La 8-an de novembro 2007, Hans BAKKER, la patro de Esperanto en Afriko, iĝis 70-jara.
Afrikaj Esperantistoj siamaniere memoris la tagon. Gravan rolon ludis la Senatano Nelly HOLEVITCH kaj s-ro GBEGLO Koffi, en la internaciigo de la evento.
Lau la ideo kaj propono de senatano Nelly Holevitch kaj la subteno de Gbeglo Koffi kaj de ACE (Afrika Centro Esperantista), la portreto de s-ro Bakker estas akceptita kiel fama persono en la Muzeo de la Juda Diasporo en Tel Aviv - pro la laboro kiun li faris por Afriko kaj pro lia 70-jariĝo.
Afrika Centro Esperantista, kiu nun faras la laborojn de Hans por la afrika movado, eldonis libron, kiu klarigas pri eventoj en la afrika movado en tiuj ĉi lastaj jaroj.
La libro estas tre bone bindita kun aparte brilaj paperoj. Indas legi ĝin por scii la veron pri multo en la afrika movado. Ĝi kostas nur 16 eŭrojn plus sendokostoj (9 eŭroj ekster Eŭropo, 3 eŭroj en Eŭropo per ordinara poŝto kaj 7 eŭroj registrite). Bonvolu mendi ĉe Afrika Centro Esperantista
KONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA
Ĝi troviĝas ĉe la banko (Postbank) en Nederlando.
Por internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron : NL02PSTB0004401853
Por pagoj en Nederlando sufiĉas la numero 4401853.
NL = Nederlando
02 = nulo du
PSTB = mallongigo de Postbank
000 = nulo nulo nulo
4401853 = la kerna numero
La nomo de la konto-posedanto estas : Stichting Fonds ACE.
La loko estas : Amsterdam.
La adreson oni ne bezonas mencii.
Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko : PSTBNL21
Pagoj en Eŭropo, kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj.
Ne necesas mencii adreson de la banko.
Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj :
uea@uea.co.org kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo Koffi
Tiaj elpagoj per postbank estas sen bankokostoj.
Eventualajn demandojn respondos Hans BAKKER au GBEGLO Koffi.