MSF-Bulteno
La 20-an de julio 2006
1. Prepara konsultado por la MSF 2007 en la hispana !
2. 2-a Trilima Socia Forumo okazos en Paragŭajo
3. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo
4. Agendo de la mobilizadoj
La teksejo kiu ebligas larĝan konsultadon pri la agadoj, kampanjoj kaj bataloj en kiuj la organizoj, retoj kaj aliaj kolektivoj estas engaĝiĝintaj, jam disponeblas. Tiu konsultado konsistigas la unuan etapon en la preparado de la programo de la MSF 2007, en Najrobio, Kenjo. Por aliri la kompletajn informojn pri la konsultado, alklaku :
http://www.forumsocialmundial.org.b....
Por plenigi la konsultado-formularon, bonvolu aliri al la teksejo : http://consultation.wsf2007.org/. La organizoj kiuj jam enregistris sin en la retejo de la Plurcentra MSF 2006 (www.wsf2006.org) ne bezonas refoje plenigi ĉiujn formularojn. Ili povas aliri la teksejon http://consultation.wsf2007.org/ per la samaj salutnomo (uzantonomo / uzulnomo) kaj pasvorto uzitaj por la teksejo de la Plurcentra MSF 2006. Poste alklaku la menuon "Consultation on actions, campaigns and struggles" > "Add new". La konsultado disponeblas nur en la angla. Post mallonge, ĝi povas fariĝi ankaŭ en la hispana kaj franca. La limdato por sendi la respondojn estas fiksita je la 30-a de julio 2006. Por havi praktikajn informojn pri la Najrobia Forumo, vizitu la teksejon : www.socialforum.or.ke
2-a Trilima Socia Forumo okazos inter la 21-a kaj 23-a de julio en la Ciudad Del Este, en Paragŭajo. La agadoj de tiu renkontiĝo estos organizitaj ĉirkaŭ tri temaj aksoj :
Akso 1 : Suvereneco, armeigo kaj naturresursoj : akvo, energio, tero kaj biodiverseco.
Akso 2 : Integriĝo kaj la alternativoj de la popoloj fronte al la novliberala kapitalismo (ALKA, pago de la ekstera ŝuldo).
Akso 3 : Homrajtoj, egaleco, seksa diverseco, kulturo, edukado kaj komunikado.
Por pli da informoj pri la enskriboj kaj por antaŭvidi la programon aperintan en la kunvoko disvastigita de la Organizkomitato de la 2-a FSTF, aliru la ligon : http://www.forumsocialmundial.org.b....
2-a Trilima Socia Forumo, de la 21-a ĝis 23-a de julio 2006, Ciudad del Este, Paragŭajo
Socia Forumo Ugando, de la 31-a de julio ĝis 3-a de aŭgusto 2006, Ugando
3-a Socia Forumo Parana Medio, de la 8-a ĝis 10-a de septembro 2006, Argentino
2-a Socia Forumo Junularo, de la 14-a ĝis 16-a de septembro 2006, Parana, Entre Ríos, Argentino
Unua Regiona Socia Forumo Saguenay-Lac-Saint-Jean, de la 22-a ĝis 24-a de septembro 2006, Séminaire Marie-Reine du Clergé, Métabetchouane, Kebekio, Kanado
Landlima Socia Forumo. Datoŝanĝo : de la 13-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Ciudad Juarez, Meksikio
1-a Internacia Socia Forumo „Sagesses Ancestrales“, de la 12-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Koĉabambo [Cochabamba], Bolivio
2-a Portugala Socia Forumo, de la 13-a ĝis 15-a de oktobro, Almada, Portugalio
Socia Forumo Barato, de la 9-a ĝis 13-a de novembro 2006, Delhio, Barato
Socia Forumo Ĉilio, la 18-an kaj 19-an de novembro 2006, Santiago, Ĉilio
Socia Forumo Alĝerio, la 14-an kaj 15-an de decembro 2006, Alĝerio
5-a Forumo de la lokaj aŭtoritatoj, 24-an de januaro 2007, Najrobio, Kenjo
Kebekia Socia Forumo. Datoŝanĝo : junio 2007, Kebekio, Kanado
Socia Forumo Usono, de la 27-a de junio ĝis 1-a de julio 2007, Atlanto, Georgio, Usono
Socia Forumo Magrebo, 2007
Alklaku ĉi tie por vidi la kompletan liston, la kontaktojn kaj pliajn informojn : http://www.forumsocialmundial.org.b...
Laborgrupo (ateliero) pri la Monda Socia Forumoj
Dato : 22-a kaj 23-a de julio 2006
Loko : Durbano, Sudafriko, Universitato de la KvaZulu-Natal Faculty Club (Howard College Campus, King George Ave, Glenwood)
Alklaku ĉie tie por ekscii pli pri tio : http://www.forumsocialmundial.org.b...
Seminario pri Strategioj de la Sociaj Movadoj kontraŭ Imperiismo, Milito, Novliberalismo kaj Patriarkeco
Dato : de la 28-a ĝis 30-a de septembro 2006
Loko : Bruselo, Belgio
Alklaku ĉi tie por ekscii pli pri tio :
En la franca : http://www.forumsocialmundial.org.b...
En la hispana : http://www.forumsocialmundial.org.b...
En la angla : http://www.forumsocialmundial.org.b...
Socia Pintkunveno pri Integrado de la popoloj
Dato : decembro 2006
Loko : Santa Cruz, Bolivio
Kontaktoj : Alianza Social Continental : secr.asc@cut.org.br, Movimiento Boliviano por la Soberanía e Integración Solidaria de los Pueblos : boliviasoberanaysolidaria@yahoo.com
Alklaku ĉi tie por legi la kunvokon en la hispana :
http://www.forumsocialmundial.org.b...
en angla : http://www.forumsocialmundial.org.b...
Oficejo de la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo) Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road
Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya
Telefono : +254-020-386-0745 u +254-020-386-0746
Fakso : 254-020-271-3262
Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)
Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, San-Paŭlo - SP- Brazilo
Poŝtkodo : 01223-010
Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br
MSF-Bulteno tradukado / kunlaborado : Giovanna Pérez, Petula Guimarães, Sheyla Saade Marquis et Simone Koshimizu ; elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl