MSF-Bulteno
La 4-an de septembro 2006
La konsultado pri agadoj, kampanjoj kaj bataloj – unua etapo en la program-preparado por la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo) – finiĝis la 30-an de aŭgusto 2006. La rezultoj de la konsultado estos analizataj de la Organiz-komitato de la evento, la Konsilantaro de la Afrika Socia Forumo kaj la komisionoj pri metodologio kaj enhavo de la Internacia Konsilantaro, kadre de la kunvenoj kiuj okazos inter la 3-a kaj 8-a de septembro. La temaj spacoj de la eventoj estas difinotaj surbaze de la analizoj de la rezultoj de la konsultado. Konsultu la detalajn informojn pri la celo de la konsultado en la specialaj bultenoj senditaj 2006-06-27 kaj 2006-08-01.
La teksejo pri konsultado (http://consultation.wsf2007.org/) restos alirebla por ebligi videblon, dialogon kaj interkomunikiĝon inter la diversaj agadoj, kampanjoj kaj bataloj. Ankoraŭ eblos registriĝi kiel organizo kaj plenigi la konsultad-formularon. Tamen, la novaj respondoj kiuj aperos ne influos la arĥitekturon de la evento 2007. La teksejo disponeblas en la hispana, angla kaj franca. Alklaku ĉi tie
en la franca : (http://www.forumsocialmundial.org.b...)
en la hispana : (http://www.forumsocialmundial.org.b...)
kaj vidu paŝon post paŝo kiel plenigi la formularon.
La enskribo de memmastrumaj agadoj en la MSF 2007 komencos fine de septembro/komence de oktobro. Atentu : la organizoj enskribitaj ekde la 1-a de septembro en la teksejo devos denove enskribi sin en la teksejo por la enskribo de agadoj. La registriĝo ne necesas por organizoj kiuj registriĝis en la teksejo de agadoj de la Plurcentra MSF 2006 (www.wsf2006.org) aŭ en la teksejo de la konsultado (http://consultation.wsf2007.org/) antaŭ fine de aŭgusto.
Aliru ĉi tie al la plej oftaj demandoj pri la MSF 2007 (en la franca) : http://www.forumsocialmundial.org.b...
Oficejo de la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo) :
Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road
Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya
Telefono : +254-020-386-0745 u +254-020-386-0746
Fakso : 254-020-271-3262
Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke
Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo) :
Poŝtadreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo
Poŝtkodo : 01223-010
Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br
Bulteno MSF
Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS)