternativojn kaj agis kune kontraŭ ĉia formo de ekspluatado kaj por ke alia mondo fariĝu ebla.
La Tutmonda Agotago inaŭguris novan formon de mobiliziado kiu povos estonte kunvenigi milionojn da homoj.
Por videbligi tiun tiel riĉan kaj tiel diversan mondan vojaĝon al ĉiuj partoprenintoj kaj trans la raportado de la komunikiloj, ni invitas vin konstrui kolektivan memoron de la MSF 2008.
Rendevuo ĉe http://wsf2008.net/fr/node/6895 por vidi ĉion jam enmetitan al la memoro. La enhavo troviĝas tie laŭ landoj, kun konstanta ĝisdatigo de la informoj enmetitaj sur la blogo MSF (Blog WSF) kaj de la ricevitaj retpoŝt-mesaĝoj al la sekva adreso : report@wsf2008.net.
Uzu la menuon „Serĉado” (en la franca : „Recherche”) de la retejo per donita vorto :
http://www.wsf2008.net/fr/search/node
Alklaku la „markon” de ago, kaj vi trovos tie la priskribon de la ago kaj raporton : http://www.wsf2008.net/fr/tagadelic...
Multaj homoj kaj organizoj jam komencis la laboron de raport-skribado, uzante Interretpaĝojn kaj retpoŝt-listojn por kolekti kaj publikigi fotojn, artikolojn, flugfoliojn kaj gazetar-eltiraĵojn pri la 26-a de januaro.
Ni agu kiel „tutmonda raporto-skipo” ; ĉia materialo pri la MSF 2008 lokeblas ankaŭ en la retejo wsf2008.net. Por tion fari, vi povas :
Sekvi la instrukciojn ĉe http://www.wsf2008.net/fr/node/6448 (en la franca, pri la aliaj lingvoj vd supre)
Sendi viajn raportojn, fotojn, gazet-eltiraĵojn aŭ flugfoliojn al report@wsf2008.net (en ajna lingvo)
Publikigi viajn enhavojn rekte en la blogo de la MSF : http://wsf2008.net/blog
Publikigu vian videon ĉe http://www.wsftv.net
Tio ebligas ankaŭ prezenti agojn kiuj ne estis en la retejo wsf2008.net : vi povas prezenti ilin nun (Vi trovos retan helpon ĉe support@wsf2008.net)
Fine de marto, la Internacia Konsilantaro kunvenos en Niĝerio. Pritaksado de la politika-strategia procezo de la MSF kaj de la kontraŭ-tutmondiga movado ĝenerale estas planita sur la tagordo. La debato inkludos ankaŭ larĝan analizon de la internacia kunteksto por diskuti pri la eblecoj kaj defioj de la konstruado de alia mondo ebla kaj necesa.
Tekstoj pri la strategia debato kaj kompletigaj informoj pri la maniero submeti vian kontribuaĵon videblas ĉe jena adreso : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca ; pri la aliaj lingvoj vd supre). La limdato por enmeti kontribuaĵojn estas la 29-a de februaro.
Afganio - http://wsf2008.net/fr/node/6771
Alĝerio - http://wsf2008.net/fr/node/6846
Argentino - http://wsf2008.net/fr/node/6772
Aŭstralio - http://wsf2008.net/fr/node/6773
Áŭstrio - http://wsf2008.net/fr/node/6833
Bangladeŝo - http://wsf2008.net/fr/node/6848
Barato - http://wsf2008.net/fr/node/6798
Belgio - http://wsf2008.net/fr/node/6774
Benino - http://wsf2008.net/fr/node/6852
Bolivio - http://wsf2008.net/fr/node/6776
Bosnio-Hercegovino - http://wsf2008.net/fr/node/6850
Brazilo - http://wsf2008.net/fr/node/6777
Britio - http://wsf2008.net/fr/node/6874
Burundio - http://wsf2008.net/fr/node/6856
Ĉeĥio - http://wsf2008.net/fr/node/6790
Ĉilio - http://wsf2008.net/fr/node/6785
Danio - http://wsf2008.net/fr/node/6857
Dominiko - http://wsf2008.net/fr/node/6858
Eburbordo - http://wsf2008.net/fr/node/6768
Egiptio - http://wsf2008.net/fr/node/6861
Ekvadoro - http://wsf2008.net/fr/node/6792
Esperantujo - http://www.wsf2008.net/fr/node/1976 *)
Eŭskio- http://wsf2008.net/fr/node/6882
Filipinoj - http://wsf2008.net/fr/node/6817
Finnlando - http://wsf2008.net/fr/node/6793
Francio - http://wsf2008.net/fr/node/6794
Galicio - http://wsf2008.net/fr/node/6862
Gambio - http://wsf2008.net/fr/node/6795
Germanio - http://wsf2008.net/fr/node/6796
Grekio - http://wsf2008.net/fr/node/6836
Gvatemalo - http://wsf2008.net/fr/node/6797
Gujano - http://wsf2008.net/fr/node/6836
Gvineo - http://wsf2008.net/fr/node/6881
Haitio - http://wsf2008.net/fr/node/6841
Hispanio - http://wsf2008.net/fr/node/6821
Hungario - http://wsf2008.net/fr/node/6844
Indonezio - http://wsf2008.net/fr/node/6799
Internacio - http://wsf2008.net/fr/node/6800
Irano - http://wsf2008.net/fr/node/6838
Irako - http://wsf2008.net/fr/node/6801
Irlando - http://wsf2008.net/fr/node/6802
Israelo - http://wsf2008.net/fr/node/6803
Italio - http://wsf2008.net/fr/node/6804
Japanio - http://wsf2008.net/fr/node/6805
Jemeno - http://wsf2008.net/fr/node/6874
Kamerunio - http://wsf2008.net/fr/node/6778
Kanado - http://wsf2008.net/fr/node/6783
Katalunio - http://wsf2008.net/fr/node/6784
Kenjo - http://wsf2008.net/fr/node/6806
Kolombio - http://wsf2008.net/fr/node/6786
Kongo - http://wsf2008.net/fr/node/6787
Kostariko - http://wsf2008.net/fr/node/6767
Kubo - http://wsf2008.net/fr/node/6789
Libano - http://wsf2008.net/fr/node/6807
Malio - http://wsf2008.net/fr/node/6840
Maroko - http://wsf2008.net/fr/node/6808
Maŭricio - http://wsf2008.net/fr/node/6842
Maŭritanio - http://wsf2008.net/fr/node/6809
Meksikio - http://wsf2008.net/fr/node/6810
Mozambiko - http://wsf2008.net/fr/node/6811
Namibio - http://wsf2008.net/fr/node/6843
Nederlando - http://wsf2008.net/fr/node/6847
Nepalo - http://wsf2008.net/fr/node/6845
Nikaragvo - http://wsf2008.net/fr/node/6849
Niĝero - http://wsf2008.net/fr/node/6851
Niĝerio - http://wsf2008.net/fr/node/6813
Norvegio - http://wsf2008.net/fr/node/6853
Nov-Zelando - http://wsf2008.net/fr/node/6812
Orienta Timuro - http://wsf2008.net/fr/node/6837
Palestino - http://wsf2008.net/fr/node/6814
Pakistano - http://wsf2008.net/fr/node/6832
Paragvajo - http://wsf2008.net/fr/node/6815
Peruo - http://wsf2008.net/fr/node/6816
Portoriko - http://wsf2008.net/fr/node/6770
Portugalio - http://wsf2008.net/fr/node/6818
Rumanio - http://wsf2008.net/fr/node/6819
Rusio - http://wsf2008.net/fr/node/6854
Salvadoro - http://wsf2008.net/fr/node/6769
Senegalio - http://wsf2008.net/fr/node/6860
Singapuro - http://wsf2008.net/fr/node/6863
Sirio - http://wsf2008.net/fr/node/6870
Skotlando - http://wsf2008.net/fr/node/6859
Slovenio - http://wsf2008.net/fr/node/6864
Somalio - http://wsf2008.net/fr/node/6865
Sri-Lanko - http://wsf2008.net/fr/node/6867
Sud-Afriko - http://wsf2008.net/fr/node/6866
Sudano - http://wsf2008.net/fr/node/6868
Sud-Koreio - http://wsf2008.net/fr/node/6820
Svedio - http://wsf2008.net/fr/node/6869
Svisio - http://wsf2008.net/fr/node/6822
Tajlando - http://wsf2008.net/fr/node/6823
Tajvano - http://wsf2008.net/fr/node/6871
Togolando - http://wsf2008.net/fr/node/6824
Trinidado-kaj-Tobago - http://wsf2008.net/fr/node/6825
Turkio - http://wsf2008.net/fr/node/6826
Ugando - http://wsf2008.net/fr/node/6872
Ukrainio - http://wsf2008.net/fr/node/6873
Urugvajo - http://wsf2008.net/fr/node/6875
Usono - http://wsf2008.net/fr/node/6827
Venezuelo - http://wsf2008.net/fr/node/6876
—
*) Jen la agospaco "interreto / internet" sub la ŝlosilvortoj : "Lingva imperiismo", "Esperanto", "Le Monde diplomatique en Esperanto", "Monda Asembleo Socia (MAS)".
Vi povas tie krei vian salut- kaj pas-vorton kaj kontribui, ekz-e per tradukado aŭ kritikado de la tieaj tekstoj, per viaj propraj kontribuaĵoj, per tradukado al Esperanto de tekstoj de aliaj agospacoj kiuj ŝajnas al vi interesaj kaj tradukindaj ! Per tio ni kontribuus al rekono de la utileco de nia lingvo !
(Post tia traduko en alia agospaco bv tamen mencii tion en nia agospaco, por ke ni sciu pri tio kaj povu tion montri al aliaj...)
Krome, vi povas enmeti tie ne nur Esperantajn, sed ajnlingvajn tekstojn pri la temoj elvokitaj per la ŝlosilvortoj, do ĉefe Esperanto, lingva imperiismo ktp kiuj ŝajnas al vi interesaj.
Nepre uzu tiun spacon, ĝi eble atingas multajn homojn !
La teksto sub *) estas aldono de la tradukinto al Esperanto.
Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)
Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, poŝtkodo : 01223-010
Retejo : www.forumsocialmundial.org.br
Franca traduko / kunlaborado : Judith Hitchman
Elfrancigo : Monda Asembleo Socia (MAS)