Pasintan jaron, mi partoprenis en agado petita de kamaradino OSIOKA Taeko, esperantistino kaj pacistino el Hiroŝimo, okaze de la virina tago.
Denove, ĉi-jare, Taeko petas min partopreni en tiu internacia agado. Vi povos legi la peton ĉi sube.
Tiu alvoko por paco estas lanĉita en la mondon el Hiroŝimo, nur pere de esperantistoj kaj do per Esperanto. Cetere, mi ankau sendas tiun mesaĝon al pacemaj neesperantistoj. Kaj kial tio ne povus instigi kelkajn el tiuj pacistoj turni sin al Esperanto, tipa paclingvo ?
Tiuj, kiuj volas partopreni, devos skribi leteron nur kiel tekston de mesaĝo, ne en dosiero kunligita. Necesas indiki siajn nomon, aĝon, sekson, profesion kaj loĝlokon.
Tiu letero estos :
au nur subtenmesaĝo al paco kaj al agado de la hiroŝimaj virinoj kiuj luktas kiel klarigata ĉi sube kaj aparte por la konservado de artikolo 9 en la japana konstitucio (artikolo kiu malpermesas al Japanio fari militon)
- au, kiel ili ankaŭ petas : kiel heredigi pensojn pri viaj spertoj pri milito al sekvanta generacio.
Por tiuj kiuj ne sufiĉe au tute ne konas Esperanton, kaj kiuj ne havas proksime esperantiston kiu povas helpi ilin, mi, evidente, estos libera por tion fari.
Kiel pasintan jaron, tiuj simpatiantaj kaj subtenaj mesaĝoj estos tradukataj en la japanan far de la hiroŝimaj esperantistoj kaj afiŝataj sur paneloj prezentataj en la loko kie okazos tiu kunveno, la 10-an de marto.
Pro la necesa tempo por la tradukoj, la mesaĝoj devos alveni al Taeko antau la 25-a de februaro.
Evidentas ke, kvankam se la japanaj virinoj turnas sin precipe al la virinoj, ankaŭ la viroj povas partopreni.
Vito CONCHE, en Brive (Francio)
Internacia Virina Tago 2007
En la nomo de Kunveno por la Interncia Virina Tago 2007 en Hiroŝimo ni sendas al vi ĉiuj elkore amikecan saluton.
En ĉi jaro la 10-an de marto ni havos kunvenon por Internacia Virina Tago kun ĉefa temo "Al gefiloj transdonu morgaŭon sen milito". En la kunveno ni spektos animacian filmon "Vitra kuniklo", kaj aŭskultos de originala aŭtoro pensojn por paco. La filmo temas pri 12-aĝa knabino vivi perdinte sian familion en milito, tamen esperante kun la japana paca konstitucio, heredigi kordeziron por paco al sekvanta generacio.
La jaro 2007 estas 60-a jaro de la Japana Konstitucio. Ni el mizeraj spertoj sub la milito decidis neniam plu ripeti militon, kaj tenas la Japanan Konstitucion kun la 9-a artikolo abosolute paciisma. Sed, en la mondo daŭras ĉiaj bataloj kaj militoj, kaj en Japanio nun fortiĝas movo renversi la 9-an kaj laŭleĝe militi. Gravas heredigi nian sperton el milito al sekvanta generacio, kaj protekti pacan konstitucion, ni pensas.
Ni, virinoj en Hiroŝimo kordeziras kunlabori por paco kaj homaj rajtoj kun virinoj en la mondo. Ni trans muroj de nacieco, religio kaj kulturo kunlaboru man-enmane, reciproke tenu por konstruado de paco en la 21-a jarcento.
Bonvolu doni al ni viajn pensojn kiel heredigi porpacan deziron el viaj spertoj pri milito, por ke ni prezentu ĝin en nia kunveno.
S-ino NOBUMASA Tieko, la Reprezentanto de la Komitato por Internacia Virina Tago 2007, kaj Municipo Hiroŝimo.
Kune kun organizoj de
Socia Partopreno de Virinoj
Japana Virina Konferenco 2007
Semipalatinska Projekto
Lokaj Virinaj Organizoj
Emerita Sindikato
Virinaj grupoj de WE-Palaco
Urba Konsilio de Virinaj Organizoj
Konsilio de Komerc-Industria Ligo
Kinema Karavano
Virina Demokratia Klubo
Gubernia centro de Asocio de Novjapana Virino
Savu Irakan Infanon
Sindikato de Telkomunika Industrio
Urba Instruista Sindikato
Medicina Sindikato
YMCA
Urba ligo por Bonfarto de Patrinoj
Gubernia ligo por Bonfarto de Patrinoj
Patrina Asocio por Bonaj Libroj
Sindikato de Municipa Laboristo
Sindikato de Urba Oficisto
Gubernia Ligo de Patrinoj
Urba Asocio de Patrinoj
Filio de Asocio de Novjapana Virino
Arko de Hiroŝimo.
Respondan mesaĝon sendu al : s-ino OSIOKA Taeko osioka@mail.goo.ne.jp