De : "AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA"
Dato : Sab, 15 Apr 2006 09:18:56 +0100
Estimataj gesinjoroj de la tutmonda Esperanto-komunumo,
En Afriko estas uzataj lingvoj afrikaj jam de la komenco de la tempoj. La alveno de koloniistoj transformis lokajn lingvojn al dialektoj por tiel privilegii lingvojn eŭropajn. Afrikanoj estas devigataj lerni tiujn lingvojn. Lafranca kaj angla tiel fariĝas ĉefaj laborlingvoj en Afriko. Zamenhof iniciatis en 1887 la internacian lingvon, kaj funkciuloj de koloniistoj portis ĝin ankaŭ al Afriko kun la intenco, ke ĝi utilu al Afriko kiel ĝi jam utilas ankaŭ al eŭropanoj.
De 1980 ĝis nun la internacia lingvo akiras tute alian pozicion en Afriko ankaŭ pro la kontribuo de afrikanoj en ĝia disvastigado, precipe pro la sindediĉa laboro de Hans Bakker. Esperantistoj afrikaj ĉiel praktiku la lingvon, kunlaborante kun ĉiuj Esperantistoj kaj E-organizaĵoj tutmondaj. Tial ili per la suba deklaracio montras kiel ili konsideras la internacian lingvon, kaj kia ili deziras, ke ĝia movado estu en Afriko, ke ĝi estu profitodona ankaŭ al la kontinento
Ĉar pri la esenco de la esperantismo en Afriko multaj havas diversajn ideojn, tial ni subskribintoj, aktivaj por kaj per esperanto en pluraj landoj de la nigra kontinento, trovis oportuna proponi la sekvan klarigon.
1. La afrika esperantismo estas la penado de afrikanoj apliki esperanton en ĉiu kampo de la individua kaj socia vivo, surbaze de la valoroj kiujn la esperanto-kulturo originale produktis dum pli ol jarcento, eĉ anticipante la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj (1948) kaj la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj (1996).
2. Inter la originalaj valoroj de la esperanto-kulturo certe karaj al la afrikanoj estas :
a) la konscio pri aparteno al la tuta mondo, kaj ne nur al propra etno, naciŝtato aŭ kontinento ; konscio jen religie inspirita, kiel ĉe la homaranismo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, jen sekulare motivita, kiel ĉe la sennaciismo de Eugeno Lanti ;
b) la rajto de ĉiu popolo je memdeterminado laŭ neperfortaj metodoj, kies heroldo estis Edmond Privat, amiko de Gandhi ;
c) la strebo al internacia kooperado paralele al la rezigno pri militoj, kies ĉefa teoriisto estis Pierre Cérésole, fondinto de la Internacia Civil-Servo ;
ĉ) la transnacia lingvospaco kreebla inter rifuĝintoj, militkaptitoj, ekzilitoj en la sama areo sed el malsama origino, kiel pruvis unuavice Julio Baĝy en Siberio ;
d) la partopreno en unika kultura diaspora fenomeno, kiun elkristaligis la plej grandaj verkistoj en la esperanto-literaturo, perante tra la lingvo senton de komuna destino, kaj eĉ identeco, kun multaj homoj dise en la mondo.
Disvolvi ĉi tiujn valorojn estas prioritato por la afrikanoj scipovantaj esperanton.
3. Same kiel la lingvo apartenas private al neniu, sed ĝin proprietas la tuta homaro, ankaŭ la esperantlingva komunumo ne povas esti monopolo de unu asocio, kiel ajn granda aŭ antikva ĝi estas. Tial la afrikanoj sentas sin liberaj pozitive kunlabori kun ĉiuj institucioj de la esperanto-mondo, se ili povas utili al la realigo de la afrika esperantismo.
4. La universale referenca verko por la lingvo estas la Fundamento de Esperanto, en ĉiuj siaj tri partoj : gramatiko, ekzercaro, vortaro. La Fundamento de Esperanto estas preskriba rilate la denotacion, sed nur priskriba rilate la konotacion. La konotacio, inkluzive de la tropa parolo nur eŭrope kaj biblie inspirita, estas rigardebla kiel nur sinkronie valora, kaj diakronie evoluigebla tra la jarcentoj ankaŭ danke al la kontribuo de la lingvouzo en la afrika Esperantio.
5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas esperanton, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas, do nur kiel komunikilon, sendepende de la originalaj valoroj de la esperanto-kulturo. Esperantiano estas nomata ĉiu homo, kiu scias kaj uzas la lingvon kongrue al la supraj artikoloj, vidante en esperanto ne nur komunikilon, sed ankaŭ artan perilon kaj identigilon.
1. Individuoj
ATTIOGBE-AGBEMADON Biova Mensah, direktoro de mezlernejo, membro de la
komitato de UTE, Togolando
DOUMEGNON Koffi, programisto en Informadiko, sekretario de ACE, estrarano
de UTE, Togolando
GBEGLO Koffi, instruisto en mezlernejo, kultura manaĝero, administranto
de ACE, estro de la komitato de UTE, eks-estrarano de UEA, komitatano A de
UEA, Togolando
SAGBADJELOU Kokou, direktoro de bazlernejo, eks-komitatano de UEA,
prezidanto de UTE, Togolando
Alfred Kobina ARTHUR, instruisto, estrarano de GEM, Ganao
ATIsso Eric, instruisto, estrarano de UTE, Togolando
EKLOU Akouvi *, s-ino ATISSO, Togolando
KOUESSAN Egouhouenou, membro de la komitato de Instituto Zamenhof,
Togolando
KPITI Zinsi *, s-ino ATTAGLO, Togolando
DAVON Agossou, instruisto, membro de UTE, Togolando
DAVON Essè, universitatano, membro de UTE, Togolandoeŭrop
KOSSIVI Kossi Djiffa, instruisto, komitatano de UTE, Togolando
KOSSIVI Affi Djatougbé *, librotenistino, Togolando
ATTAGLO Elom, pedagogia direktoro de Instituto Zamenhof, prezidanto de
JOTE, Togolando
DRAVIE Etsri, instruisto, estrarano de la klubo Espero en Anyronkope,
Togolando
KOSSI Logossou, flegisto, prezidanto de la klubo Espero de Anyronkope,
komitatano de UTE, Togolando
ATTIOGBE-AGBEMADON Folly, membro de la klubo Juna Amikaro en Togolando
ATTIOGBE-AGBEMADON Carine *, Studentino, Togolanda Esperantistino nun
vivanta en Usono
KPAKPO-KOUMI Adovi Leopold, instruisto, Togolanda Esperantisto vivanta en
Francio
AGBOLO Didier, librotenisto, estrarano de JOTE pri financoj, Togolando
Birindwa Muŝosi, instruisto pri angla kaj informadiko, Kunordiganto de
esperanto-kluboj en Bujhumburo, Burundio
KUNAKEY Mana Blandine*, librotenistino, Vic-sekretario de JOTE, Togolando
DOSSEH Mawuli, respondeculo pri la baznivelo de Instituto Zamenhof,
Togolando
SASSOU Ewoe *, s-ino SAGBADJELOU, komitatano A de UTE, Togolando
AMAKOE Paul, flegisto, estrarano de la klubo Espero de Anyronkope,
Togolando
KANLIPOU Koami Daniel, arkivisto, eks-estrarano de UTE, Togolando
Victor Lufimpu LUKO:AMA, policisto, Financa Konsilanto ĉe DKEA,
Nuna PREZIDANTO de KER, DR Kongo
ABA EKLU Abatevi, plantoterapiisto, eks-sekretario de JOTE, Togolando
ADJE Adjevi, studento, sekretario de UTE, Togolando
TCHIKPE Privas, ŝtatoficisto, Prezidanto de BEA (Benina Esperanto-Asocio),
Benino
Princo Henriko OGUINYE, helpleciisto en Niĝeria Universitato, prezidanto
de EFEN (Esperanto-Federacio en Niĝerio, Niĝerio
MALANDA Emile, esploristo en Universitato de Kinŝaso, Prezidanto de DKEA
(Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio), membro de la Afrika Komisiono de
UEA, Demokratia Kongolando
NGUEFACK Zedong Chamberline *, licenciulino pri beletro, Civita
vickonsulino, Kamerunio
Antoine KOUASSI KOUABLAN, komercisto, prezidanto de KEA (Kotdivuara
Esperanto-Asocio), membro de la Afrika Komisiono de UEA, Eburbordo
Malanda Jean Bosco, profesoro pri la franca, IKUE-reprezentanto en
Demokratia Kongolando, DRK
Hyacinthe Nicolas BADJI, Instruisto, Senegalio
Bagassi Koura, Burkina Esperantisto nun vivanta en Usono
CLUSE Florent, librotenisto, prezidanto de la klubo NEK de Niameo,
Niĝerlando
Atuu Waonaje, studanto pri pedagogio en Dar-es-Salamo, Tanzanio
Jacques NYABENDA, studento, prezidanto de Unuiĝoj por Burundiaj
Esperantistoj (UBE), Tanzanio
Jean-Louis Madzella, Inspektisto pri edukado de Filozofio, prezidanto de
Konga E-Unio, Popola Kongolando
Ejiogu Benjamin, Niĝeria Esperantisto vivanta en Germanio
Christophe BADIATE, Esperantisto Senegalia
Kodjo AGBEMADON, librotenisto, eks-raportanto de la komitato de UTE
(Togolando), eks-membro de UEA, nun vivanta en Germanio
Thiombiano Mardia Oumarou, studento, membro de Niĝerlanda E-klubo,
Niĝerlando
Gedeon Nizeye, geologisto, membro de la Esperanta komisiono de SIPU,
Burundio
Waseka Alphonse ; instruisto, E-klubo de Goma, DR Kongolanda
Costantine. Mashauri, grafikisto, estrarano de TEA, Tanzanio
Akwasi Osei, kuracisto, estrarano de GEM (Ganaa Esperanto-movado), Ganao
Jean Paul Alexis, prezidanto de E-klubo de Goma, DR Kongolando
Libere Mudende, profesoro pri matematiko, membro de la Esperanta komisiono
de SIPU, Burundio
Axel von Blottnitz, Emeritulo, Komitatano de EASA, Pretoria, Respubliko de
SudAfriko
ADOKOU Folly, lignaĵisto, ekskomitatano de UTE, Togolando
ASSOU AVOSSEY Affi Cecilia *, s-ino DOUMEGNON, frizistino, Togolando
EDAH Gadoufia, dua protokolanto de la komitato de UTE, Togolando
KOSSIVI Massan Judith *, membro de la komitato de Instituto Zamenhof,
Togolando
AYENA Tete, membro de la komitato de Instituto Zamenhof, Togolando
Mechak Ezin, Instruisto en la Benina Lernejo LA RIMEDO, Benino
Desire RABEVAZAHA, Prezidanto de Centro Internacia de Esperanto, Malagasio
AMEVOR Rovema, eks-vic-prezidanto de UTE, muzikisto, Togolando
Oliver MAZODZE, profesoro, prezidanto de Zimbabva E-Instituto, Zimbabvo
Mohamed Bettahar, Alĝeria Esperantisto vivanta en Finnlando
Elysee BY’ELONGO, DRKongolandano vivanta en Sudafriko
Adjanouvi MENSAH, Togolanda Esperantisto vivanta en Islando
Bernard Londoni, DRKongolandano vivanta en Usono
Ambrose F. POLLE, E-instruisto, Tanzanio
Willy KOKOUVI, Togolanda Esperantisto vivanta en Francio
Basile AGBOLO, reprezentanto de IKUE, Togolando
Moise SEDZRO, sekretario de JOTE, Togolando
Michele SAVIGNAT-BELHOTE, eks-membro de Afrika Komisiono de UEA,
dokumentalisto, Reunio
AGBOLO Efoé, eks-prezidanto de E-klubo, Togolando
H. Antoine DARGA, librotenisto en liceo, eks-estrarano de Eburborda
Esperanto-Asocio, Eburbordo
Fabien Butoyi, E-instruisto en klubo de burundia liceo, Burundio
MBAZUMUTIMA Christine *, prezidantino de Dzaleka Esperanto Klubo, Malavio
* montras inecon
2. Kolektivoj
DEKM Dzaleka Esperanto Klubo en Malavio
NEK, Niĝerlanda Esperanto-Klubo, Niĝerlando
TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando
Unuiĝo Togolanda por Esperanto, Togolando
Klubo BSEK en Owerri, Niĝerio
Klubo en Orodo, Niĝerio
Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj, Togolando
Société Internationale de Paix Universelle, komisiono de Esperanto, Burundio