Artikoloj de Le Monde diplomatique en Esperanto (vd sube) pritraktas la nunajn tendencojn en Ukrainio kaj aliaj ekssovetiaj landoj reverki la historion, honori faŝistojn kaj ties helpantojn dum la 2-a mondmilito kaj eĉ nei la amasmortigon de judoj. En la artikoloj estas menciita poemo de Jevgeni Jevtuŝenko, Babi Jar. Mi prezentas ĝin nialingve, kune kun poemo de Paul Celan.
Vilhelmo Lutermano
Paul Celan, germanlingva poeto, naskiĝis la 23-an de novembro 1920 en Ĉernovico, Bukovino. Li memmortigis sin la 20-an de aprilo 1970 en Parizo.
Nigra lakto de fruo ni trinkas ĝin vespere
ni trinkas ĝin tagmeze kaj matene ni trinkas ĝin nokte
kaj trinkas kaj trinkas
ni ŝovelas tombon en la aero tie oni ne kuŝas dense
Viro loĝas en domo li ludas per la serpentoj li skribas
li skribas kiam noktiĝas al Germanio via ora hararo Margarete
li skribas ĝin kaj paŝas antaŭ la domo kaj fulmetas la steloj li
alfajfas
siajn virhundojn
li elfajfas siajn judojn ŝoveligas tombon en la tero
li ordonas al ni ekludu por danco
Nigra lakto de fruo ni trinkas vin nokte
ni trinkas vin matene kaj tagmeze kaj trinkas vin vespere
ni trinkas kaj trinkas
Viro loĝas en domo li ludas per la serpentoj li skribas
li skribas kiam noktiĝas al Germanio via ora hararo Margarete
Via cindra hararo Sulamit ni ŝovelas tombon en la aero tie oni kuŝas
ne dense
La krias piku pli profunde en la teron kaj vi aliaj kantu kaj ludu
li tuŝas la feron en zono li svingas liaj okuloj bluas
piku pli profunde la ŝpatojn kaj vi aliaj daŭre ludu por danco
Nigra lakto de fruo ni trinkas vin nokte
ni trinkas vin tagmeze kaj matene ni trinkas vin vespere
ni trinkas kaj trinkas
viro loĝas en domo via ora hararo Margarete
via cindra hararo Sulamit li ludas per la serpentoj
Li krias ludu pli dolĉe la morton la morto estas majstro el Germanio
li krias pli malalte violonu tiam vi alsupras kiel fumo en la aeron
tiam vi havas tombon en la nuboj tie oni kuŝas ne dense Nigra lakto de fruo ni trinkas vin nokte
ni trinkas vin tagmeze la morto estas majstro el Germanio
ni trinkas vin vespere kaj matene ni trinkas kaj trinkas
la morto estas majstro el Germanio lia okulo bluas
li trafas vin per plumba kuglo li trafas vin precize
viro loĝas en domo via ora hararo Margarete
li pelas la virhundojn al ni li donacas al ni tombon en la aero
li ludas per la serpentoj kaj revas la morto estas majstro el
Germanio
via ora hararo Margarete
via cindra hararo Sulamit
En Babi Jar, nenia monumento.
Kruta deklivo - la neĉizita tomboŝtono.
Mi timas.
Mi maljunas hodiaŭ,
maljuna kiel la juda popolo.
Mi kredas ke nun mi estas
judo.
Ni elmigras el Egiptio, mi kunmigras.
Oni najlas min al kruco, mi pereas,
je jen, vi vidas ilin ankoraŭ :
la spurojn de la najloj.
Dreyfus, ankaŭ li,
tio estas mi.
La etmensulo
denuncas min,
la filisto
eldiras mian verdikton.
Post kradoj mi estas.
Encirkligita.
Lacpelita.
Kaj prikraĉita.
Kaj kalumniita.
Kaj alvenas inetoj, kun bruselaj puntoj,
kaj kriĉas kaj pikas en mian vizaĝon
per sunombreletoj.
Mi kredas, ke estas mi nun
knabeto en Bjalistoko.
La sango fluas surplanke, riverete.
Fetoro de cepo kaj vodko, la moŝtoj
drinkej-kutimuloj senĝeniĝas.
Piedpuŝo ! per la boto, mi kuŝas en angulo.
mi alpetegas la pogromulojn, mi petegas - vane.
"Batu la judon, savu Rusion !" - :
la farunvendisto mortbatis mian patrinon.
Mia rusa popolo !
Internaciisma
vi estas, plej interne, mi scias.
Via nomo senmakulas, sed
ofte falis en manojn, kiuj ne estis puraj ;
en tiuj manoj, ĝi estis laŭta vorto
Mia tero - mi konas ĝin, ĝi bonas, bonemas.
Kaj ili, la antisemitoj, la
mizeraj, ke ili
fanfaronas per tiu nomo :
"Unio de rusa popolo" !
Kaj ne tremas, ne tremegas !
Mi kredas ke mi estas nun ŝi :
Anne Frank.
Lum-
trabrila, branĉo
en aprilo.
Mi amas,
Kaj ne bezonas vortojn nek frazojn.
Kaj bezonas :
ke vi rigardu min, ke mi rigardu vin.
Malmulto videbla ankoraŭ,
malmulto palpebla !
La folioj - malpermesitaj.
La ĉielo - malpermesita.
Sed ĉirkaŭbraki nin, silente...
tio ankoraŭ eblas, tion ni ankoraŭ povas.
Ĉu ili venas ?
Ne timu, kio venas tie, estas la printempo.
Ĝi estas tiel laŭta, li survojas, ĉi tien.
Proksimiĝu...
Per viaj lipoj. Ne atendu.
Ĉu ili sturmas la pordon ?
Ne ili. Kion vi aŭdas, estas la glacirompiĝo,
la neĝfandiĝo ekstere.
Pri Babi Jar, pri tio parolas sovaĝaj kreskaĵoj, la herbo.
Severe, tiel rigardas vin la arbo,
juĝistokule.
La silento ĉirkaŭe kriegas.
Mi prenas la ĉapon dekape, mi sentas,
mi fariĝas
griza.
Kaj estas - estas mem
unusola kriego sen voĉo
super miloj kaj miloj kaj
miloj da entombigitaj.
Ĉiu ĉi tie mortpafita maljunulo - :
mi : Ĉiu ĉi tie mortpafita infano - :
mi.
Nenio, nenia fibro en mi,
iam tion forgesos !
La Internacio -
sonu, sonegu,
kiam la lasta antisemito, kiun ĝi portas, tiu tero,
estas en tombo, por ĉiam.
Mi ne havas judan sangon en miaj vejnoj.
Sed malamata me estas de ĉiuj antisemitoj.
Per kolera, kala malamo,
tiel ili malamas min -
kiel judon.
Kaj pro tio mi estas
vera judo.
Laŭ : Paul Celan : Gesammelte Werke. Vol. 5. Übertragungen II. Frankfurto ĉe Majno, 2000. p. 288s.)
Senpretenda laŭvorta elgermanigo de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl
La artikolojn pri Ukrainio vi trovas jene :
http://eo.mondediplo.com/article127...