Alvoko al la ago- kaj mobilizo-tago la 26-a de januaro 2008
Ni estas milionoj da virinoj kaj viroj,
de organizoj, retoj, movadoj, laborsindikatoj el ĉiuj partoj de la planedo,
de regionoj kaj vilaĝoj, kamparaj kaj urbaj zonoj,
de ĉiuj popoloj, de ĉiuj aĝoj, kulturoj kaj kredoj,
unuiĝintaj per la forta konvinko ke
ALIA MONDO EBLAS
Riĉaj je de nia diverseco, je nia plureco, je niaj alternativoj kaj proponoj, ni luktas kontraŭ la novliberalismo, la milito, la koloniismo, la rasismo kaj la patriarkeco, kiuj generas perforton, ekspluatadon, ekskludon, malriĉecon, malsaton kaj ekologiajn katastrofojn kaj neadon de la homrajtoj.
Dum multaj jaroj ni rezistas kaj konstruas novigajn procedojn, novajn kulturojn de organizo kaj agadoj, en loka ĝis tutmonda agado, precipe per la procedoj kaj la Ĉarto de la Principoj de la Monda Socia Forumo, de kie venas ĉi tiu voko.
Konsciaj pri la bezono konstrui nian propran agendon de mobilizadoj kaj zorgantaj pri pligrandigi la efikon de tiuj milformaj esprimoj kaj manifestadoj, ni engaĝiĝas por plifortigi la solidarecon kaj konverĝon inter niaj luktoj, kampanjoj, kaj la konstruadon de alternativoj kaj aliancoj.
Ni promesas organizi semajnon de agado, kiu kulminos en Tutmonda Tago de Mobilizo kaj Ago la 26-an de januaro
Ni invitas vin ĉiujn, en la diverseco kiu estas nia forto, disvolvi kreeme agojn, manifestaciojn, eventojn kaj konverĝojn, Kun nia diverseco, kiu estas nia forto, ni invitas la tutan homaron entrepreni senĉese dum la tiu semajno kreivajn agojn, agadojn, eventojn kaj konverĝojn, pri temoj kaj en praktikaj formoj, kiujn ĉiuj elektos mem.
Ni agu kune por alia mondo !
Vizitu la paĝon http://www.wsf2008.net/ por subskribi la alvokon, legi mallongan historion pri la tutmonda tago de mobilizo kaj ago, kaj ekscii kiel partopreni en sia preparo.
Oficejo de la MSF (Brazilo)
Adreso : Rua General Jardim, 660, 7º andar, São Paulo - SP- Brazilo,
Poŝtkodo : 01223-010
Retpaĝo : www.forumsocialmundial.org.br
Jen la alvoko en diversaj lingvoj :
Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl