... kaj kiel tiu fabelo kiun Marie-Paule memorigis sur la respondilo de la franca radioprogramo Là-bas si j’y suis (en decembro 2007) :
Kiel ni
La historio pri la du musetoj kiuj disputas pri fromaĝo.
Vulpo hazarde preterpasanta proponas siajn bonajn servojn. Por pacigi, li proponas dividi la fromaĝon en du egalajn partojn. Ho jes, ho jes, ekkrias la du musetoj. Kaj Vulpo, en sia boneco, dividas la fromaĝon en du egalajn partojn. Kaj la du musetoj pretiĝas ekĝui la manĝon. Sed, ho, diras museto, ne justas, mia parto estas pli malgranda ! Aĥ ĉu, bone, ni vidu tion, diras Vulpo, jes ja, efektive ! Kaj maĉ ! Li demordas por fari du egalajn partojn. Sed, ho, diras la alia museto, tio ne ĝustas, nun mia parto estas pli malgranda. Aĥ ĉu, bone, ni vidu tion, diras Vulpo, kaj jes ja, efektive ! Kaj maĉ ! li demordas por fari du egalajn partojn. Sed, ho, diras la unua muso, tiel ne povas esti, nun estas mia parto pli malgranda ! Aĥ ĉu, ni vidu tion, diras Vulpo, kaj jes, efektive, kaj maĉ, li demordas...
Kaj tiel plu ĝis kiam restas nur du etaj fromaĝeroj por ĉiu el la du musetoj. Kaj Vulpo ridetante endormiĝas kun plena ventro.
Kaj nun, ĉiuj kune, „El pueblo unido...”
El „Là-bas Hebdo” n-ro 27 de la 16-a de decembro 2007
Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl