MSF-Bulteno
La 29-an de januaro 2008
Montru al la mondo kia estis via Tutmonda Agotago
1. Publikigu la raportaĵojn pri via ago
2. Ĝisdatigu la informojn aŭ la bildojn de via ago
3. Invitu viajn kolegojn partopreni en la retpaĝo 222.wsf2008.net
Por rakonti la historion de la Monda Socia Forumo 2008 kaj de la multaj kaj malcentraj agoj kiuj okazis en la Tutmonda Tago de Movilizado kaj Agado, ni invitas vin konstrui la kolektivan memoron de tio kio okazis en via urbo, lando aŭ regiono per tekstoj, bildoj kaj sonoj.
Uzante la ret-instrumentojn kaj -paĝojn de la MSF, vi povas publikigi videojn, fotojn, tekstkolektojn aŭ aŭdajn arĥivojn.
Se vi estas registrita uzanto de la retpaĝo www.wsf2008.net, uzu la blogon por publikigi notojn kaj bildojn pri via ago por rakonti la historion de la Tutmonda Agotago en kolektiva spaco. Por enmeti enhavon en la blogon, eniru la retpaĝon per via salutnomo kaj pasvorto kaj poste vizitu en la
angla : http://wsf2008.net/en/ node/add/blog
franca : http://wsf2008.net/fr/ node/add/blog
hispana : http://wsf2008.net/es/ node/add/blog
portugala : http://wsf2008.net/pt/ node/add/blog
Uzu la retpaĝon www.wsftv.net por sendi videojn faritajn dum via ago. Se vi volas sendi videojn de alta distingivo, vi povas peti la FTP-adreson retpoŝte : video@wsf2008.net
Uzu vian Agospacon por publikigi notojn, bildojn, eltiraĵojn de gazetaro kaj aŭdajn arĥivojn pri via ago. Por tio necesas nur eniri la retpaĝon, viziti vian Agospacon kaj uzi la dekstran menuon por krei la enhavon.
Sendu viajn rakontojn, fotojn aŭ eltiraĵojn de notoj al media@wsf2008.net.
Se vi aŭ alia partopreninto de via ago faris fotojn dum la 26-a de januaro, vi povas elekti ĝisdatan bildon por publikigi kiel la bildon de via ago.
Eniru per via salutvorto kaj pasvorto en la retpaĝon www.wsf2008.net
Iru ĝis la paĝo de via ago
Alklaku „Redakti” [hispane : „Editar”] kaj sendu vian novan prezentiĝo-bildon.
Por povi nombri kiom da homoj partoprenis en la Tutmonda Agotago, ni petas ĉiun proponinton de ago ke li ĝisdatigu la nombron da partoprenintoj en la ago, redaktante la kampon „atendata publiko” [hispane : „publico esperado”] en la retpaĝo de via ago.
Eniru per via salutvorto kaj pasvorto la retpaĝon www.wsf2008.net
Iru al la paĝo de via ago kaj alklaku „Redakti” [hispane : „Editar”]
Serĉu la kampon „Atendata publiko” [hispane : „Público esperado”] kaj ĝisdatigu la nombron da homoj kiuj partoprenis en via ago.
La retpaĝo www.wsf2008.net estas la ĉefa informfonto pri la Monda Socia Forumo 2008. Ni proponas al vi inviti viajn amikojn ke ili registriĝu kaj helpu konstrui la kolektivan memoron de tiu Tutmonda Agotago.
Por inviti amikon, eniru la retpaĝon per via salutvorto kaj pasvorto, iru al la paĝo de via ago, serĉu la kampon „Inviti amikon” [hispane : „Invitar a un amigo”], enmetu lian aŭ ŝian retpoŝtadreson kaj alklaku „Sendi inviton” [hispane : „Enviar invitación”].
Uzantoj registritaj en la retpaĝo povas publikigi bildojn, fotojn, videojn, notojn kaj sonarĥivojn pri la agoj okazintaj la 26-an de januaro.
Oficejo MSF - Brazilo
Adreso : Rua General Jardim, 660, 7º piso, São Paulo - SP- Brasil, Poŝtkodo : 01223-010
Retejo : www.forumsocialmundial.org.br
Elhispanigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl