FMS-Bulteno, Kompleta programo - FSM 2007
La 19-an de januaro 2007
La agadoj de la MSF organiziĝas ĉirkaŭ naŭ ĝeneralaj celoj, difinitaj laŭ la konsultado pri agadoj, kampanjoj kaj bataloj en kiuj partoprenas la organizaĵoj partoprenantaj en la MSF, farita inter junio kaj aŭgusto de 2006. Jen ili :
1. Por konstruado de mondo de paco, justo, etiko kaj respekto al la diversaj kredoj
2. Por liberigo de la mondo el la dominado de la multnaciaj entreprenoj kaj de la financ-kapitalo
3. Por universala kaj daŭrigebla aliro al la komunaj havaĵoj de la homaro kaj de la naturo
4. Por demokratiigo de la scioj kaj de la informado
5. Por digno, diverseco, garantio de seksa egaleco kaj forigo de ĉiaj formoj de diskriminacio
6. Por garantio de la ekonomiaj, sociaj, homaj kaj kulturaj rajtoj, speciale de la rajtoj je nutriĝo, sano, edukado, loĝado, dungo kaj digna laboro
7. Por konstruado de monda ordo bazita sur suvereneco, memdeterminado kaj popolaj rajtoj
8. Por konstruado de ekonomio centrita sur la popoloj kaj la daŭrigeblo
9. Por konstruado de vere demokratiaj politikaj strukturoj kaj institucioj kun partoprenado de la loĝantaro en la decidoj kaj kontrolado de la publikaj komercoj kaj enspezoj
Malferma (la 20-an) kaj ferma (la 25-an) ceremonioj - (deŝuto en formato pdf http://www.forumsocialmundial.org.b...)
Memmastrumataj agadoj (de la 21-a ĝis 24-a de januaro) - (deŝuto en formato excel http://www.forumsocialmundial.org.b...)
Kunorganizitaj agadoj (de la 21-a ĝis 23-a de januaro) http://www.forumsocialmundial.org.b...
Agadoj de la junula areo (youth zone) (de la 21-a ĝis 23-a de januaro) - (deŝuto en formato excel http://www.forumsocialmundial.org.b...)
Kulturaj agadoj (de la 21-a ĝis 23-a de januaro) - (deŝuto en formato doc http://www.forumsocialmundial.org.b...)
Filmprogramo (de la 21-a ĝis 23-a de januaro) - (deŝuto en formato excelhttp://www.forumsocialmundial.org.b...)
Agadoj de la 4-a tago (24-a de januaro) :
Klarigoj pri la 4-a tago http://www.forumsocialmundial.org.b...
Lokoj de la asembleoj http://www.forumsocialmundial.org.b...
Enskrib-formularo http://www.forumsocialmundial.org.b...
Agadoj ekster Kasarani (de la 20-a ĝis 24-a de januaro) - (deŝuto en formato excel http://www.forumsocialmundial.org.b...)
Marŝoj kaj karavanoj (de la 20-a ĝis 23-a de januaro) - (deŝuto en formato doc http://www.forumsocialmundial.org.b...)
Tendoj, paviljonoj kaj aliaj forumoj :
Laŭtemaj tendoj, paviljonoj kaj forumoj estas ankaŭ organizitaj samtempe en la MSF en Kasarani aŭ en aliaj lokoj :
Spaco Brazilo
Forumo de la lokaj aŭtoritatoj
Monda Forumo pri Edukado (programo en formato doc http://www.forumsocialmundial.org.b...)
Monda Parlamenta Forumo
2-a Monda Socia Forumo pri Sano
Paviljono de la Action Aid
Paviljono Homa digno kaj homrajtoj
Paviljono de la Socia Forumo Ameriko
Paviljono Deca Laboro
Popoloj en moviĝo ; interfaco Afriko-Azio pri migrado, rifuĝintoj, ekzilitoj kaj diasporo (programo en formato doc http://www.forumsocialmundial.org.b...)
Sekvu ĉiutage la novaĵojn pri la programo de la MSF 2007, en la sekcio Programo de la teksejo de la evento 2007 (http://wsf2007.org/program) aŭ per la bultenoj kaj la teksejo de la procezo MSF, en la sekcio Programado MSF : http://www.forumsocialmundial.org.b....
Respondeca oficejo de la Organizkomitato de la MSF 2007 - Quênia (Kenjo)
Adreso : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road
Poŝtadreso : P.O. Box 63125, 00619 Nairobi Kenya
Telefono : 254-020-3860745 ou 254-020-3860746
Fakso : 254-020-2713262
Retpoŝtadreso : socialforum@sodnet.or.ke
Oficejo MSF - Brazilo
Poŝtadreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brasil, Cep : 01223-010
Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br
MSF-Bulteno.
Tradukita - provizore - el la portugala, ĉar la kutime sendata franca versio ne alvenis, de MAS -vl