Deklaro de la Eŭropa Konferenco de Parizo, la 25-an de junio 2005
Nova epoko povas malfermiĝi en Eŭropo
La venko de la NE en Francio estas tiu de la maldekstra NE, poreŭropa, alimondisma, demokratia kaj kontraŭa al la novliberalismo kaj al milito. Daŭrigata de la nederlanda NE kaj de kreskantaj mobiliziĝoj (ampleksigotaj) en la opinioj en multaj landoj por la malakcepto de tiu teksto, ĝi konstituas gravan politikan eventon por la tuta Eŭropo. Ni devas valorigi tiun unuan venkon kontraŭ la novliberala Eŭropo kaj daŭrigi ĝin. La sperto montras al ni ke popola, civitana kolektiĝo povas konduki al kontraŭliberalaj plimultoj.
Ni volas superi la krizon de tiu eŭropa konstruado kiu havas la merkaton kiel idolon kaj la sekretan intertraktadon kiel liturgion, por fondi socialan, demokratian, pacaman, feminisman kaj ekologian Eŭropon de solidareco inter la popoloj.
por disvolvi, de loka ĝis eŭropa skalo, en solidareco kun ĉiuj popoloj de la mondo, politikajn kaj socialajn dinamikojn favore al Alia Eŭropo.
Konstrui larĝan mobiliziĝon determinitan je tujaj politikaj celoj (retiro de la kurantaj direktivoj de liberaligo, precipe la direktivon Bolkestejno kaj tiun pri la labortempo anstataŭigenda per nova direktivo kiu reale limigas la labortempon kaj ebligas plibonigi la laborkondiĉojn).
Postuli ke la popoloj povu decidi pri sia estonto kaj ke ilia decido estu respektata. Tiusence, ni proponas kampanjon kiu povus apogi sin sur peticio en ĉiuj landoj, postulanta fundamentan ŝanĝon de la eŭropaj politikoj. Tiu reorientado devas precipe celi : pli justan dividon de la riĉaĵoj ; luktadon kontraŭ senlaboreco, provizoreco de laborkontraktoj, malriĉeco kaj socia ekskludado ; defendon de nia medio ; rediskutadon de la rolo de la Eŭropa Centra Banko kaj de la stabileco-pakto ; defendon kaj disvolvadon de la publikaj servoj ; agadon por reala egaleco inter virinoj kaj viroj ; respekton de la rajtoj de enmigrintoj ; eŭropan agadon favore al nutraĵa suvereneco kiel fundamenta rajto de la popoloj.
Favori la aperon de la popoloj sur la eŭropa scenejo, kio estas la sole ebla eliro el la krizo ;
Kontribui al esprimiĝo de konkretaj civitanaj, popolaj postuloj por alia Eŭropo
Krei eŭropan publikan spacon fonditan sur la principoj de plurismo, tolero, laikeco, en spirito de kuniĝo kaj de unueco ebliganta la kuniĝon de multaj fortoj
Artikuli niajn alternativajn proponojn
Fortigi nian kunlaboradon kun la popoloj de orienta Eŭropo por plibonigi la materialajn kaj politikajn kondiĉojn por ilia partopreno en la luktoj por demokratia kaj sociala Eŭropo, kun la celo atribui la necesajn buĝetajn rimedojn kaj forigi la ekzistantan malegalecon inter la du partoj de la kontinento
Konstrui Eŭropon kiu rifuzas diskriminaciojn, rasismojn, patriarkecan dominadon
Rifuzi la logikon de milito kaj de militismo en la Eŭropa Unio, konstrui Eŭropon kiu agas favore al alia mondo
Ĉie devas komenci larĝa politika debato por konstrui socialan, demokratian kaj ekologian Eŭropon. Tiusence ni alvokas ĉiujn politikajn, sindikatajn, asociajn, retajn kaj movadajn geaktivulojn, la gecivitanojn por fari ĉie iniciatojn, renkontiĝojn kaj asembleojn kiuj ebligas ellabori proponojn. Tiu vasta movado povus konduki al Manifesto aŭ Ĉarto de socialaj, demokratiaj kaj mediaj rajtoj kiu desegnas la Eŭropon kian ni volas.
Tiu movado plene partoprenos en la procezo de la Eŭropa Socia Forumo ; nome dum la eŭropa asembleo de preparo de la ESF en Istanbulo (23-25-an de septembro) kaj dum la internacia renkontiĝo aranĝota de la italaj retoj en Romo (12-an kaj 13-an de novembro).
La ESF de Ateno en aprilo 2006 ebligos bilanci tiun ellaboradon kaj doni al ĝi novan elanon.
Dum nia renkontiĝo formuliĝis proponoj por mobilizado : por eŭropa manifestaci-tago kontraŭ la Bolkestejn-direktivo lige kun la internacia manifestacio de Ĝenevo kontraŭ la MOK la 15-an de oktobro ; por eŭropa manifestaci-tago dum la pintkunveno de la ŝtatestroj la 15-an de decembro ; por tago de loka mobiliziĝo por alia Eŭropo kun asembleoj, kunvenoj, lokaj sociaj forumoj la 4-an de marto 2006 ; por alternativa pintkunveno Eŭropo-Latinameriko la 13-an de majo 2006 en Aŭstrio.
La franca unueca kolektivo vivigos tiujn proponojn kaj preparos kunvenon okazontan en la kadro de la Eŭropa Asembleo de Preparado de la ESF en Istanbulo kaj kiu ebligos bilanci tiujn laborojn.
Ni disponigas tiun ĉi alvokon al ĉiuj kiuj volas eŭropskale partopreni tian procezon de konstruado.
Elfrancigis Vilhelmo Lutermano (2005-06-27) por MAS
___