La tutmonda organizo de ĉiuj homoj kiuj ne nur konvinkiĝis ke pli bona mondo eblas, sed kiuj pretas kune diskuti kaj agi por realigi ĝin. Ili agas por la monda paco, defendas la interesojn de la tuta homaro kaj klopodas por evoluigi - komencante ĉe si mem - eksternacian pens- kaj ag-manieron home solidaran. Ili strebas kontribui al starigo de mondvaste senklasa socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksa orientiĝo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo - socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, protektante la planedon Tero por estontaj generacioj.
La lastaj artikoloj :La greka komponisto Mikis Theodorakis kaj Manolis Glezos, la heroo de la rezistado, kiu deŝiris en 1941 la hitleran flagon kiu flirtis sur la Akropolo dum la nazia okupado, denuncas la minacantan financan faŝismon kaj alvokas la popolojn de Eŭropo unuiĝi por ĉesigi la dominadon de la merkatoj. Jen eltiraĵo de ilia deklaro.
Kromaj dek lastaj artikoloj :